1973-10-20
fonto: Scienca Revuo, 1973 n-ro 103,
artikolo 468 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
La unua formulo por elkalkulo de energio de plena jonigo de atomoj estis proponita de Veselov en la 1938. [1]
(1)
\[E_Z = 0,513\cdot Z^{12/5}\]
kie \(E_Z\) estas esprimita en atomaj unuoj de energio; la unuo egalas al 27,08 eV; \(Z\) estas vica numero de elemento. La formulon de Veselov teorie prilaboris en la 1966. Gáspár_ [2]. Alia formulo, proponita de Miller en la 1967. [3], donas ampleksojn de \(E_Z\) diferenciĝantajn de la efektivaj je dekoj da procentoj.
Multe pli preciza, ol la antaŭaj, estas trovita de ni la sekvanta empiria formulo:
(2)
\[E_Z = \sum_{i=1}^Z U_i = \hbar cR_MZ^{1,408+\cosh \frac{1}{Z}}\]
kie \(U_i\) estas energioj de jonigo de apartaj elektronoj, \(\hbar\) — konstanto de Plank, \(c\) — rapido de lumo, \(R_M\) — konstanto de Rydberg por certa maso \(M\) de la atomkerno, kaj \(cosh\) estas hiperbola kosinuso. Eksperimentaj ampleksoj de \(E_Z\) prenitaj el [4], estas donitaj en kolono 2 de la tabelo; ampleksoj de la energio de plena jonigo, kalkulitaj laŭ la formulo (2), en la kolono 4. Por kelkaj elementoj estas sciataj entalpioj de formiĝo de koncernaj jonoj [5], kiuj estas rekalkulitaj en energiojn de plena jonigo laŭ la formulo:
(3)
\[E_z = \frac{1}{N_A} (\Delta H_0 - \Delta H_{0\, \text{at.}})\]
kie \(N_A\) estas grando de Avogadro, \(H_0\) — entalpio de formiĝo de molo de gaso el plene jonigita atomo je 0 K, kaj \(\Delta H_{0\, \text{at.}}\) — entalpio de formiĝo de molo de atoma gaso je 0 K. La ricevitaj tiamaniere ampleksoj ankaŭ estas donitaj en la kolono 2.
Por elementoj de dua periodo (krom sulfuro, por kiu ĉiuj \(U_i\) estas troveblaj el entalpioj de foriĝo de la jonoj [5], mankantaj en informilo [4] \(U_i\) de \(i=11\) ĝis \(i=Z\) estis trovitaj jene. Se prezenti energion de forŝiro de unu elektrono en formo:
(4)
\[U_i = \hbar c R_M \frac{(i+a)^2}{n^2}\]
kie \(i\) estas ŝargo de rezulta jono, kaj \(n\) = ĉefa kvantuma nombro de forigata elektrono, ni povos vidi, ke ampleksoj \(a\) por jonoj de diversaj elementoj, havantaj saman kvanton de elektronoj, monotone kreskas kun pliiĝo de \(Z\) (se \(i=Z\), \(a=O\)). La sola escepto estas amplekso de \(U_8\) por fluoro, por kiu la responda amplekso \(a\) ne lokiĝas sur la kurbo, prezentanta funkcion \(a=f(Z)\). Ni opinias tiun amplekson de \(U_8\) erara, la korektita (pere de linia interpolado de \(a\)) amplekso estas \(U_8 = 953,6 eV\) (anstataŭ 935,8 eV [4]).
Tabelo No 1.
Energio de plena jonigo de atomoj (eV).
| Elemento | EZ trovita | Literaturo | EZ kalkulita |
|---|---|---|---|
| 1 H | 13,595 | [4] | 13,597 |
| 13,597 | [5] | ||
| 2 He | 78,98 | [4] | 78,87 |
| 79,00 | [5] | ||
| 3 Li | 203,43 | [4] | 203,85 |
| 4 Be | 399,04 | [4] | 400,26 |
| 5 B | 670,80 | [4] | 677,36 |
| 6 C | 1029,81 | [4] | 1043,02 |
| 1029,64 | [5] | ||
| 7 N | 1485,64 | [4] | 1504,22 |
| 1485,85 | [5] | ||
| 8 O | 2043,26 | [4] | 2067,21 |
| 2043,6 | [5] | ||
| 9 F | 2714,15 | [4] *) | 2737,75 |
| 10 Ne | 3509,5 | [4] | 3521,16 |
| 11 Na | 4417,3 | [4] **) | 4422,45 |
| 12 Mg | 5446,82 | [4] **) | 5446,30 |
| 13 Al | 6602,01 | [4] **) | 6597,63 |
| 14 Si | 7884,91 | [4] **) | 7879,28 |
| 15 P | 9302,33 | [4] **) | 9296,69 |
| 16 S | 10845,7 | [5] | 10853,25 |
| 17 Cl | 12553,35 | [4] **) | 12552,72 |
| 18 Ar | 14399,57 | [4] **) | 14398,64 |
*) \(U_8\) korektita **) kune kun \(U_{11}\), trovitaj per la polado (?, nelegebla, red.)
En aliaj interesantaj nin okazoj ni ankaŭ povas konsideri la interdependon \(a=f(Z)\) la linia. Tial, la necesaj al ni ampleksoj \(U_i\) povas esti kalkulitaj el ampleksoj \(a\), trovataj pere de linia polado, por kiu, kiel unu el du bazaj punktoj, ni povas preni ampleksojn \(a\), elkalkulitaj el la sciataj \(U_i\) por sulfuro. Tiamaniere estis trovitaj la jenaj \(U_i\):
Sumo de tiuj ampleksoj, kune kun la indikitaj en [4] donas \(E_Z\) en la kolono 2 de la tabelo.