fonto: Scienca Revuo, 1999 n-ro 213,
artikolo 479 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
Ni konsideru la malfacilaĵojn pri la distingo inter transitivaj kaj netransitivaj verboj en Esperanto kaj la nestriktan rilaton inter transitiveco kaj pasivigebleco de verboj. La konkludo estas, ke estus tre utile se vortaroj inkluzivus pasivajn ekzemplojn kaj informon pri la tipoj de objektoj, kiujn agverboj povas havi, kaj kiaj objektoj de aktivaj verboj povas esti la subjekto de pasivaj verboj.
Priaŭtora informo
La aŭtoro estas komputisto, sed dum multaj jaroj li estis esplora kemiisto. Li multe verkas en Esperanto kaj tradukas el kaj en Esperanto. Li estas kunaŭtoro, kun Doug Portmann, de “Kemia kaj Scienc-Teknika Vortaro“, eldonita de D.P. en 1993.
Esperantaj vortaroj ne donas sufiĉan informon pri pasivigebleco de verboj. Transitiveco ne egalas al pasivigebleco. Kelkaj verboj estas markitaj kiel transitivaj, sed ne estas pasivigeblaj (ekzemple kosti, povi). Ni agnosku ke en vortaro eldonistoj volas minimumigi la spacon por ĉiu vorto. Tamen pasivigebleco estas grava afero kaj meritas traktadon.
Gramatikaj verkoj ofte ne klarigas kiel decidi kia komplemento estas objekto kaj kia estas adjekto. Kutime ili traktas nur simplajn ekzemplojn, kie la respondo estas ĝuste evidenta pro la sintakso. Tiu manko devenas de “problemoj ĉe la klasifo de verboj”. Felix Garcia Blázquez (1988-90) diskutis tiajn problemojn kaj konkludis ke “Resume, la analizitaj klasifoj suferas pro kontraŭdiroj kaj malkongruoj fariĝante netaŭgaj por la interlingvistika kampo”.
Teorioj kaj modeloj pri transitiveco diversas kaj ŝanĝiĝas dum la jaroj.
En PV (Grosjean-Maupin, 1934) la difino de transitiva estas: Kvalifikas verbon, kiu esprimas agon rekte pasantan de subjekto al objekto k kies komplemento estas en esp. senpere k senprepozicie signita per akuz.; transira…
En PIV (Waringhien, 1970) transitiva estas: (pp verbo) Tia, ke ĝi esprimas agon, kiu pasas de subjekto al objekto; transira…
En NPIV (Duc Goninaz, 2002) transitiva estas: (pp verbo) Tia, ke ĝi povas ricevi objekton,…transira.
Notu ke PV insistas pri akuzativa objekto, PIV agnoskas prepozician objekton, kaj NPIV agnoskas absolutan uzadon (objekto ne esprimita). Neniu el ili mencias pasivigeblecon. Pro la evoluo de la difino de transitiva, la klasifo de multaj verboj estas ŝanĝita en PIV aŭ NPIV de tiu, kiun ĝi havis antaŭe.
Christer Kiselman (1995) detale studis pri transitiveco ĉar “La distingo inter transitivaj kaj netransitivaj verboj en Esperanto estas bone konata malfacilaĵo”. Li preferas difini ne du klasojn sed “kvar klasojn de verboj rilate al la ĉeesto de akuzativobjekto:
Verboj kiuj ĉiam postulas akuzativobjekton.
Verboj kiuj akceptas akuzativobjekton de ĝenerala speco (sed ne postulas akuzativobjekton).
Verboj kiuj akceptas akuzativobjekton, sed nur de limigita speco.
Verboj kiuj ne akceptas akuzativobjekton.”
“Laŭ klasika difino oni nomas la verbojn el la unua kaj dua klasoj transitivaj kaj verbojn el la tria kaj kvara klasoj netransitivaj.” Verboj en la tria klaso kaŭzas malfacilaĵojn. “Oni ĝenerale konsideras la verbojn vivi, iri, dormi kiel netransitivajn”. Tamen “Esperanto certe permesas irota vojo, vivata vivo, dormita dormo…
Verbo kiu havas pasivan participon estas aŭ transitiva aŭ netransitiva kun nur internaj objektoj” (Kiselman, 1995). Kiel leganto de vortaro sciu tion, se la vortaro ne taŭge markas la verbojn aŭ donas taŭgajn ekzemplojn? Kiselman metis la verbon paroli en la trian klason, sed oni povas argumenti ke ĝiaj objektoj (ekzemple maljustajn vortojn, sensencaĵojn, lingvon, la ĉinan ktp) estas pli ol internaj objektoj.
