Prelego en Internacia Somera Universitato, Oslo 1952
fonto: Scienca Revuo, 1955 n-ro 27,
artikolo 667 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
Ne estas ĉi tie la loko por esplori pli profunde la esencon de la juro, nek por prezenti pli detale ĝiajn diversajn branĉojn. Estas, tamen, necese familiariĝi enkonduke kun kelkaj fundamentaj nocioj de unu el la plej gravaj juraj branĉoj, nome de la kriminala juro.
La kriminala juro pritraktas la krimon kaj la punon. Ĝi estas tiu branĉo de la juro, kiu difinas la krimon, fiksas la kondiĉojn de kriminala respondeco kaj organizas la sankciojn. La tuta jura sistemo konsistas el aro da inter si kunligitaj ordonoj. Nur malgranda parto de tiuj ordonoj havas kriminale-juran karakteron. Temas ĝuste pri tiuj ordonoj, kiuj havas la celon protekti la ĉefajn, la fundamentajn valorojn de iu socio. Kompreneble, la menciitaj valoroj ne estas identaj en ĉiuj historiaj epokoj, nek en ĉiuj socioj de la sama epoko. Ili varias depende de la ĝenerala evoluo de la homaro, depende de la ekonomia kaj socia sistemo. Tial, en iu jura ordo difinita valoro estas protektata de la kriminala juro, dum en alia ĝi ne havas tiun protekton. En ĉiu okazo, kiam en iu socio iu valoro estas konsiderata kiel fundamenta por la plua ekzisto de la aktuala ekonomia kaj socia ordo, la ŝtata potenco, nome la socia grupo, kiu estas la fakta tenanto de la ŝtata potenco, donas al tiu valoro kriminale-juran protekton. Tio signifas, ke ĝi proklamas ĉiun agon aŭ neagon, direktitan al detruo de tiu valoro kiel kriman. Sekve, la krimo estas malpermesita ago aŭ neago, sankciita de puno. El tio sekvas du gravaj principoj. La unua estas, ke neniu ago aŭ neago povas esti konsiderata kiel krimo, se la ago ne estis malpermesita sub sankcio de puno, aŭ se, same tiel, la agado ne estis ordonita en difinitaj cirkonstancoj sub tia sankcio. La dua principo estas, ke al la ago, kiam ĝi estas malpermesita, aŭ al la neago, kiam la ago estas ordonita, oni povas apliki nur tiujn punojn, kiuj estas preskribitaj por la konkreta kazo de la jura ordono.
Kiel oni vidas, ĉiu ŝtato havas sian propran kriminalan juran sistemon. Tamen, pro la ĉiam pli granda interdependeco de la diversaj mondopartoj, kiel ankaŭ pro la egaliĝo de la civilizoj, la samaj valoroj ĉiam pli kaj pli estas konsiderataj kiel komunaj por diversaj sociaj ordoj. Ĉar ĉiu ŝtato havas jurisdikcion nur sur sia propra teritorio, montriĝis la bezono protekti kelkajn el tiuj fundamentaj valoroj ankaŭ en la internacia kadro. Tial en la internaj juraj ordoj ekzistis kaj ekzistas juraj normoj, kiuj reguligas la aplikadon de la kriminala juro en la spaco. Tiuj reguloj preskribas kiu el la kriminalaj leĝoj estas aplikenda al krimo farita sur difinita teritorio. Ĉio ĉi apartenas al la interna juro.
Sed, aliflanke, jam frue oni utiligis ankaŭ la internacian juron por persekuti la krimon. Tiele en multaj duflankaj aŭ kolektivaj internaciaj kontraktoj la kontraktintaj partioj interkonsentis pri ekstradicio de krimuloj aŭ pri punado de iuj krimoj. Inter tiuj lastaj estas aparte menciindaj la detruo aŭ difektado de la submaraj kabloj, la falsado de mono, la komerco per narkotikoj, la disdonado de pornografia literaturo k.a. Paralele kun tiuj kontraktoj, la konata Ĝeneva konvencio de la jaro 1906 kaj la Haga konvencio de la jaro 1907 devigis la militantajn ŝtatojn puni la personojn el la propraj armeoj, farintajn difinitajn krimojn.
