▲ Artikollisto

Utila importo

2007-07-19

fonto: Scienca Revuo, 2009 n-ro 217,
artikolo 727 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

Ne estas mirinde, ke la ĉevaloj perditaj de la hispanoj sin sentis tre bone en la vastaj ebenaĵoj de norda Ameriko. Nu, iliaj antaŭuloj ja ĝuste tie evoluis antaŭ 40 milionoj da jaroj. Poste ili migris okcidenten tra la Beringlanda ponto al Azio, kie ili postvivis kaj bone prosperis, dum la amerika praĉevalo por ĉiam forpasis. La indianoj, kiuj delonge jam tenis hundojn kiel dombestojn kaj sciis kiel manipuli ilin, nun transigis siajn spertojn sur la ĉevalon. Dum antaŭe hundoj trenis la ŝarĝosledojn — la “travoisojn“, nun la ĉevaloj kapablis pene porti eĉ la grandajn tendojn — la “tipiojn“. Konsekvence la indianoj de la Lakota-tribo nomas siajn ĉevalojn “sanktaj hundoj“.