▲ Artikollisto

Figuroj okaze de hazarda intersekcado de korpo kun ebeno

Václav Hník

fonto: Scienca Revuo, 1983 n-ro 143,
artikolo 1798 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

1. Enkonduko

Grava diagnoza tasko de mineralogo, petrologo, ĥemiisto k.a. estas determini eksteran kristallimigon. Solvo de ĉi geometria-kristalografia tasko estas pli simpla, se temas pri minerala individuo, pli malpli izolita aŭ facile apartigebla el sia medio. Tamen, praktike oni renkontiĝas kun agregatoj, konsistantaj el granda nombro da kristaloj, ĉu sammineralaj, ĉu plurmineralaj.

Precipe la petrologo bazas siajn esplorojn sur observado de rokaĵosekcaj mikropreparatoj. Premise, ke la kristaloj, konsistigantaj rokaĵon, ne estas ordigitaj laŭ iu maniero, ĉiun el ili ĥarakterizas en la sekcaĵo difinitaj relativa nombro kaj speco de ebenaj figuroj (ekz. trianguloj, kvaranguloj k.t.p.). Inverse, la relativa nombro kaj speco de ĉi figuroj helpas determini la kristallimigon, do ankaŭ la kristalografian apartenon de koncerna mineralo.

Relativa frekvenco de tiuj ebenecaj figuroj neniel dependas de egalaj kristalgrandecoj enkadre de la preparato. Aliflanke necesas, ke la preparato disponigu al la observanto sufiĉe grandan nombron da kristalindividuoj de ekzamenata mineralo.

Jena traktaĵo konsideras la pure matematikan alpaŝon al la problemo: determini la relativan frekvencon kaj specon de planimetriaj figuroj, kiuj estiĝas, se stereometrian korpon sekcas hazarde orientitaj kaj lokitaj ebenoj.

2. Ĝenerala solvo

En spacan korpon ni loku koordinatsistemon de tri reciproke ortaj aksoj \(x\), \(y\), \(z\). Direkto de ajna ebeno estas difinita per normalrekto, kiu pasas tra la nulpunkto (centro) de la sistemo kaj ortas al tiu ebeno. Direkton de ĉi normalo determinas la anguloj \(\varphi \in \langle 0; 2\pi\rangle, \psi \in \langle 0; \frac{\pi}{2}\rangle\) (v. fig. 1).

Fig. 1

Estu \(\vec{n}(a;b;c)\) la vektoro, orta al la ebeno \(k\) (t.e. la vektoro de la normalo), \(\vec{r_0}\) la pozicia vektoro de iu fikse elektita punkto \(A\) en la ebeno \(k\), \(\vec{r}(x; y; z)\) la pozicia vektoro de variabla punkto \(P\) de la sama ebeno \(k\) (v. fig. 2). Tiuokaze la vektoro \(AP = \vec{r}-\vec{r_0}\), situas en la ebeno \(k\), do ortas al \(\vec{n}\). La skalara produto de la du reciproke ortaj vektoroj egalas al nul, do validas

\((\vec{r}-\vec{r_0})\cdot\vec{n}=0\), t.e. \(\vec{r}\cdot\vec{n}-\vec{r_0}\cdot\vec{n} = 0\).

Fig. 2

Se ni signas la konstanton \(-\vec{r_0}\cdot\vec{n}\) per \(d\), validas:

\(\vec{r}\cdot\vec{n} + d = 0\), t.e. \(ax +by +cz +d = 0\),

kio estas la ĝenerala ekvaciformo de l’ebeno en la tridimensia spaco. La termojn \(ax, by, cz\) oni nomas linearaj, dum \(d\) estas termo absoluta. Ni konsideru alian ebenon \(k'\), paralelan kun \(k\), do ebenon kun la sama normalvektoro. Ankaŭ ĉi-okaze ni elektu fiksan punkton \(A'\) en la ebeno \(k'\) kaj ties pozician vektoron \(\vec{r_0}\), arbitran punkton \(P'\) en la ebeno \(k'\) samkiel ties pozician vektoron \(\vec{r'}(x'; y'; z')\). Plue ni difinu vektoron \(\vec{m} = AA' = \vec{r'_0}\vec{r_0}\). Tiam evidente validas:

\(\vec{r'_0} - \vec{r'_0}\cdot\vec{n} = \vec{r'}\cdot\vec{n}-\vec{r'_0}\cdot\vec{n} =\) \(\vec{r'}\vec{n}-(\vec{r_0}+\vec{m})\vec{n} = \vec{r'}\cdot\vec{n}-\vec{r'_0}\cdot\vec{n} - \vec{m}\vec{n} = \vec{r'}\vec{n}+d-|\vec{m}||\vec{n}|\operatorname{kos}\alpha\),

kie \(\alpha\) estas angulo, kiun fermas la vektoroj \(\vec{m}\) kaj \(\vec{n}\). La vektoron \(\vec{n}\) ni elektu tiel, ke \(|\vec{n}| = 1\). Tiuokaze