La menciitaj konvencioj apartenas al la internacia publika juro. Kvankam ili pritraktas objektojn apartenantajn al la kriminala juro, tamen, ili ankoraŭ ne povas esti konsiderataj kiel parto de internacia kriminala juro. Ili apartenas nur al ĝenerala internacia publika juro kaj tial ĉiuj demandoj koncerne ilian validecon, interpretadon ktp. estas solvataj laŭ la principoj de tiu jura branĉo.
La internacia kriminala juro naskiĝis fakte kiel aparta, nova jura branĉo nur post la dua mondmilito. Ĝi ekestis en kunligo kun la demando pri paco kaj milito. Kiel konate, en la antikva epoko nek la milito mem estis konsiderata kiel krima, nek kia ajn konduto de la malamikaj partioj unu al la alia kiel kontraŭa al la kriminala juro. La milito estis konsiderata kiel esprimo de suvereneco kaj kiel unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato. En la pli nova tempo, pro la ĉiam pli oftaj kaj ĉiam pli teruraj militoj, unuflanke, kaj pro la kreskanta konsciiĝo pri la komunaj interesoj kaj pri la nepre necesa solidareco de la homa speco, aliflanke, aŭdiĝis ĉiam pli fortaj voĉoj, postulantaj ne nur la reguligon de la militaj aktivecoj, sed ankaŭ la kriminalan respondecon en okazo de malatento al almenaŭ iuj el tiuj reguloj. Krome, ne nur en la teorio, sed ankaŭ en la mensoj de la amasoj ĉiam pli maturiĝis la ideo, ke la agreso, nome la atakmilito, estas per si mem la plej granda krimo.
La evoluo de tiu ĉi penso estas pli detale prezentita en mia libro „Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo”. Ĉi tie estas nur akcentinde, ke post la unua mondmilito, la Versaja kontrakto antaŭvidis la juĝadon al la Germana eksimperiestro Vilhelmo la Dua „pro la plej granda malobeo al internacia moralo”, sed ke tiu juĝado neniam okazis. Same tiel la Versaja kontrakto antaŭvidis, ke diversaj militkrimuloj estos juĝataj de milittribunaloj de la aliancanaj potencoj, sed ankaŭ tio ĉi restis nur morta litero.
Inter la du mondmilitoj — precipe post la fama Pakto Briand-Kellogg kiu proklamis la militon krimo — ĉiam pli aktualiĝis la demando kiamaniere efike protekti la pacon per rimedoj de kriminala internacia juro. Kvankam pri tiuj aferoj oni multe diskutis, tamen nenio estis farita sur tiu kampo.
Tiam eksplodis la dua mondmilito. La krimoj, faritaj dum la pasinta milito, transpasis ĉion, kion eĉ la plej riĉa fantazio povis imagi. Oni ne nur mortigis homojn. Oni mortigadis ilin sisteme, preskaŭ science. Veraj hombuĉejoj kreiĝis ĉie tra Eŭropo. Milionoj da senkulpaj estuloj perdis sian vivon en plej teruraj suferoj. Ilia sango ruĝigis la konsciencojn. Iliaj agoniaj vekrioj larmigis la okulojn. Iliaj oferoj postulis justecon! Ion, almenaŭ ion oni devis fari por puni la krimulojn.
Jam en la jaro 1943 oni komencis klare distingi du kategoriojn de militkrimuloj.
Al la unua kategorio apartenas tiuj militkrimuloj, kiuj en diversaj landoj, kiel anoj de la okupantaj armeoj, faris diversajn krimojn. La konata Moskva Deklaracio de Oktobro 1943 antaŭvidis, ke tiuj krimuloj estos transdonitaj al la landoj, en kiuj ili faris siajn krimojn, por ke ili estu juĝataj de la enlandaj ŝtataj tribunaloj.
