2003-09-19
fonto: Scienca Revuo, 2003 n-ro 195,
artikolo 638 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
Jes, tio estas ĝusta. Ĝenerale ni bezonas kvinonon el la de ni per spirado kaj nutraĵo alprenita energio por la cerbo. Tio estas sufiĉe granda kvanto, kiam oni konsideras, ke la famaj “grizaj ĉeloj” okupas nur 2% de la korpomaso. Multe pli postulema estas la plenkreska cerbo rilate al la energiliveranto glukozo mem. Tiu postulas preskaŭ du trionon de la tuta vinbersukero estanta je ĝia dispono. La substanco devas esti daŭre liverata pere de la sango — kio ne ĉiam estas garantiata. Ĉar la interna deponejo por glukozo estas nur tre malgrande evoluinta. Pro tio certigas manĝo de eta peco da glukozo (dum gravaj, la cerbokapablon postulantaj okazaĵoj), ke en nia mensa centro ĉio iras tute glate, kvazaŭ “bone lubrikite”…