▲ Artikollisto

Bavant: Matematika vortaro kaj oklingva leksikono

recenzo

O. Haszpra

fonto: Scienca Revuo, 2003 n-ro 195,
artikolo 654 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

Marc Bavant:
Matematika vortaro kaj oklingva leksikono
Ĉesky-Deutsch-English-Esperanto-Francais-Magyar-Polski-Russkij

Eldonis: KAVA-PECH, Anglická 878,
CZ - 252 29 Dobřichovice (Prago), 2003. 232 p.
Formato DIN A5. ISBN 80-85853-65-5

La aŭtoro M. Bavant partoprenis en la laboro pri kunmeto de multlingva Reta Vortaro (http://purl.org/NET/voko/revo), en kiu li redaktis la matematikan parton. Li trastudis la rilatan literaturon de cent jaroj kaj spertis la ĥaoson en, kaj la malstabilecon de, la ekzistanta matematika terminaro. La rezulto estis ne nur la matematika materialo de la Reta Vortaro, sed ankaŭ lia memstara Matematika Vortaro aperinta okaze de la Gotenburga Universala Kongreso.

Mirakla libro! Post elpakado, unue mi hazarde ekvidis la desegnaĵon A3, Kurbecocirklo. Tiu cirklo kaj tanĝas kaj sekcas la kurbon en punkto M, kio estas la ĝenerala kazo por kurbecocirklo, kaj kion ofte eĉ bonaj matematikaj libroj ilustras erare kaj misgvide.

Nu, la unua impreso ofte estas decida kaj mi ne trompiĝis ankaŭ poste. La ekstera aspekto estas bela, la kovrilo malmola, la bindo fortika, la eluzo de la interna spaco – per mallarĝaj marĝenoj – estas ŝparema, la literoj estas belaj, samgrandaj kiel en La Nova PIV kaj bone legeblaj. La alterno de la dika, kursiva kaj antikva litero por la diversrolaj teksteroj bone helpas la komprenon.

La libro komenciĝas per po unupaĝaj instrukcioj en sep lingvoj pri la uzo de la vortaro. Poste ni trovas la E-lingvan enhavtabelon kaj sur 16 paĝoj la same E-lingvan kaj tre interesan Antaŭparolon pri la antaŭaĵoj, fontoj, principoj, enhavo kaj teĥnikaj aspektoj de la laboro kaj la verko, resp., sekvata de bibliografio el 17 titoloj de 1905 ĝis hodiaŭ. Ĉiuj ĉi estas legindaj, mi tuj ĝue finlegis la tuton.

La kvinlingva Vortara parto enhavas ĉ. 1300 terminojn kaj 1500 bazajn nociojn de matematiko kaj ties difinojn en Esperanto, kune kun iliaj germanaj, anglaj, francaj kaj rusaj tradukoj. Tion sekvas indeksoj Esperanta-alinaciaj pri la ĉeĥa, hungara, pola kaj AlinaciaEsperantaj pri la angla, ĉeĥa, franca, germana, hungara, pola kaj rusa lingvoj, en kiuj ĉiu E-vorto estas anstataŭigata de kodnumero en la Vortaro.

Kompletigas la libron Ilustraj platoj pri Simboloj, skribaĵoj kaj literoj (ilia prononcita enmeto en kompletan frazon troviĝas nur en la Vortaro); pri Logiko kaj aroj; pri Elementa ebena geometrio kaj pri Analitiko (same nur ebena). Mankas la ilustraĵoj de geometriaj korpoj, sed la koncernaj vortoj kun difinoj troviĝas en la Vortaro.

Kvankam la aŭtoro decidis, kiu vorto aŭ esprimo el pluraj historiaj versioj estas la plej bona, li tamen lasis en la listo ankaŭ tiujn, kiuj arĥaikiĝis aŭ ne plenumas kriteriojn de logikeco aŭ internacieco.

La vortaro kontentigas la bezonojn de la matematiko instruata nuntempe en la bazaj kaj mezaj lernejoj, krome ankaŭ en la unuaj du aŭ tri jaroj de universitataj fakultatoj (natursciencistaj, inĝenieraj, ekonomikistaj k.a.).

La verko estas praktike sen tajperaroj. En la unupaĝaj instrukcioj mi trovis erarajn paĝnumerojn de la indeksoj, sed en la Enhavtabelo la samaj indeksoj havas ĝustajn paĝnumerojn. Al unu lingvo mi trovis unu eraran tradukon, sed nun mi ne plu sukcesis malkovri ĝin. (Trovu la koncernuloj!).

Certe estos diskutoj pri kelkaj aferoj en la vortaro (ankaŭ mi tuŝis – sed ne traktis – kelkajn kritikindaĵojn). Tamen la vortaro estas tiom bonega, ke nepre unue aĉetu ĝin kaj poste diskutu. Al la aŭtoro mi rekomendas serĉi spertulojn pri aliaj kaj pli altaj terenoj de matematiko, kaj prepari ampleksigitan eldonon. Gratulojn al la verkinto, la helpantoj, la presejo-bindejo kaj kompreneble al la kuraĝa eldonisto, kiu ebligis tiun elegantan eldonon de ĉi tiu valorega verko.

Laŭ informo de la eldonisto Petr Chrdle, la libro estas aĉetebla por € 18,00 (sed ĝi kostas nur € 12,00 en la postsocialismaj kaj triamondaj landoj).