En ĉi tiu artikolo ni konsideru la aferon el la vidpunktoj de kaj la semantiko kaj la sintakso.
Laŭ semantika vidpunkto, tri aferoj rilatas al la nuna temo:
ago — faro
aganto — kiu faras la agon
agato (semantika objekto) — kiun celas la ago (povas esti pli ol unu agata tipo, kaj ni inkluzivas nur tiajn, kiaj povas esti la sub jekto de la pasivigita ago). La vorto agato estas termino uzita de Klaus Schubert, kaj aliaj aŭtoroj, malgraŭ ke agi estas netransitiva verbo. Kelkaj aŭtoroj uzas la terminon paciento kun sama aŭ simila senco. Ĉi tie ni uzas la vorton agato kun la pli strikta senco ĵus menciita.
Laŭ sintakso, propozicio konsistas el tri ĉefaj partoj:
verbo — reprezentas la agon; ni konsideru plejparte agverbojn ĉi tie.
subjekto — ĉe aktiva verbo la aganto estas la subjekto; ĉe pasiva verbo agato estas la subjekto.
komplementoj — montras la rilatojn de la aliaj entoj krom la subjekto al la verbo. (Ĉi tiu difino kongruas kun tiu de PAG, sed laŭ PMEG objekto ne estas komplemento). Oni markas komplementojn laŭ la jenaj rimedoj:
Foje mankas objekto en aktiva frazo — tie verbo estas uzata “absolute” (PAG p.163). Rimarku ke ne ekzistas rilato unu-al-unu inter akuzativo kaj objekto, aŭ inter prepozicia vortgrupo kaj adjekto. Tial, kiam ni aŭdas aŭ legas propozicion, ni ofte devas utiligi la semantikon kaj leksikon por analizi la propozicion. Sintakso sola ne enhavas sufiĉan informon en ĉiuj okazoj.
Pasivigeblaj verboj devas esti almenaŭ du-valentaj (subjekto kaj objekto). Kelkaj estas tri-valentaj aŭ eĉ pli. Tamen, en la ĝenerala uzado de kompetentaj esperantistoj, ne ĉiaj objektoj de verbo estas uzataj kiel la subjekto de la pasiva formo de la sama verbo. Plejmultaj tri-valentaj verboj havas nur unu specon de objekto kiu povas esti la subjekto de pasivigita frazo. Ni bezonas leksikonon, kiu enhavas informon pri la tipoj de agatoj. Aldone al tio, ni bezonas leksikonan informon pri la aliaj specoj de komplementoj, kiujn la verbo povas havi.
Ni ankaŭ devas konscii ke, kvankam verbo kiel instrui havas du specojn de agato, ne pli ol unu havu akuzativan formon en iu aktiva propozicio. Estas malbona stilo havi pli. Kompreneble nur unu agato estu subjekto de iu pasiva propozicio.
Kisi estas du-valenta verbo, kiu havas unu specon de
agato, kiu estas tiu, kiu ricevas la kison.
Li kisis la knabinon — la knabino estas kisita de li
Instrui estas tri-valenta verbo, kiu havas du
specojn de agato: la studobjekto (kiu povas esti substantivo,
infinitivo, rilativa frazo aŭ ke-frazo) kaj la lernanto:
ŝi instruas matematikon al la studentoj — matematiko estas
instruata
ŝi instruas la studentojn pri matematiko — studentoj estas
instruataj
ŝi instruas al la studentoj naĝi — naĝi estas instruate al la
studentoj
ŝi instruas al la studentoj kiel naĝi — kiel naĝi estas instruate al
la studentoj
ŝi instruas ke la tero estas sfera — estas instruata ke la tero
estas sfera
Doni estas tri-valenta verbo kiu havas unu specon de agato — la donaco: mi donis al ŝi libron — libro estas donita al ŝi
Ne eblas ŝi estas donita je libro — la ricevanto ne estas agato. (Tamen tia frazo estas en ordo en ekzemple la angla lingvo.)
Kredi estas du-valenta verbo kaj la agato povas esti
aŭ substantivo, prepozicia grupo aŭ ke-fazo:
oni kredis la klarigon — la klarigo estas kredita
kredi je fantomoj — kredataj fantomoj
oni kredas ke li estis tie — estas kredate ke li estis tie
Morti ne havas agatojn, do ĝi ne estas pasivigebla. Skribis Geraldo Mattos: “La ŝajna escepto de la pleonasma rekta objekto estas luksaĵo: la frazo morti gloran morton havas falsan rektan objekton, kiu estas nur instrumenta komplemento de la frazo morti per glora morto.” Do gloran morton ne estas agato de morti. Kiselman konsiderus ke morton estas interna objekto, “objekto de limigita speco”, do morti apartenas al lia tria klaso de verboj.
