▲ Artikollisto

Senfoliigo de arboj

Kiam la folioj “albordiĝis” la firman teron?

2003-09-22

fonto: Scienca Revuo, 2003 n-ro 195,
artikolo 637 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

Kiel montras fosiliaj testoj el la silurio, jam antaŭ 400 milionoj da jaroj ekzistis surteraj plantoj. Sed denove pasis 40 milionoj da jaroj ĝis setladis sur la firma tero folioplantoj kiel filiko, ekvizeto kaj likopodiaj kreskaĵoj. Tio daŭris tiom longe, ĉar la foliplantoj devis unue evoluigi certajn kompleksajn akomodojn, alkonformiĝojn kaj adaptiĝojn. Ilia estiĝo estis ebla post malplialtiĝo de la karbondioksida kvoto en la Ter-atmosfero. Por certigi sian akvoprovizadon, ili antaŭ ĉio devis evoluigi radikojn, efikajn akvotransportsistemojn kaj reguligeblajn aperturfendojn. Por tio ili bezonis 40 milionojn da jaroj — por fine konkeri la firman teron kaj fari ĝin loĝebla ejo.