\(\vec{n} = (a;b;c) = (\sin \psi \operatorname{kos} \varphi;\sin\psi\sin\varphi;\operatorname{kos}\psi)\)

(v. fig. 1) kaj \(|\vec{m}||\vec{n}|\operatorname{kos}\alpha = |\vec{m}|\operatorname{kos}\alpha = m\),

kie \(m\) estas la distanco inter \(k\) kaj \(k'\). Do \(k'\) havas jenan ekvacion:

\(\vec{r'}\vec{n}+d-m=ax'+by'+cz'+d-m=O\),

en kiu \(x', y', z'\) estas la koordinatoj de arbitra punkto \(P\) de l’ebeno \(k'\). Jen akiriĝis rezulto, por ni tre grava: okaze de du paralelaj ebenoj kun la unuo-normalvektoro, la absoluta valoro de la diferenco inter la absolutaj termoj en iliaj ekvacioj \(|d—d'|\) indikas la distancon inter tiuj ebenoj.

Estu jenoj:

  1. spaca korpo (ekz. kristalo)
  2. koordinatsistemo kun la tri ortaj aksoj \(x, y, z\)
  3. aro da paralelaj ebenoj, determinitaj per sia unuo-normalvektoro \(\vec{n}\).

Se ni sukcesos trovi, ke por ebenoj kun la absoluta termo en la ekvacioj \(d\) ĝis \(d'\), la sekcaĵo inter tiuj ebenoj kaj la konsiderata korpo prezentas difinitan ebenan figuron, tiam \(|d-d'|\), do \(d-d'\) aŭ \(d'-d\), indikas frekvencgradon de tiu figuro rilate al ĉiuj eblaj figuroj, generitaj de ĉiuj ebenoj kun la normalvektoro \(\vec{n}\): Tiel eblos sinsekve akiri frekvenc-gradon de ĉiuj aperantaj figuroj, generitaj de l’aro da paralelaj ebenoj.

Por akiri la tutan apergradon de l” ebenaj figuroj por ĉiuj eblaj ebendirektoj, ni devas la grandon \(d-d'\) (eventuale \(d'-d\)) integrali en ĉiuj direktoj:

\(\displaystyle\int_{\varphi=0}^{2\pi}\int_{\psi=0}^{\pi/2}(d-d')\sin\psi\,\mathrm{d}\varphi\,\mathrm{d}\psi\).

Okaze de konkreta kalkulo estas avantaĝe, se oni lokas la koordinatsisteman centron en la simetricentron (se ĝi ekzistas) de la korpo kaj la tri koordinatajn aksojn orienti laŭ la simetriaksoj (se ili ekzistas) de la korpo. Sekve la kalkulo plisimpliĝas tiom, ke ne estas necese integrali — konsidere la korpsimetrion — en la tuta amplekso: \(\varphi\in\langle 0;2\pi\rangle, \psi\in\langle 0;\frac{\pi}{2}\rangle\).

2.1. Kubo (heksaedro)

En la centron de kubo, kies eĝlongo egalas al 2, estas lokita la koordinatsistemo kun la tri aksoj paralele al la kubeĝoj (v. fig. 3). El la kubsimetrio rilate la koordinatsistemon sekvas, ke el ĉiuj eblaj direktoj de normalo al ebeno sufiĉas konsideri sole tiujn, okaze de kiuj la normalrekto sekcas la kubon interne de la triangulo \(AFG\). Jen la koordinatoj de grava punktaro kaj apude la valoroj absoluttermaj el la ekvacioj de l’ ebenoj, pasantaj tra la koncerna punktaro. (Tiujn valorojn ni ricevos per substituo de la punkto-koordinatoj en la eben-ekvacion \(ax+by+cz+d=0\)).

Fig. 3

\[\begin{align} A &= (1 ;1;1) & d_A &= -a-b-c\\ B &= (1 ;-1;1) & d_B &= -a+b-c\\ C &= (-1;-1;1) & d_C &= a+b-c\\ D &= (-1;1;1) & d_D &= a-b-c\\ E &= (1 ; 1; -1) & d_E &= -a-b+c\\ O &= (0 ; 0; 0) & d_O &= 0 \end{align}\]

