▲ Artikollisto

Charles Darwin la antaŭlasta evoluisto

duobla datreveno

Endre Dudich

fonto: Scienca Revuo, 2009 n-ro 219,
artikolo 772 (PDF); redaktita teksto

laŭ permeso: CC BY-ND 4.0

Platonon mi ŝatas, sed la veron mi eĉ pli ŝatas (Aristotelo)

En la “Jaro de Darwin“ (Darvino, 1809 - 1882), anoncita de la Eŭropa Akademio, okaze de la 200-a datreveno de la naskiĝo de Charles Darwin (la 12-an de februaro) kaj de la 150-a datreveno de la apero de lia ĉefa verko, estas certe konvene prikonsideri la veran lokon kaj rolon de tiu (prave) celebrata granda sciencisto en la disvolvo de la evolucia teorio, kiom eble evitante la kaptilojn de troestimo kaj subestimo.

Oni devas rekoni, ke tio ne estas facila tasko. Nome la personaĵo kaj la teorio de Darvino estas eĉ nuntempe objektoj de pasiaj disputoj. Mi prezentas nur kelkajn ekzemplojn.

La ĉefrolantoj en la historio de la teorio de biologia evoluado estas jenaj:

Empedoklo (494 - 434 a.K.), greka filozofo en Akragas/Agriĝento, Sicilio. Laŭ Empedoklo, la diversaj vivuloj estiĝas per hazarda kombiniĝo de korpopartoj. En tiu procezo li distingis kvar etapojn aŭ epokojn.

Sankta Gregorio de Nazianzo (330 - 390 p.K.), episkopo de Konstantinopolo, Patro de la Eklezio. Verŝajne li estis la unua, kiu skribis pri la gradigiteco de la viva mondo. “La naturo ŝajnas iri supren sur la specifaj formoj de la vivo kiel sur ŝtupoj, de la pli malsupraj direkte al la perfekta.”

Aŭreliano Aŭgusteno (Sankta Aŭgusteno, 354 - 430), episkopo de Hippo Regius en la provinco Afriko — ”Ĉiu kutima procezo de la naturo havas siajn proprajn naturajn leĝojn. La elementoj de la materia mondo havas siajn determinitajn fortojn kaj kvalitojn, laŭ kiuj ili estas kapablaj je io aŭ ne, povas iĝi io aŭ ne. El ili, kiel el la ”principoj” de la aĵoj, naskiĝas ĉio, ricevas siajn devenon kaj procedon, atingas sian celon kaj forpason ĉiuspecaj estaĵoj… En la suko de la ovoj jam ĉeestis ĉio kio post iom da tempo unuiĝas kaj iamaniere disvolviĝas… Nome en la korpajn aĵojn estas enteksitaj senkorpe la laŭ numeroj ordigantaj principoj… Trans ĉi tiu funkciado kaj procezo de la naturaj aĵoj la Kreanto povas igi ion alian el ĉio, kion ili enhavas kiel ĝermkaŭzojn (rationes seminales), sed eĉ Li ne povas ilin igi io alia, ol tio, kion Li estis enmetinta en ilin… ” — Koncerne la estiĝon de la homo, la ŝlosila frazo estas jena: ”Dio kreis la kaŭzon mem, el kiu estis siatempe alvenonta la homo.”

Erasmus Darwin (1731 - 1802), angla kuracisto kaj poeto. Li estis la avo de Charles Darwin, kvazaŭ brita Leonardo kaj Don Juan en unu persono, mirinde multflanka, genia menso, heroo de skandaloj kaj idolo de la virinoj. Liaj du gravaj verkoj estas: 196 Scienca Revuo 4/2009

— “La Templo de la Naturo“ (“The Temple of Nature“, 1802). Kleriga poemo, publikigita post la morto de la aŭtoro. Ni citu la esencajn frazojn:

”La organika vivo naskiĝis sub la senbordaj ondoj,
Ĝiaj luliloj estas perlaj kavoj de la oceano.
Unue tre etaj formoj, per lupeo ne videblaj,
Moviĝas sur la ŝlimo, aŭ transversas la akvoamason.
Tiuj, dum florado de sinsekvaj generacioj
Ekhavas novajn kapablojn, akiras pli grandajn membrojn,
El kiuj devenas sennombraj grupoj de plantoj,
Kaj la spiranta mondo de naĝiloj, piedoj kaj flugiloj.”

Jean-Baptiste Pierre Antoine de Monet, kavaliro J.B. de Lamarck (Lamarko, 1744 - 1829), franca natursciencisto, akademiano, enkondukinto de la termino ”biologio”. Kiel militisto li distingis sin en la milito kontraŭ la prusoj en Pomeranio. Vundita, li forlasis la armeon, studis medicinon kaj botanikon. Li fariĝis profesoro de la Naturhistoria Muzeo en Parizo. Estas interese ke en 1802 Lamarko verkis ankaŭ libron pri hidrogeologio. Krome li fariĝis mondfama fakulo de nevertebruloj.