La dua kategorio de militkrimuloj estas la t.n. „ĉefaj militkrimuloj”, nome tiuj personoj, kiuj mem, per siaj propraj manoj, ne pendumadis, ne sufokadis, ne turmentadis, sed kiuj, tamen, estas ĉefe respondecaj. Pri la krimuloj, apartenantaj al tiu dua kategorio, la Konferenco de Potsdam, okazinta en 1945, decidis, ke ili estos „kiel eble plej baldaŭ transdonitaj al justa juĝado”,
Fakte, jam la 8-an de Aŭgusto 1945, Britio, Usono, Sovetunio kaj Francio subskribis apartan Kontrakton pri la persekutado kaj punado de la ĉefaj militkrimuloj. Al la Kontrakto estis aldonita la Statuto de la Internacia Milittribunalo.
Laŭ la aktoj de la 8-a de Aŭgusto kaj laŭ la Statuto de la Internacia Tribunalo por la Malproksima Oriento, ekzistas tri kategorioj de internacia krimo.
Al la unua kategorio apartenas la krimoj kontraŭ la paco, nome, la planado, preparado aŭ instigado al agreso, aŭ al milito, per kiu oni rompas la internaciajn kontraktojn, interkonsentojn aŭ garantiojn. Estas konsiderata kiel krimo kontraŭ la paco ne nur la agreso mem, sed ankaŭ ĉiu ajn partoprenado en la komplotoj por ĝia realigo.
Al la dua kategorio apartenas la krimoj kontraŭ la leĝoj kaj kutimoj de la milito. Temas precipe pri agoj, kiujn malpermesis la Kvara Haga Konvencio de la jaro 1907 kaj ĝia Aldona Regularo. Kiel ekzemplojn ni mencias: mortigo, turmentado, aŭ sendado al devigaj laboroj de la civila loĝantaro en la okupitaj landoj; mortigo aŭ turmentado de la militkaptitoj; rabado de la privata aŭ publika havaĵo; superflua detruado de urboj, lokoj kaj vilaĝoj; ruinigoj, kiuj ne estas pravigeblaj per la bezonoj de la milito.
Al la tria kategorio apartenas la krimoj kontraŭ la homeco. La krimoj de tiu kategorio estas tre multnombraj. La mortigo, la ekstermado, la sklavigo aŭ disloĝigo de la civila loĝantaro antaŭ aŭ dum la milito estas, ekzemple, krimo kontraŭ la homeco. Ankaŭ la persekutoj pro politikaj, religiaj aŭ rasaj kaŭzoj apartenas al tiu kategorio de internacia krimo, se tiuj agoj estas faritaj en kunligo kun kiu ajn alia internacia krimo.
Kiel oni vidas, la unuopaj internaciaj krimoj povas esti faritaj aŭ dum la milito, aŭ antaŭ ĝi, ekzemple la planado de la agreso, aŭ la persekutoj pro politikaj kaŭzoj. Tamen, ĉiu el tiuj agoj, por ke ĝi estu krima, devas esti iamaniere ligita al la milito. Tion mi aparte akcentas, ĉar ĝi estas grava manko, precipe kiam temas pri la krimoj kontraŭ la homeco. Ekzemple, laŭ la stato antaŭ la konvencio pri genocido, ekstermado de iu nacia, rasa aŭ religia grupo, se tiu ekstermado ne estis ligita al preparado de agreso, ne povis esti konsiderata kiel internacia krimo.
Estas ĝenerale konate, ke la ĉefaj militkrimuloj de la aksaj potencoj estis juĝataj en la grandaj procesoj de Nürnberg kaj Tokio. Ne nur la aktoj mem, surbaze de kiuj okazis la juĝado, sed ankaŭ la procesoj prezentas riĉan juran materialon, kiu konsistigas la bazon de la nova branĉo: la internacia kriminala juro.
