2008-07-14
fonto: Scienca Revuo, 2009 n-ro 217,
artikolo 729 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
La zorgo de esploristoj celas al la nervoĉeloj kaj sinapsoj de la cerbo. Je la ekstremaĵoj de la nervoĉeloj algluiĝas jonoj — elektre ŝargitaj atomoj — kiuj ebligas la ĉelan komunikadon. Kaj la poŝtelefonaj radioj svingas tiujn jonojn. Kiom forte, tio ne estas rekte mezurebla. Oni ja ne kapablas enpenetr[ig]i termometrojn en la ĉelojn. Tial antaŭnelonge sciencistoj de la Maksplank-Instituto — per tre malgrandaj grasgutoj — simulis iuspecan “koncentritan likvan cerbon“. Sub tiaj cerboproksimaj kondiĉoj oni mezuris post poŝtelefonradiado temperatur-pintojn ĝis 100°C — dekfoje pli alte ol supozite. Se oni varmegigas fritkolbaseton kaj terpomkaĉon en la mikro-onda fornelo, la kolbaseto pli rapide varmiĝas ĉar ĝi enhavas tre fajnajn grasgutetojn ĉirkaŭatajn de akvo. Kaj la cerbo bedaŭrinde estas pli fritkolbaseto ol terpomkaĉo. La esploristoj maltrankviliĝas. Ili tamen evitas tro hastajn konkludojn. Cetere ili scias, ke la poŝtelefona industrio disponas pri bonegaj advokatoj.