fonto: Scienca Revuo, 1949 n-ro 3,
artikolo 429 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
La plimulto de la nomoj de elementaj korpuskloj estas derivita de antikvaj (grekaj aŭ latinaj) vortoj, kun sufikso -on-, Ekz.:
fot-on-o (greke: fôt- = lumo)
elektr-on-o (greke: elektr- = sukceno)
prot-on-o (greke: prôt- = unua)
neŭtr-on-o (latine: neŭtr- = neniu el du)
nukle-on-o (latine: nucle- = kerno)
mez-on-( greke: mes- = meza)
deŭter-on-o (greke: deŭter- = dua).
Malpli ofte uzataj nomoj estas:
lept-on-o (greke: lept- — maldika)
fon-on-o (greke: fôn- = sono)
pozit-on-o (latine: posit- = metita)
negat-on-o (latine: negat- = neita)
kaj tiel plu. Formita el propra nomo estas ekzemple
Bos-on-o (laŭ la fizikisto Bose).
Formitaj en diferenca maniero (kun italaj sufiksoj) estas
neŭtr-in-o (neutrino)
neŭtr-ed-o (neutretto).
Multaj elektromagnetaj maŝinoj kaj instrumentoj havas nomon finiĝantan je -tron-o; ekz.:
ciklo-tron-o, magne-tron-o, beta-tron-o, tira-tron-o, ktp.1 Radioteknikistoj certe povos aldoni multajn aliajn ekzemplojn.
Se mi inventus maŝinon por grandskale produkti mezonojn, mi verŝajne nomus ĝin: mezo-tron-o.
Tiun nomon kelkaj fizikistoj uzas por la mezono mem. Certe tre konfuza nomo. La kaŭzo de tiu „eraro” estas sufiĉe klara: Fizikisto ne konanta la antikvajn lingvojn povus false konkludi el la nomoj „elek-tron-o” kaj „neŭ-tron-o”, ke „-tron-” estas la finaĵo de nomoj por elementaj korpuskloj; kaj tiam li formas la nomon „mezo-tron-o” same. Tamen lia eraro estas evidenta. Li ne nur malatentis nomojn kiel „fot-on-o”, „prot-on-o” ktp; sed li ankaŭ forgesis ke arbitracianto devas esti neŭtr-a (kaj ne neŭ-a), kaj ke por lumigado ni uzas elektr-on (kaj ne elek-on). Feliĉe la ne-korekta nomo „mezotrono” por mezono pli kaj pli maloftiĝas.
Samecan eraron mi mem faris, kiam en 1939 mi estis la unua persono publike proponanta la nomon „nuklono” por korpusklo kiu jen aperas kiel protono kaj jen kiel neŭtrono. Aliaj personoj pli bone scipovantaj la antikvajn lingvojn atentigis min, ke la latina radiko ne estas nukl-, sed nukle-; kaj nun jam ĉiu parolas korekte pri „nukleonoj”.
Unu sama eraro ankoraŭ nun estas tre ofta en multaj landoj; eĉ pli ofta ol la korekta formo. (Tamen mi havas la impreson, ke en Francujo la korekta formo plioftas). Temas pri la pozit-on-o. Tre ofte ankoraŭ oni aŭdas kaj legas „pozi-tron-o” (aŭ ĉu mi devus dividi la vorton laŭ pozit-ron-o?). Tiu aldonita r tute ne plibeligas la nomon de tiu korpusklo, kaj mi (kaj ne nur mi) ne uzas tiun r. Eĉ se la r en ĉi tiu nomo estas iom pli obstina ol en aliaj nomoj, mi ne perdis la esperon ke ĝi fine malaperos mondskale tiom, kiom ĝi jam malaperis en lando kiel Francujo. Persone mi opinias ke en Esperanto ni devus sekvi tiun francan ekzemplon; tial mi uzas ne nur „positon” en miaj publikaĵoj nacilingvaj (same en la lingvoj angla, germana, nederlanda kiel en la franca lingvo), sed mi ankaŭ uzas „pozitono” en Esperanto. (Komparu „pozitiva”).
Same, kompreneble, pri la nomo „negatono” (kaj ne „negatrono”) por „leptono” kun negativa ŝargo (negativa elektrono).
Kiel lasta ekzemplo de erara nomo por elementa korpusklo mi povus mencii la deŭteronon (korekte!), kiun oni iam nomis jen „deŭtono”, jen „deŭtrono” (ambaŭ ne-korekte). Ĉi tiuj eraroj feliĉe jam komplete elmodiĝis.
Mi povus doni ankoraŭ unu ekzemplon, sed jam sufiĉas,