fonto: Scienca Revuo, 2003 n-ro 195,
artikolo 655 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
Geodezio estas scienco, kiu difinas la formon kaj dimension de nia terglobo. Tiamaniere povas aspekti respondo de sciencisto. Laŭ la nova PIV “geodezio estas la scienco pri la formo, grando kaj gravito de la Tero aŭ de sufiĉe granda parto de ĝi, por ke estu necese konsideri ĝian kurbecon”. Kaj geodeziistoj estas “specialistoj en tiu scienco”
Populare dirite geodeziistoj estas tiuj homoj, kiuj fabrikas mapojn. Jam en la fora pasinteco homoj volis ekkoni la grandecon de siaj domo, ĝardeno, kampo, vilaĝo, urbo, regiono, lando kaj la tuta Tero. Tial sinsekve estiĝis unue desegnitaj mapoj de konataj lokoj, pli poste la mezuritaj mapoj. Nuntempe vi povas renkonti mapojn en diversaj sferoj de la homa agado. Ĉu vi volas konstrui domon, fervojon, akvokondukilon aŭ tunelon — ankaŭ vi bezonas mapojn por trovi la ĝustan vojon al via celo. Eĉ registaraj oficistoj bezonas mapojn de sia lando aŭ distrikto.
Unu el niaj plej ŝatataj infanlibroj certe estis iu geografia atlaso, plena de belaj, koloraj mapoj. Ĝi forportis nin al nekonataj landoj, kie vivis herooj de niaj tiam legataj aventurplenaj libroj…
Sed ni revenu al la nocio “geodezio”. Ĝi dividiĝas al la t.n.
Problemon kiel ĝuste desegni mapon de la kurbigita tera surfaco al ebeno solvas la matematika projekciado. Kaj, fine, la problemojn de kvalitaj koloroj kaj bona legebleco solvas la kartografio. Dum terena mezurado oni kutime dividas la terenon al unuopaj punktoj, kiuj formas la framon de estonta mapo.
Baza geodezia tasko estas difini reciprokan pozicion de unuopaj punktoj de la Tera surfaco. Temas pri spaca tasko, ĉar la punktoj ne troviĝas en ebeno sed sur la malebena tersurfaco. Tial, por difini la pozicion, ni bezonas 3 spacajn koordinatojn. Por simpligi la taskon oni evoluigis unue pozician mezuradon, kiu estas ĝis nun praktikata en la katastra mezurado (temas pri posedaĵo de terpecoj — parceloj). La supermaran alton oni difinis per nivelado. Tio estas simpla metodo por kompari la altecon de proksimaj punktoj.
Certe vi jam ie vidis ter-mezuriston kun mezurlato. Hodiaŭ oni evoluigis sufiĉe precizan metodon de samtempa mezurado de situo kaj alto per elektro-optika distancmezurilo. Ĝi grave simpligas kaj plirapidigas terenajn mezuradojn. Aperis ankaŭ metodo de mezurado laŭ artaj satelitoj (GPS)