Unuavide estas facile rimarkebla la diferenco inter la diversaj konvencioj ekzemple kontraŭ la komerco per narkotikoj aŭ kontraŭ la pornografia literaturo, unuflanke, kaj la ĵus priskribitaj krimoj, aliflanke. En la unua okazo temas pri ordinaraj krimoj de la t.n. komuna kriminala juro; en la dua okazo temas pri veraj internaciaj krimoj, ne antaŭviditaj en la kriminalaj leĝoj de la unuopaj landoj, sed antaŭviditaj de la internacia juro. La ordinaraj krimoj de komuna juro estas krimoj laŭ la internaj juraj ordoj. Ili estas persekutataj de internaj tribunaloj. La fakto, ke kelkfoje ankaŭ internaciaj konvencioj okupiĝas pri ili, ne forprenas de ili la karakteron de krimo apartenanta al interna jura ordo. Male, la internaciaj krimoj ne nur kutime ne estis antaŭviditaj de la interna jura ordo, sed, eĉ pli, la interna jura ordo permesadis tiujn krimojn, kiuj estis farataj de la ĉefoj mem en la koncernaj ŝtatoj. Ĝuste tial estis necese persekuti ilin per rimedoj de internacia juro kaj puni ilin per internaciaj organoj.
Laŭ la enhavo, la internacia krimo detruas la plej grandajn valorojn de la internacia komunaĵo. Tio antaŭ ĉio validas por la ĉefa internacia krimo, nome, por la agreso, sed tio validas ankaŭ por la du aliaj kategorioj, nome, por la militkrimo kaj por la krimo kontraŭ la homeco. Tial oni povas difini la internacian krimon kiel agon aŭ neagon, antaŭviditajn en internacia akto, direktitajn al detruo de la fundamentoj de la internacia socio kaj sankciitajn de puno. Siavice la internacia kriminala juro estas tiu branĉo de la internacia publika juro, kiu difinas la internacian krimon, fiksas la kondiĉojn de internacia kriminala respondeco kaj organizas la sankciojn.
La rasismo ne nur provas teorie pruvi la superecon de unu raso aŭ nacio super ĉiuj aliaj, sed ĝi ankaŭ realigas en la praktiko tiun principon, kies lasta konsekvenco estas ekstermo de aliaj rasaj, naciaj aŭ religiaj grupoj. La nazioj mortigis nur en Osvjencin de la 1-a de Majo 1940 ĝis la 1-a de Decembro 1943 2,5 milionojn da hebreoj. Entute la nazioj murdis per plej teruraj metodoj ĉirkaŭ 6 milionojn da hebreoj. Krome, ili mortigis plurajn milionojn da personoj apartenantaj al aliaj, precipe slavaj nacioj. Ĉi tiuj krimegoj estis nur parte ligitaj al la menciitaj tri kategorioj de internacia krimo. Tial ili estis nur parte punitaj. Tia ekstermado de rasaj, naciaj aŭ religiaj grupoj ne povis esti konsiderata kiel krimo laŭ la aktoj de la 8-a de Aŭgusto, se ĝi ne estis ligita al la agreso. Tamen, la konscienco de la homaro konsideris kaj konsideras tiujn fiagojn kiel la plej grandajn krimojn. Temas pri detruado de tuta rasa, nacia aŭ religia grupo kaj tial oni nomis ĝin genocido, kio signifas gentomortigon diference de homicido, kio signifas hommortigo.
Evidente, ankaŭ la genocido konsistas el mortigado de homoj, sed estus granda eraro pensi, ke genocido estas krimo kontraŭ la homa persono, kontraŭ individuo. Tute ne! Estas vero, ke genocido esprimiĝas en detruado de unuopaj homoj en amasaj kvantoj, sed la celo de genocido ne estas detrui unuopan personon. La genocido celas al detruo de tuta nacio, de tuta raso, aŭ de tuta religia grupo, precipe se la religio estas apartaĵo de la grupo, se ĝi konsistigas distingilon de la grupo. La detruado de la unuopaj personoj estas nur rimedo por atingo de la ĉefa celo, nome, la detruo de la grupo. Inter la murdisto en la ordinara senco de la vorto kaj lia viktimo ĉiam ekzistas ia persona konflikto. Male, la faranto de genocido havas nenian personan kontakton kun siaj multnombraj, milionaj viktimoj. Por li ne estas grave kiuj estas liaj viktimoj: infano aŭ maljunulo, virino aŭ viro, bonulo aŭ malbonulo. Lia celo estas plena murdo, detruo de ĉiuj personoj, apartenantaj al difinita rasa, nacia aŭ religia grupo. Tiu, kiu troviĝas ekster la kadroj de la grupo, povas libere vivi tute egale kiu kaj kia li estas; tiu, kiu troviĝas en la kadroj de la grupo, devas morti eĉ se li estas la plej bona kaj la plej nobla persono.