Estu ajna normalrekto, sekcanta la kubon interne de la triangulo \(AFG\). tiam validas \(\varphi\in\langle 0;\pi/4\rangle, \psi\in\langle 0;\operatorname{arkkot}(\operatorname{kos}\varphi)\rangle\). La valoro \(\psi=\operatorname{arkkot}(\operatorname{kos}\varphi)\) respondas al la normalrekto, sekcanta la kubon en la streko \(AF\); eblas determini ĝin ekz. tiel, ke el aro da paralelaj ebenoj kun ĉi normalrekto ekzistas por donita \(\varphi\) ĉiam unu ebeno, pasanta tra ambaŭ punktoj \(D\) kaj \(E\). Tiuokaze \(d_D = d_E\), aliforme

\[\begin{align} a-b-c &=-a-b+c\\ a&=c\\ \sin\psi\operatorname{kos}\varphi&= \operatorname{kos}\psi\\ \operatorname{kos}\varphi&=\operatorname{kot}\psi\\ \psi&=\operatorname{arkkot}(\operatorname{kos}\varphi) \end{align}\]

El la paralelaj ebenoj, determinitaj per normalo, sole iuj sekcos la kubon, nome tiuj, kies ekvacia \(d\)-valoro estas en la intervalo \(\langle -a-b-c; a+b+c\rangle\) t.e, \(\langle-\sin\psi(\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi)-\operatorname{kos}\psi; \sin\psi (\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi)+\operatorname{kos}\psi\rangle\). La valoro \(-a-b-c= d_A\), respondas al tiu ebeno, kiu pasas tra la punkto \(A\), la valoro \(a+b+c\) respondas al tiu ebeno, kiu pasas tra la punkto kun la koordinatoj \((-1;-1;-1)\). Pro la centrosimetrio de la kubo laŭ \(O\) (la nulpunkto koordinatsistema) sufiĉas konsideri la solan intervalon de l’absoluttermoj \(\langle-a-b-c; 0\rangle\) t.e. la tutan aron de ebenoj inter tiuj \(A\) kaj tra la koordinatsistema nulpunkto \(O\).

Nun ni determinu sinsekvon, laŭ kiu per ĉi ebenaro sekciĝos la unuopaj gravaj kubopunktoj, kaj specojn de ebenaj figuroj, aperontaj kiel intersekcaĵoj de ĉi ebenaro kun la kubo. Tiun difinon ni plenumos, se ni pligrandigos la absolutterman valoron laŭgrade ekde \(-a-b-c\) ĝis nul.

La sinsekvo de l’ unuaj tri punktoj evidente jenos: \(A,B,D\). Plua vicordo dependos de la normaldirekto. Por \(\psi<\operatorname{arkkot}(\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi)\) ĝi estos \(C,O\), por \(\psi>\operatorname{arkkot}(\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi)\) ĝi estos \(E,O\). Okaze de \(\psi=\operatorname{arkkot}(\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi)\) ja por ĉiu \(\varphi\) ekzistas unu ebeno, pasanta tra ambau punktoj \(C\) kaj \(E\). Sekve validas:

\[\begin{align} d_c &= d_E\\ a+b-e &=-a-b+c\\ a+b&=c\\ \sin\psi(\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi) &= \operatorname{kos}\psi\\ \operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi &= \operatorname{kot}\psi\\ \psi &= \operatorname{arkkot}(\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi) \end{align}\].

La supra kubedro dispartiĝas do laŭ fig. 4. La ortan triangulon \(FGH\), al kiu respondas la normaldirekto \(\varphi\in\langle 0; \pi/4\rangle, \psi\in\langle 0; \operatorname{arkkot}(\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi)\rangle\), ni nomas regiono \(K\), dum regionon \(L\) prezentas la tringulo \(AFH\), al kiu respondas la normaldirekto \(\varphi\in\langle 0;\pi/2\rangle, \psi\in\langle\operatorname{arkkot}(\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi); \operatorname{arkkot}(\operatorname{kos}\varphi)\rangle\).

Fig. 4

Por la ebenaro, kies normalrekto trapasas la supran kubedron en la regiono \(K\), la sinsekvo de la punktoj estas \(A,B,D,C,O\); en la regiono \(L\) estas \(A,B,D,E,O\). En tab. 1 demonstriĝas:

Devenigon de l’ebenfiguraj specoj prezentas fig. 5 kaj 6. La kalkulo de la duobla integralo estas — helpe de la fubina1 teoremo — trasformita en la kalkulon de la du integraloj simplaj. La integralado laŭ \(\psi\) estas plenumita analitike, tiu laŭ \(\varphi\) numere per la simpsona2 metodo.

Fig. 5
Fig. 6

La rezulto estas prezentita en tab. 2.

