▲ Artikollisto
fonto: Scienca Revuo 1996 n-ro 168,
artikolo 42 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
Enkonduko
La deziro de homoj, komunikiĝi unu kun la alia, kondukis al
disvolviĝo de diversaj teknikaj metodoj kiuj permesus ne nur la senperan
interparoladon, sed ankaŭ la komunikadon distancan, unue nur skribitan
kaj en la nuna jarcento ankaŭ parolitan, danke al la inventoj de
telegrafo, telefono kaj radiotekniko. En la sekva artikolo estas
priskribita nova metodo de skriba komunikado pere de uzo de komputoro
kaj hejma radiostacio, tamen neprofesie, sed nur private kvazaŭ kiel
hobio.
Pakedo-Radio (PR)
Pakedoradio (mallongigo: PR, angle: packet radio) konsistas el
komputoro (IBM kompatibla, tamen povas esti kun malgranda memorkapablo,
ekzemple PC 286, aŭ eĉ poŝa komputilo kiel ATARI-Portfolio kun memoro
128 kB aŭ eĉ malpli), radiostacio de t. n. CB-radio kun 40 kanaloj aŭ
nun 80 kanaloj (hejma stacio aŭ mana stacio — angle: handy station —
povas esti ankaŭ aŭtomobila radiostacio). Poste oni bezonas t.n.
modemon aŭ stacian nodan direktilon (angle: terminal node
controller, mallongigo: TNC), kiu transformas la ciferojn de
komputoro en aŭdeblajn signalojn por amplifikigi ilin kaj sendi ilin en
la eteron pere de supermallongaj ondoj fare de radiostacio.
Dum ricevado de informoj la modemo respektive TNC funkcias inverse:
ĝi transformadas la aŭdeblajn signalojn venantajn de la alia kunligita
PR-radiostacio en ciferajn signalojn, nome nuloj kaj unu-oj (0 kaj 1)
uzatajn en la cibernetiko. La vorto pakedo signifas ĉi tie, ke
la informoj tajpitaj en la komputoron, la radiostacio sendadas parte po
unu linio aŭ po unu frazo aŭ eĉ po parto de frazo: ĝuste kiel “pakedo da
informoj”, do ne tuj la tutan skribitan tekston. Tiuj pakedoj estas
sendataj dum la paŭzo trans la eteraj ondoj, kiam en la elektita kanalo
de CB-radio regas momente “silento”.
Detala priskribo de PR
La pakedoj estas dissendataj kun ege granda rapideco de 1200 baŭdoj
(1 baŭdo = 1 bito/sekundo). Inter la elsendoj la frekvenco estas libera
pri dispono de aliaj stacioj. Normale ĉiu tajpita linio (finita per puŝo
de butono RETURN — returno) estas bindita
je unu pakedo. Kontraŭe ĉe normalaj radioskribo-tajpiloj (angle: RTTY-radio
teletype) la informoj estas transportitaj kurante kun relative
malgranda rapideco (ekz. 45 baŭdoj), kaj dum la tuta tempo la frekvenco
estas okupita.
Pakedoradio obeas la X.25-normon, kiu estas aplikata por drata
telekomunikado, tamen modifita en certaj punktoj (ekz. adresa spaco kaj
UI-krado). Tiamaniere tiu ĉi normo fariĝas AX.25, normo kiun agnoskas
IARU (= Internacia Radio Organizaĵo).
Klarigo de kelkaj bazaj
terminoj
- Framo
-
(angle: frame) signifas kvadraĵon en kiu
estas ennestataj la trasendendaj efektivaj informoj ĉirkaŭitaj de
stirinformoj (adreso, sendinto, voknomo). Do ĉiu transdonata pakedo
enhavas sendinton kaj adresaton, kaj, se necese, perantan stacion, t.n.
nodon, kio ebligas ke la licenca oficejo kontrolu la enhavon de
komunikado.
- Manpremo
-
Tiu ĉi termino devenas ankaŭ de la angla lingvo, nome handshake, kaj
signifas la procezon de kvitancado de ĉiu ricevita framo. Danke al tio,
en kazo de transporteraro aŭ perdo de framo estas kaŭzigita konvena
ripetiĝo. Oni povas sendi maksimume 7 pakedojn, poste devas necese veni
la menciita kvitanco!
- Cifera ripetanto
-
(angle: “digipeater” = digital
repeater) estas speco de relajsa radio-stacio, sed alie ol ĉe
telefonado la ricevita pakedo estas enmagazenata, esplorata kaj
tuj poste sendata al la adresato. Ciferaj ripetantoj laboras normale en
la simpla modo (angle: simplexmodus), tio estas nur sur
ununura frekvenco (t.e. unu kanalo, en Germanujo nur kanaloj 24 aŭ 25).
Oni devas tajpi la nombron de la dezirata cifera ripetanto sur la
klavaro de komputoro.