La krimo de genocido povas esti farata laŭ diversaj manieroj. La plej simpla formo de genocido estas la rekta amasa mortigado de anoj de iu rasa, nacia aŭ religia grupo. En la teorio oni nomas ĝin fizika genocido, ĉar temas pri fizika ekstermado de la homoj.
La alia formo estas la t.n. biologia genocido. Ĝi estas farata tiamaniere, ke oni malebligas la naskiĝojn en la rasa, nacia aŭ religia grupo, kiu estas objekto de genocido. Tion oni atingas per steriligo (senfruktivigo) de la grupo-membroj, per la malpermeso de geedziĝoj, per la fakta disigo de la seksoj kaj per abortoj, se la koncipiĝo jam okazis.
Fine, en la teorio oni pritraktas ankoraŭ unu formon de genocido, nome la t.n. kulturan genocidon. Ĝi konsistas el senigo de ĉiuj eblecoj por kultura evoluo de la koncerna grupo. Oni povas ĝin fari per malpermeso de la nacia lingvo, detruo de la literaturo kaj aliaj kulturaj valoroj de la koncerna grupo.
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris en sia Rezolucio de la 11-a de Decembro 1946, ke la genocido estas „krimo de internacia juro, kiun kondamnas la civilizita mondo”. Ĝi difinis la genocidon jene: „Genocido estas neado de la ekzistorajto de tutaj homaj grupoj same kiel homicido estas neado de la vivorajto de individuaj homaj estuloj”. Surbaze de tiu rezolucio, post longaj diskutoj en diversaj komisionoj de Unuiĝintaj Nacioj, fine, la 9-an de Decembro 1948, la Ĝenerala Asembleo ĉiuvoĉe akceptis la projekton de ĝenerala konvencio pri genocido.
Laŭ la Konvencio, la genocido estas krimo de internacia juro. Ĝi povas esti farita en tempo de paco aŭ en tempo de milito. La kontraktantaj partioj, nome la ŝtatoj kiuj ratifas la Konvencion, devigas sin malhelpi tiun krimon, persekuti kaj puni la krimulojn (art. 1). La objekto de genocido estas nacia, „etna“, rasa aŭ religia grupo kiel tia (art. 2). Kiel oni vidas, ne ĉiu grupo estas protektata. Krom la menciitaj, ekzistas ankaŭ aliaj grupoj, ekzemple politikaj, ekonomiaj aŭ similaj. Tiuj grupoj ne estas protektataj. Granda diskuto estis precipe pri la politikaj grupoj. Kelkaj nepre deziris enmeti ankaŭ tiujn grupojn en la Konvencion. Tamen, fine oni decidis, ke tiuj grupoj ne povas esti protektataj per tiaspeca Konvencio, ĉar ili ne estas sufiĉe stabilaj, nek ili havas sufiĉe klarajn karakterizajn trajtojn. Fakte unu el la ĉefaj kaŭzoj, pro kiuj la Konvencio ne ampleksas ankaŭ la politikajn grupojn, estas, ke la reprezentantoj de iuj ŝtatoj deziris havi „liberajn manojn” koncerne tiajn grupojn. Aliflanke oni enmetis la vorton „etna”, kiu enhavas la ideon de ankoraŭ neformiĝinta nacio. Temas pri apartaj grupoj, kiuj havas elementojn de nacio, sed ĉe kiuj la nacia konscio ankoraŭ ne formiĝis.
Kiel genocido estas konsiderataj jenaj agoj: a. mortigo de la membroj de la grupo; b. kaŭzado de gravaj fizikaj aŭ mensaj kripligoj al la membroj de la grupo; c. altrudado al la grupo de tiaj vivkondiĉoj, kiuj havas kiel konsekvencon ĝian plenan aŭ partan fizikan detruon; d. altrudado de aranĝoj kun la celo malebligi naskiĝojn en la grupo; e. perforta transigo de infanoj for de la grupo al alia grupo.
