▲ Artikollisto

Homa vidkapablo — pli bona ol averaĝa

2003-09-15

fonto: Scienca Revuo, 2003 n-ro 195,
artikolo 636 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

La homa okulo ekkonas areon de 1,65 centimetroj diametre ankoraŭ je distanco de 100 metroj. Ĉe kato tiu areo devas esti jam 7,8 cm, ĉe cervo 15,5 cm kaj ĉe norvega rato eĉ 75,6 cm diametre.

Ĉe birdoj la vidkapablo estas tre diference evoluinta. La merlo ekz. havas multe malplialtan ekkonkapablon ol la homo; ĝi vidas distance de 100 m areon nur ekde grando de 3,8 cm. Pri tio ridetas la aglo: la reĝo de la birdoj povas ekkoni je tiu ĉi distanco ankoraŭ objektojn — dum desupra rigardo — de 0,47 cm grando! Por aglo ne estas problemo, ekvidi el unukilometra alto unuopan museton — klare kaj precize ekkonebla. Kiel predo, oni devas konfesi, muso tamen estas, por aglo, iom tro malgranda por kontentiga vespermanĝo…