▲ Artikollisto

Birdo de la jaro 2009 - la alciono

fonto: Scienca Revuo, 2009 n-ro 219,
artikolo 761 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

Ĝi estas rigardata “fluganta juvelŝtono“, frapas la atenton ne nur ĝia belege bunta plumaro, ankaŭ alie la paserogranda birdo estas eksterordinara besteto: ĝi ne kovas en nestoj sed en metroprofundaj tertuboj, ĝi fulmrapide ĉasas fiŝojn kvankam ĝi ne povas naĝi — kaj ĝi estas elektita de la germana Naturprotekta Asocio (Nabu) “birdo de la Jaro 2009“: la alciono.

“La alciono reprezentas simbole tutan vivospacon, nome la naturproksimajn fluajn kaj senfluajn akvojn“, klarigas Nabu-birdoprotekta spertulo Markus Nipkow en gazetartikolo la elekton. “Se oni surkonstruas tiujn lokojn, la alciono nek trovos sufiĉe da nutraĵo nek kontentigajn kovadeblojn“. La problemo tamen estas, ke la Federacia Ofico por la Medio nur 10%-ojn de la fluantaj akvoj klasifikas “naturproksimaj“. Malgraŭ tiaj restriktoj la iam endanĝerigita birdo, de kiu laŭ proksimuma takso ekzistas pli ol 5000 kovadparoj en Germanujo, estas nun disvastiĝinta ĉie (escepte en la alta montaro kaj je marbordoj, kie ne ekzistas taŭgaj kondiĉoj por fiŝado kaj kovado).

La alciono apartenas al la malmultaj birdoj, kiuj subakviĝe predas, kvankam ĝi ne — kontraŭe al la kormorano — povas naĝi. Eĉ en rapide fluantaj akvoj ĝi povas fiŝi, kaj la mergon favoras la tre densa strukturo de la plumaro. Ĝia germana nomo “Eisvogel“ (t.e. glacio-birdo), tute ne rilatas al prefero de neĝo aŭ glacio. Malvarmega akvo eĉ estas mortiga por la birdo, ĉar tie ne eblas fiŝado. La nomo eble devenas de la malnovgermana “eisan“, kiu signifas ŝanĝbrila/scintila, aŭ de “eisenfarbig“ (t.e. ferokolora) pro la blua dorso kaj rustruĝa ventroplumaro. Kvankam mondovaste ekzistas pli ol 100 specioj, en Germanujo vivas nur unu specio, nome Alcedo atthis.

Vera specialaĵo estas ĝia kovadkonduto: anstataŭ en nestojn, kiel aliaj birdoj, ĝi demetas siajn ovojn en ĝis 1 m longajn kovadtubojn. Tiujn ĝi, kvazaŭ kiel la pego, beke hakas rektangule en la teron de krutaj deklivoj. Ĝi kovas tri fojojn jare, sed vivolongan fidelecon — kiel la anaso — tiu ĉi birdospecio ne konas: la alcionaj masklo kaj femalo, post renkontiĝo, nur unusezone “geedziĝas“…