Tab. 1

regiono, en kiu
la normalrekto
sekcas la sup-
ran kubeĝon
la aron da ebenoj
limigas tiuj ebenoj,
kiuj pasas tra la
punktoj
distanco de la limebenoj (pasantaj tra la
punktoj \(X\) kaj \(Y\)) (\(=d_y-d_X\))
\(\int\int(d_y-d_X)\cdot\)
\(\sin\psi d\varphi d\psi\)
speco de
ebena figuro
\(K+L\) \(A,B\) \(2b=2\sin\psi\sin\varphi\) 0,109887 trianguloj
\(K+L\) \(B,D\) \(2a-2b = 2\sin\psi(\operatorname{kos}\varphi-\sin\varphi)\) 0,130414 trapezoj
\(K\) \(D,C\) \(2b=2\sin\psi\sin\varphi\) 0,047880 kvinanguloj
\(K\) \(C,O\) \(-a-b+c=\operatorname{kos}\psi-\sin\psi(\sin\varphi+\operatorname{kos}\varphi)\) 0,060751 paralelogramoj
\(L\) \(D,E\) \(-2a+2c=2(\operatorname{kos}\psi-\sin\psi\operatorname{kos}\varphi)\) 0,025519 kvinanguloj
\(L\) \(E,O\) \(a+b-c= \sin\psi(\sin\varphi+\operatorname{kos}\varphi)-\operatorname{kos}\psi\) 0,018240 sesanguloj

Tab. 2.

speco de ebena figuro relativa frekvenco en %
trianguloj 27,98
kvaranguloj trapezoj 33,21
kvaranguloj paralelogramoj 15,47
kvinanguloj 18,69
sesanguloj 4,64

2.2. Oktaedro

La tuta kalkulo estas analoga kiel okaze de la kubo, do ni povas ekspliki ĝin koncize.

En la centro de la regula oktaedro kun la eĝlongo 2 estas lokita la nulpunkto de la koordinatsistemo, orientita laŭ fig. 7. La koordinatoj de gravaj punktoj samkiel la \(d\)-valoroj el la ekvacioj de l’ ebenoj, pasantaj tra ĉi punktoj, jenas:

Fig. 7

\[\begin{align} A &= (0; 0; \sqrt{2})\quad & d_A &= -\sqrt{2}c\\ B &= (1; 1; 0)\quad & d_B &= -a-b\\ C &= (1; -1; 0)\quad & d_C &= -a+b\\ O &= (0; 0; 0)\quad & d_O&=0 \end{align}\]

El la simetrio rezultas, ke el ĉiuj eblaj normaldirektoj sufiĉas konsideri sole tiujn, okaze de kiuj la normalrekto sekcos la oktaedron en la triangulo \(ADE\). (La punkto \(D\) situas en la centro de la streko \(AB\), dum la punkto \(E\) situas en la mascentro de la triangulo \(ABC\).) Por tiuj direktoj validas:

\[\varphi\in\langle 0;\pi/4\rangle, \psi\in\langle 0; \operatorname{arkkot}\frac{\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi}{\sqrt{2}}\rangle\]

La valoro \(\psi=\operatorname{arkkot}\frac{\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi}{\sqrt{2}}\), kiu determinas la direkton ekde \(S\) ĝis la streko \(DE\), eblas trovi el tio, ke por ĉiuj tia direkto ekzistas unu ebeno kun ĉi normalrekto, nome ebeno, pasanta tra ambaŭ punktoj \(A\) kaj \(B\). Sekve

\[\begin{align} d_A &= d_B\\ -\sqrt{2}c&=-a-b\\ \sqrt{2}\operatorname{kos}\psi &= \sin\psi(\operatorname{kos}\varphi + \sin\varphi)\\ \operatorname{kot}\psi &= \frac{\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi}{\sqrt{2}}\\ \psi &= \operatorname{arkkot}\frac{\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi}{\sqrt{2}} \end{align}\]

La punkto-vicordo por ĉi normalrekto evidentas: \(A,B,C,S\). La rezultojn montras tab. 3 kaj 4. (Devenigon de l’ebenfiguraj specoj v. sur fig. 8)

Fig. 8

Tab. 3.

aron da ebenoj limigas ebenoj,
pasantaj tra la punktoj
distanco de la limebenoj (pasantaj tra la
punktoj \(X\) kaj \(Y\)) (\(=d_Y-d_X\))
\(\int\int(d_y-d_x)\cdot\)
\(\sin\psi d\varphi d\psi\)
speco de la
ebena figuro
\(A,B\) \(-a-b+\sqrt{2}c=-\sin\psi(\operatorname{kos}\varphi+\sin\varphi)+2\operatorname{kos}\psi\) 0,137822 kvaranguloj
\(B,C\) \(2b = 2\sin\psi\sin\varphi\) 0,092216 sesanguloj
\(C,O\) \(a-b = \sin\psi (\operatorname{kos}\varphi-\sin\varphi)\) 0,077702 sesanguloj

Tab. 4.

speco de l’ebena figuro relativa frekvenco en %
kvaranguloj 55,21
sesanguloj 44,79