- Modemo
-
Tiu vorto estas en la angla lingvo artefarita kunmetaĵo el modulator/demodulator. Tio
signifas, ke tiu ĉi elektronika aparato transformadas ciferajn signalojn
en aŭdeblajn tonojn en la sendodirektadon kaj inverse en la direkton de
sendinto. La jam menciita TNC ankaŭ enhavas modemon.
- Konekti
-
“Konektu” (connect) estas ordono por esti
konektata kun alia PR-stacio. Oni devas ekzemple tajpi: “connect ESW028”
kaj poste premi la klavon ENTER. ESW028 estas en tiu kazo
ekzemplo de dezirata stacio. Se tiu ĉi stacio akceptas la alvokon, ĝi
sendas specialan kvitancon en la formo: “connected to ESW028” (konektita
al ESW028).
La programon, kiu funkciigas la tutaĵon de PR, oni devas unue enkonduki
en la komputoron. Estas jam ellaboritaj diversaj programoj, preskaŭ ĉiuj
en la angla lingvo. Kiam la alkonektita adresato rifuzas la akcepton de
iu alvoko, tiam aperas ĉe la sendinto la informo “busy” (= okupita). Kiam la
alvokita PR-uzanto ne anoncas sin, tiam aperas sur la ekrano la informo
“failure with
ESW028” kiu signifas miskonekton kun ESW028.
- Poŝtkesto
-
(mailbox
aŭ BBS = Bulletin-board-system = pertabula
informadsistemo) estas stacio de PR-radio en kiu neniu homo tajpas sur
la klavaron sed la komputoro laboras plene aŭtomatike. En la poŝtkeston
oni povas enskribi personajn informojn destinitajn por iu alia uzanto,
kies voknomon la sendinto unue entajpas en sian komputoron por ke la
kesto sciu, kien ĝi devas sendi la ricevitan informon. La transsendado
okazas kutime dumnokte, kiam ne regas vigla “trafiko” sur la
radioondoj.
La poŝtkesta sistemo ebligas la forsendadon de informoj al aliaj, eĉ tre
foraj, PR-uzantoj kiuj estas registritaj en la “mailbox” de ilia hejmloko en
Germanujo aŭ eĉ en tuta Eŭropo. Por tre foraj stacioj en Eŭropo oni uzas
la telefonan reton pere de speciala modemo. Tio tamen estas pagenda,
kontraŭe al la senpaga PR surbende de kanaloj 24 kaj 25 en Germanujo.
- Monitoro
-
(el la angla: gardisto, inspektoro). Tiu ĉi modo servas por observi la
aktivecon de ĉiuj stacioj laborantaj sur la elektita frekvenco. Oni
povas kunlegi tion, kion skribas aliaj uzantoj aŭ kion oni sendadas laŭ
la jam menciita poŝtkesta sistemo, tiamaniere eksciiĝante novaĵojn.
- Listo de aŭditaj stacioj
-
(angla mallongigo: MH - my hearing = mia aŭdado). Kiam
stacio estas konektita kun nodo (cifera ripetanto) oni povas tajpi la
ordonon MH
kaj tuj aperas listo de stacioj kun kiuj la nodo havis kontakton: la
nodo kvazaŭ “aŭdis” ilin. Similan eblecon havas kelkaj programoj uzataj
de privataj stacioj ne funkciantaj kiel nodoj.
Kiel fariĝi uzanto de PR?
Se oni posedas jam komputoron oni bezonas nur aĉeti radiostacion kaj
konvenan modemon aŭ TNC kun programo sur diskedo. Eblas aĉeti
radiostacion kaj modemon kun diskeda programo jam por entute 170
Germanaj Markoj. Sed oni devas starigi ankaŭ konvenan antenon, kies
alteco dependas de la loĝloko kaj distanco de la plej proksima nodo.
Resumo
La supre priskribita invento de pakedoradio povas servi kiel
tre efektiva rimedo por disvastigi Esperanton. La PR-stacio de la aŭtoro
ĵus nomiĝas “Esperanto”. Sed preskaŭ ĉiu radio-interparolanto estas
konfesinta, ke li tute ne sciis kion tiu vorto signifas. Ili nun aŭdis
almenaŭ iom pri la Internacia Lingvo. Kiel licencigita radioamatoro
eblas fari PR tutmonde sur la bendoj 70 cm kaj 2 m. Jam estas 50
Esperantoparolantoj en Eŭropo, kiuj komunikadas inter si internacilingve
pere de pakedoradio sur la menciitaj ondolongoj. Pliajn detalojn de tiu
nova tutmonda rimedo de interkomunikiĝo la aŭtoro priskribos en aparta
artikolo.
- BTX-gazeto de ESONOD kaj propraj spertoj
- Manlibro de TNC2C
- Manlibro de Radiostacio CV 2000
- Diskedo kun programoj de PR por la modemoj