▲ Artikollisto

Tradicio

2007-08-13

fonto: Scienca Revuo, 2009 n-ro 217,
artikolo 725 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

En gazetoj kaj aliaj ĵurnaloj, la horoskopoj komenciĝas ĉiam per la “Virŝafo“, ĉar por astrologoj la jaro komenciĝas per la “printempa punkto“, kiu konformas al la zodiaka signo de la Virŝafo, same kiel la “somera punkto“ al la Kankro, la “aŭtuna punkto“ al la Pesilo kaj la “vintra punkto“ al la Kaprikorno. La kaŭzo por tio estas, ke la astrologoj apartenas al tre malnova, do tre tradici-konscia gildo. Ankaŭ en la Romia Imperio la jaro komenciĝas kun Marto kiel la unua monato. Pro tio la lastaj kvar monatoj de nia nuntempa jaro nomiĝas (laŭ la nombroj entenataj en ili) sep ĝis dek — latinlingve septem, octo, novem, decem. Nur ĉ. 150 a. K. oni translokis la jarkomencon sur la 1-an de januaro, kiu en Britujo ankoraŭ ĝis 1732 estis la 25-a de marto. Kiel tradici-riĉa gildo la astrologoj ĝis hodiaŭ persistas pri la printempa jarkomenciĝo.