2007-07-09
fonto: Scienca Revuo, 2009 n-ro 217,
artikolo 728 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
Akurate meznokte, la 10-an de julio 1856, naskiĝis Nikola Tesla en dalmatia vilaĝo. Li diponis pri tutspecialaj talentoj, kiuj igis lin unu el la plej elstaraj eltrovintoj. Antaŭ siaj “mensaj okuloj“ li eltrovis maŝinojn — kaj kiam li vere konstruis tiajn maŝinojn, ili tuj senmanke funkciis. Sed liaj eltrovaĵoj nur nuntempe estas aprezataj kaj trovas agnoskon: estis Tesla, ne Edison, kiu disvolvis la energi-transigon per alterna kurenta transformado, estis Tesla, ne Marconi, kiu eltrovis la radioaparaton, estis Tesla, kiu jam antaŭ cent jaroj kreis la bazojn por la komputil-teĥiniko, la satelita radiofonto kaj la spac-veturado.
Tesla ofte havis ĉielŝtormajn celojn. Li volis per altfrekvenca kurento lumigi la ĉielon kaj estigi artefaritajn kuglofulmojn. Tamen ĉe ĉio li ofte ne atentigis aŭ eĉ ignoris la evidentan, la facile kompreneblan, la fakte fareblan. Fine li loĝis, forgesita kaj amarsenta en novjorka hotelo. Amikoj pagis por li. Sed li pensis, ke li loĝas senkoste estante tiom fama. Tesla tie mortis la 7-an de januaro 1943.