La verbo pezi estas statverbo (netransitiva laŭ NPIV); ne havas agatojn, kaj ne havas pasivon. Ĝiaj komplementoj temas pri tio, kiom io pezas: ekz. la libro pezas duonon de kilogramo
Similas alti:
la monto altas je mil metroj
la monto altas mil metrojn
Strange, kosti estas markita kiel transitiva verbo en NPIV, eble pro la akuzativaj ekzemploj: la vortaretoj kostas por mil ekzempleroj ĉirkaŭ 18 rublojn, k.a.
Tamen kosti ne estas pasivigebla; ĝi ŝajne estas statverbo simila al pezi kaj alti, 18 rublojn estas adjekto, same kiel mil metrojn kaj duonon de kilogramo supre.
Ni konsideru la diversajn objektospecojn, kiujn agverboj povas havi. En Tab. 1 estas elektitaj verboj de diversaj specoj por montri la diversecon pri la uzo kaj neuzo de la specoj de objektoj ĉe la elektitaj verboj. Ekzemple voli povas transiri al aŭ substantivo, aŭ infinitivo, aŭ ke-frazo; kredi povas transiri al aŭ substantivo, aŭ ke-frazo; pesi povas transiri al substantivo, povi povas transiri al infinitivo…
Estas tre malfacile difini la koncepton de transitiveco kaj en la praktiko ĝi ne estas tre utila. La praktika demando estas ĉu verbo estas pasivigebla kaj kia komplemento povas esti la subjekto de la pasiva formo.
Multaj verboj havas pli ol unu signifon. Kelkaj havas kaj transitivan signifon kaj netransitivan signifon. Jordan (1992) listigis la jenajn: afekti, bati, blovi, cedi, fumi, ludi, pasi. Kiselman havas pli ampleksan liston. Tamen oni povas argumenti, kiel Kiselman, ke iuj ŝajne netransitivaj ekzemploj estas transitivaj verboj uzitaj absolute.
Leksikono kiel NPIV ĝenerale havas ekzemplojn de la diversaj objektotipoj en la tabelo. Estus tre utile ke leksikonoj enhavu ankaŭ informon pri la pasivigebleco kaj specoj de semantikaj agatoj (kaj pri alispecaj komplementoj).
Tabelo 1: elektitaj verboj kaj iliaj objektospecoj kaj pasivigebleco
| verbo | agato(j) | pasivig- ebla |
substantiva objekto | infinitiva objekto | ke-fraza objekto |
|---|---|---|---|---|---|
| frapi | 1. iun, ion | jes | jes | ||
| doni | 1. donacon | jes | jes | ||
| instrui | 1. studobjekton, ke, kiel, ĉu | jes | jes | jes | jes |
| 2. lernanton | jes | jes | |||
| ŝmiri | 1. ion grasan | jes | jes | ||
| 2. ion solidan | jes | jes | |||
| kredi | 1.iun aferon, iun, ion, je io | jes | jes | jes | |
| devi | ne | jes | |||
| danci | 1. dancon | jes | jes | ||
| kosti | 1. kiom | ne | jes? | ||
| morti | ne | ||||
| pesi | 1. ion | jes | jes | ||
| pezi | ne | ||||
| peni | ne | jes | jes | ||
| povi | ne | jes | |||
| salajri | 1. iun | jes | jes | ||
| 2. ion | jes | jes | |||
| sukcesi | ne | jes | |||
| voli | 1. ion | jes | jes | jes | jes |
| paroli | 1. lingvon | jes | jes | ||
| vivi | 1. vivon | rare | rare |
Imagu ke ni havas leksikonon (similan al NPIV), kiu enhavas, inter aliaj, la jenajn terminojn. La leksikono montru la plej gravajn specojn de komplementoj inter krampoj tuj post la kapvorto. Ĝi nombru la specojn de komplemento. Ĝi metu substrekon sub la agatoj (pasivigeblaj semantikaj objektoj). Ĉe pasivigeblaj verboj, ĉiam enmetu pasivajn ekzemplojn. Se komplemento estas plej ofte bezonata sed estas adjekto (t.n. nerekta objekto) ĝi indiku tion per manko de substreko, ekzemple ĉe doni, kie la dua komplementa tipo estas nepasivigebla. Manku mencioj tr kaj ntr, ĉar “la informoj pri (ne)transitiveco tute ne garantias ĝustan uzadon de la verboj” (Michel Duc Goninaz, NPIV p. 27). Skizo de tia leksikono troviĝas en Tab. 2; multaj detaloj estas ellasitaj por emfazi la diskutatajn aferojn kaj por ŝpari spacon.
