▲ Artikollisto

Malkovrita — kaj 200 jarojn trankvilo

2007-06-07

fonto: Scienca Revuo, 2009 n-ro 217,
artikolo 726 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

Laŭ la komisio trovi la mitan sudkontinenton kaj al kristanismo konvertendajn popolojn kaj — precipe — oron, en la jaro 1595 hispana ŝiparo sub kapitano Alvaro de Mendanna de Neyra (ĉ. 1541 - 1595) forlasis sian bazon en Peruo trans Pacifikon. Dum la vojaĝo ili malkovris la insul-grupon Markezoj (Marquesas). Kvankam la loĝantoj la fremdulojn afable bonvenigis, tiuj tuj ekzekutis 200 el la indiĝenoj. Tamen la paganoj kapablis malhelpi la fondon de kolonio kaj poste havis trankvilon antaŭ la blankuloj, ĉar tiam ankoraŭ ne eblis determini la gradojn de longitudoj, kaj la poziciaj indikoj estis tre malperfektaj. Post la Markezoj, kapitano Mendanna volis ankoraŭfoje viziti la Salomonojn oriente de Novgvineo, malkovritajn de li jam en 1567. Sed li maltrafis ilin — same kiel ĉiuj aliaj maristoj dum la sekvaj 200 jaroj. Nur en 1767 ili estis “remalkovritaj“ de Philip Carteret kaj 1768 de Louis-Antoine de Bougainville.