Tia difino de genocido ampleksas la fizikan genocidon kaj la biologian genocidon. Pri la kultura genocido oni multe diskutis en la komisiono, sed ĝi ne trovis sian lokon en la definitiva teksto. Nur 16 ŝtatoj voĉdonis por la enmeto de la kultura genocido en la Konvencion, dum 25 ŝtatoj esprimis sin kontraŭ tiu propono kaj 4 sin detenis. La ĉefa argumento kontraŭ la kriminale-jura protekto kontraŭ la kultura genocido estis, ke ekzistas tro granda diferenco inter fizika aŭ biologia ekstermado kaj la nura malebligo de kultura evoluo. Ankaŭ al ni ŝajnas, ke kriminale-juran protekton fakte bezonas nur la viktimoj de la fizika kaj biologia genocido, dum la t.n. kultura genocido apartenas al la sfero de ĝenerala jura protekto de naciaj malplimultoj.
Laŭ la art. 3 de la Konvencio, devas esti persekutata ne nur la genocido mem, sed ankaŭ la konspiro por fari tiun krimon, la rekta kaj publika incitado al genocido, ĉiu provo fari la krimon kaj ĉiu kompliceco.
Grandan signifon havas la art. 4 de la Konvencio, kiu preskribas, ke devas esti persekutataj ĉiuj personoj, kulpaj pro genocido, tute egale ĉu ili estas konstitucie respondecaj roluloj, publikaj oficistoj aŭ privataj personoj. Evidente tian krimegon neniam povas fari individuaj personoj sen la apogo aŭ almenaŭ sen la permeso de la personoj, kiuj efektive tenas la ŝtatan potencon en siaj manoj. Tiun krimon kutime povas fari nur la ŝtatgvidantoj, utiligante por tiu celo la ŝtatan aparaton. Tial, en la Konvencio estas preskribite, ke eĉ la plej altaj pozicioj en la ŝtata hierarĥio ne liberigas la farintojn de tiu krimo de la kriminala respondeco.
Konsiderante ĝuste tiun ĉi fakton — nome la fakton ke kutime la farintoj de genocido estas la gvidantoj de la ŝtatoj — oni povis prave atendi, ke la kompetenteco por juĝado de tiu krimo estos transdonita al iu internacia instanco. Fakte pri tiu ĉi punkto okazis grandega lukto en la UN, Pluraj ŝtatoj, inter kiuj precipe Sovetunio, plej energie kontraŭstaris la proponon pri la kompetenteco de internacia instanco. Ili pravigis sian starpunkton per la principo de suvereneco. Tiu ĉi starpunkto fine venkis kaj oni decidis, ke la kontraktantaj partioj devos leĝigi la regulojn de la Konvencio kaj antaŭvidi efikajn punojn por la personoj, kulpaj pro la krimo de genocido. Al tiuj personoj juĝos kompetenta tribunalo de la ŝtato, sur kies teritorio la krimo estis farita, aŭ internacia kriminala tribunalo, kiu povos havi jurisdikcion nur en rilato al tiuj el la ŝtatoj, kiuj estos akceptintaj ĝian jurisdikcion. Mallonge, la kompetenteco pri tiu gravega krimo troviĝas en la manoj de la internaj tribunaloj. Estas vero, ke oni antaŭvidas ankaŭ la eblecon de juĝado fare de internacia tribunalo, sed, unue, tia tribunalo ne ekzistas, kaj, due, se ĝi iam ekzistos, ĝia kompetenteco dependos de la libera volo de la ŝtatoj. Pro la fakto, ke la krimon de genocido, pro ĝia karaktero mem, faras antaŭ ĉio la ŝtatgvidantoj, estas klare, ke la nuna protekto estas terure manka. Vere, ne estas imagebla tribunalo, kapabla juĝi kaj puni siajn proprajn ĉefojn, kiuj kulpas pri genocido!