cel/i (1: ion, al io, kontraŭ io, -i, ke -u) … 3 direkti sian agadon, deziron, volon al io, kion oni penas atingi aŭ plenumi: … nia ekskurso ~is la akvofalon;… ~adi […] al unu vero, al unu feliĉoZ,…la ~itaj vero k feliĉo.
don/i (1: ion; 2: al iu) Meti en ies posedon… ~i panon al la malsatajX… en la ~ita okazoZ;…
help/i (1: iun, al iu) 1 Faciligi ies taskon, laboron, ks partoprenante en ĝi: ĉiu ~as sian proksimulonX/; ĉu mi povas ~i al vi?; li estas ~ita de kelkaj amikoj…
instru/i: (1: ion, pri io; 2: iun, al iu) 1 Transdoni al iu metodajn sciojn pri iu fako de la scienco, literaturo, k.a.:* mi volus ~i la komencon de historioZ…; ~i al iu la leĝojnZ; …scioj estas ~ataj al liZ…; li estis ~ita en privata lernejo…
ir/i (1: ion, laŭ io, abs) 1 moviĝi… ~i longan vojonZ; multe ~ata strato…
kost/i (1: ion) 1 Esti aĉetebla je difinita prezo: la vortareto […] ~as por mil ekzempleroj ĉirkaŭ 18 rublojnZ;…
pag/i (1: ion, per io, donitaĵo: 2: ion, por io, ŝuldo; 3: iun, al iu, ricevanto) Kvitigi sin de ŝuldo per dono de mono aŭ valoraĵo al iu: 1 (rigardante la donitaĵon kiel objekton): ~i tri frankojnB; mi ~is por la presado ĉirkaŭ 420 rublojnZ; …la mono devas esti ~ata tuj ĉe la aĉetadoZ,… 2 (rigardante la ŝuldon aŭ ŝuldofonton kiel objekton): larmoj ŝuldon ne ~asZ; …de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos ~ataj de miZ, … 3 (rigardante la ricevanton kiel objekton): …~i siajn kreditorojnB; ~ata oficisto…
pardon/i (1: ion, pri io; 2: iun, al iu) 1 Rezigni punon aŭ venĝon pro suferita ofendo aŭ maljustaĵo: ~i al la malamiko lian kulponZ; …pardonu minZ…; kiu konfesas, k forlasas, tiu estos itaX;… ita kulpo; ~ita malamiko…
pes/i (1: ion) 1 Mezuri la pezon de objekto… ~i pakaĵon… se estus nun ~ita mia ĉagreno ĝi estus pli peza, ol la sablo de la marojX. 2 (f) Juĝi la meritojn k malmeritojn de homo… 3 (f) Taksi la relativan valoron aŭ gravecon de io…: ~ante juste ĝojon kun doloroZ; …la sorto de la ŝtato estas nun ~ataB;…
pet/i (1: ion, pri io; 2: iun, de iu) 1 Sciigi al iu, ke oni deziras de li: …~u lin pri pardonoZ; …por ~i de li buŝelmezuriloZ; ~ita pago; ~ita persono;…
pez/i (1: ion, sur io) 1 Fari, pro altiro de Tero, konstantan premon sur subtenantan objekton aŭ konstantan tiron sur pendigantan objekton: la libro ~as duonon de kilogramo;… 3 …malĝojiga sorto ~as sur ili…
ŝmir/i (1: ion, per io; 2: iun/ion, sur iu/io) 1 Froti sur ion maldikan tavolon da grasa aŭ algluiĝanta substanco: ~i iun per oleoZ;… ~i buteron sur panoZ;… ~ita butero; ~ita pano;…
Laŭ PMEG pagi havas kvar specojn de agato. La unuan kaj duan specojn de PMEG inkluzivas NPIV en sia dua kategorio. PMEG:
“La objekto povas esti la prezo, la aĉetaĵo, la pagilo aŭ la ricevanto de la pago: Mi pagis la prezon de la manĝo. Mi pagis la manĝon per dolaroj. Mi pagis dolarojn por la manĝo. Mi pagis la kelneron per monbiletoj.”