Tamen, dank’ al la klopodoj precipe de la Brita kaj Belga delegitaroj, estas ebla almenaŭ malrekta internacia kontrolo. En okazo de malkonkordoj inter la kontraktantaj partioj rilate la interpretadon, aplikadon aŭ korektan plenumadon de la Konvencio, la Internacia Kortumo en Hago estos kompetenta solvi la konflikton je postulo de kiu ajn el la partioj. Laŭ la art. 9 de la Konvencio, tiu postulo povas koncerni ankaŭ la respondecon de iu ŝtato pro genocido. Tiamaniere, tra tiu ĉi artikolo, tra la artikoloj 94 kaj 2/5 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj tra la artikolo 36 de la Statuto de la Internacia Kortumo en Hago, estas ebla internacia kontrolo kaj eĉ aplikado de juraj devigaj rimedoj kontraŭ la ŝtato, kiu ne obeus la Konvencion.
La genocido ne anstataŭas la tri kategoriojn de internacia krimo, difinitajn en la aktoj de la 8-a de Aŭgusto 1945, Ĝi estas nova kategorio de internacia krimo, kiu, diference de la krimo kontraŭ la homeco, povas esti farita ankaŭ en tempo de paco kaj sen iu ajn kunligo kun la ceteraj, jam priparolitaj, internaciaj krimoj. La objekto de la internaciaj krimoj laŭ la aktoj de la 8-a de Aŭgusto estas la paco, kiun oni deziras protekti ankaŭ per rimedoj de internacia kriminala juro. La objekto de genocido estas alia valoro, nome la rasaj, naciaj kaj religiaj grupoj kiel tiaj. Tamen, en ambaŭ okazoj, la individuaj homaj vivoj estas la senperaj viktimoj. En ambaŭ okazoj temas pri fundamentaj valoroj de la internacia komunaĵo, de la tuta homaro.
Post la akcepto de la Konvencio fare de la Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, pluraj opinioj estis esprimitaj. Ni citos nur du. Sinjoro Evatt, la tiama ĉefreprezentanto de Aŭstralio, deklaris, ke la Konvencio estas „epokfaranta evento!” Sir Hartley Shawcross, la konata reprezentanto de Britio diris, ke la Asembleo devus atenti ne seniluziigi la popolojn kredigante al ili, ke la akcepto de la Konvencio signifas ian grandan paŝon antaŭen, dum, en realeco, nenio estas ŝanĝita.
Ni opinias, ke la vero, kiel kutime, troviĝas inter tiuj du ekstremoj. Kvankam la difino de genocido, kiel ankaŭ de la aliaj kategorioj de internacia krimo, per si mem ne estas sufiĉa protekto kontraŭ rasaj, naciaj aŭ religiaj persekutoj, kontraŭ la milito kaj ĉiuj teruraĵoj, kiujn ĝi kunportas, tamen tiu difino signifas gravan kontribuaĵon al la paco kaj al la homa digno. Ankaŭ en la internacia juro — kiel, cetere, en ĉiuj juraj branĉoj — la timo pro la sankcioj estas la komenco de la sagaco kaj singardemo. Ĝi povas influi la ŝtatgvidantojn bone pripensi antaŭ ol efektivigi novajn internaciajn krimojn, kiuj hodiaŭ estas malpermesitaj de la pozitiva internacia juro. Ĉar unu afero estas certa kaj ĝi sendube signifas seriozan progreson: la koncepto de ĉiuj kvar kategorioj de la internacia krimo estas hodiaŭ firme formita en la internacia juro kaj en la jura scienco. Personoj, kiuj, eluzante la ŝtatan potencon, volis detrui la liberecon, la justecon, la homecon estis jam kondamnitaj en la nomo de la libereco, justeco kaj homeco. Tiu ĉi fakto estas forta admono ankaŭ al ĉiuj aliaj politikaj respondeculoj. Morgaŭ oni povos juĝi iliajn agojn laŭ la samaj principoj, kiujn ili mem rekonis kiel jure validajn en la nuntempa interŝtata vivo. Pri tio ni ĉiuj devas esti profunde konsciaj. Estas nia devo, en la intereso de ni mem kaj en la intereso de la homaro kiel tuto, ekkoni bone ĉiun eĉ la plej etan progreseton faratan sur tiu kampo, subteni morale tiun evoluon, konscii, ke de nia forto, de nia apogo al tiuj tendencoj multe dependas la efektivigo en la praktiko de la solene proklamitaj kaj jure formulitaj principoj.