Butler (1967) uzis iomete similan sistemon. Tamen li ne faris tion konsekvence. Li ne klare montris ĉu temas pri alternativoj por la sama objekto aŭ por diversaj objektoj. Ĉe instrui li ellasis infinitivon; ĉe ŝmiri li ellasis la duan specon de objekto. Ekzemple:
cel-i (-n, -i; ke -u; al, kontraŭ)
don-i (-n, al)…
help-i (-n; abs, al, kontraŭ)…
instru-i (ion al iu, iun pri io, ke, kiel)…
pag-i (-n, al, por)
pardon-i (-n; al, ke)…
pet-i (-n, por, pri, ke)…
ŝmir-i (-n)…
Butler klarigis sian sistemon ĉe paĝo 10, aldonante ‘Such indications merely record common usage. There is no rule that certain verbs must or must not take a direct object. Most “transitive” verbs can be used elliptically with no expressed object. Most direct objects can be replaced by a prepositive, and vice versa. Context, clarity, and the meaning of the root, are the best guide.’ (’Tiaj indikoj nur registras oftan uzmanieron. Mankas regulo ke iaj verboj havu aŭ ne havu rektan objekton. La plejmulto da “transitivaj” verboj povas uzati absolute, sen mencii objekton. Eblas anstataŭigi plejmultajn rektajn objektojn per prepozitivo, kaj inverse. Kunteksto, klareco kaj la signifo de la radiko, estas la plej bonaj gvidiloj.”
Butler ne menciis pasivigeblon.
NPIV ankaŭ sed malofte faras simile, ekzemple:
dev/i (+ inf.)
help/i (tr) 1 (iun, al iu)… 2 (iun)… 3 (al io, kontraŭ io)…
Kiselman sugestis: “Eble estus bone indiki en vortaroj la apartenecon al la klasoj 1, 2, 3, 4.” Kion fari se vortaristo trovas verbon kiu ne kongruas kun iu ajn klaso? Pro tio ekzemploj estas tre utilaj, kaj ne dependas de gramatikaj teorioj.
Ekzistas nekonsekvencoj en la uzmaniero de verboj de similaj signifoj, eble pro la influo de etnaj lingvoj. Kial aŭskultanto povas esti petita sed ne dirita? Kial ricevanto de pago estas pagita, sed ricevanto de donaco ne estas donita? Kial, kiam oni aldonas unu numeron al alia, ambaŭ numeroj estas aldonitaj?
Estas tre malfacile kohere difini kelkajn gramatikajn terminojn (ekz. objekto, adjekto, transitiva, netransitiva) por ke ili kongruu kun la aktuala reala lingvouzado. Kvankam planlingvo povas je la komenco preskribi kiel ĝi funkciu, Esperanto antaŭlonge fariĝis evoluanta natura lingvo kaj ĉiam ŝanĝiĝas. Ankaŭ gramatikaj modeloj evoluas. Tial oni ne povas dependi de difinoj, do oni bezonas taŭgan leksikonon, kiu katalogu la realan uzadon per sufiĉaj bonstilaj ekzemploj, por ke ĉiuj parolantoj parolu la saman lingvon.
Per leksikono tia, kia estas skizita supre, esperantisto povus eltrovi, kiajn objektojn agverbo povas havi, kaj kiaj objektoj de aktiva verbo povas esti la subjekto de tiu verbo pasivigita. Tiu aldona informo estus tre utila kaj evitus la problemojn de svagaj gramatikaj modeloj.
Butler Montague C. (1967): Esperanto-English Dictionary, BEA.
Garcia Bldzquez Felix (1988-1990): Problemoj ĉe la klasifo de verboj. Akademiaj Studoj, paĝoj 301-7, Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanado.
Jordan David K. (1992): Being Colloquial in Esperanto, University Press of America, Inc.
Kiselman Christer O. (1995): Transitivaj kaj netransitivaj verboj en Esperanto, en “La Stato kaj Estonteco de la Internacia Lingvo Esperanto“ (red. Petr Chrdle), paĝoj 24-40, Dobrichovice: Kava-Pech, ISBN 80-85853-08-6.
Mattos Geraldo, Semantiko kaj leksikografio, esperanto.org/Ondo/L-matos1.htm
NPIV: Duc Goninaz Michel (2002; 2005): La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, SAT.
PIV: Waringhien G. (1970): Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, SAT.
PMEG: Wennergren Bertil (2005): Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
PV: Grosjean-Maupin E. (1934, 1971): Plena Vortaro de Esperanto kun Suplemento, SAT.
Schubert Klaus, http://ourworld.compuserve.com/Homepages/profcon/edlt2.htm.