Enkadre de la franca klerismo, pro efiko de la enciklopediistoj, precipe de Denis Diderot (1713 - 1784) la transformismo “estis kvazaŭ en la aero”. Laŭ tiu koncepto, la vivuloj povas transformiĝi unu en la aliajn. Kiugrade kaj kiamaniere, pri tio diverĝis la opinioj. Ĝis la franca revolucio, okazinta en 1789, estis konsilinde esprimi sindeteneme kaj se eble en kondicionalo.

Antaŭ rondcifere 200 jaroj, en 1809, aperis la ĉefverko de Lamarko, la “Zoologia filozofio“ (“Philosophie Zoologique“). Li eksplikis la evoluon per la puŝanta forto de la internaj bezonoj, per la efiko de uzo / neuzo de la organoj, kaj per la (supozita) heredado de akiritaj ecoj.

Alfred Russell Wallace (1823 - 1913), angla naturesploristo, jam kiel junulo esploradis en Sudameriko kaj Malajzio. Li korespondadis kun la fama brita geologo Sir Charles Lyell. Komence de la jaro 1858 Wallace raportis al Lyell pri sia rekono de la rolo de natura selektado en la evoluado. Lyell avertis Darvinon pri tio, sciante, ke tiu jam delonge klopodas prilabori la saman ideon. Finfine la 1-an de julio 1858 en la Linnéan Society de Londono estis prezentita la studo de Wallace, kune kun du ankoraŭ ne publikigitaj skribaĵoj de Darvino (cetere sen antaŭkonsento de Wallace). Ĉiuj tri iĝis presitaj en la revuo de la Societo la 20-an de aŭgusto 1858. La titolo estis “Pri la tendenco de specioj formi variantojn, kaj pri la stabiliĝo de variantoj kaj specioj per natura maniero de selektado“. (“On the Tendency of Species to Form Varieties and on the Perpetuation of Varieties and Species by Natural Selection“).

Charles Robert Darwin (1809 - 1882), angla naturesploristo kaj mondvojaĝanto. Li naskiĝis antaŭ 200 jaroj, kaj antaŭ 150 jaroj aperis lia unua ĉefverko “Pri la origino de specioj per natura selektado, aŭ la prezerviĝo de favorataj rasoj en la lukto por vivo“ (“On the Origin of Species by Means of Natural Selection or the Preservation of Favoured Races in the Struggle for Life“, Londono, eld. John Murray, 1859).

Tion sekvis post 12 jaroj lia alia verko provokinta viglan malakordon “La deveno de Homo kaj la selektado rilate al la sekso“ (“The Descent of Man and the Selection in Relation to Sex“, 1871). El la naturselektada evolu-teorio de Darvino du plenrajte fame konataj kaj brile popularigantaj sciencistoj faris ideologion, la evoluismon. Tiuj estis Thomas Henry Huxley (1825 - 1895) en Anglio, kaj profesoro Ernst Heinrich Haeckel (1834 - 1919), la profeto de la materialisma monismo, en Germanio (urbo Jena). Tio fariĝis objekto de mondkonceptaj bataladoj, eĉ tiu de la senindulga t.n. kulturmilito.

Iliaj firmaj kontraŭuloj, la fiksistoj, moke fi-nomis la evoluismon simi-teorio. Ili deklaris, ke la specioj estas ekde la komenco senŝanĝaj. Ili referencis al la sveda sciencisto Lineo (Carolus Linnaeus, de post 1761, nobeligita, Carl von Linne, 1707 - 1778). Tiu establis la duoblanoman sistemon de la plantoj kaj la animaloj, sur la bazo de la aristotela logiko (genro-specio). Ekzemple: Canis canis = hundo, Canis lupus = lupo, ktp. El lia verko “Sistemo de la Naturo” (“Systema naturae”, Leiden, 1735) oni ofte citas, ke ”Species tot numeramus, quot in principio creavit infinitum Ens.” (“Ni nombras tiom da specioj, kiom komence kreis la senfina Estaĵo“). Sed poste, en la 10-a eldono, Lineo jam forstrekis tiun frazon, sekve de siaj spertoj akiritaj en la kampo de hibridiĝo de malsamaj planto-specioj.

Charles Robert Darwin naskiĝis la 12-an de februaro 1809 en Shrewsbury kiel la dua knabo el kvin infanoj de kuracista familio. Kiel adoleskulo, li entuziasme kolektadis plantojn, animalojn kaj mineralojn. Nur 16-jaraĝa, li fariĝis studento ĉe la universitato de Edinburgo (Skotlando). Sed baldaŭ, naŭzite de la operacioj farataj sen anestezo, li forlasis tiun universitaton kaj daŭrigis siajn studojn en Kembriĝo (Anglio). Dum iom da tempo li eĉ konsideris la eblon iĝi anglikana pastoro. Sed tiu ideo ne realiĝis. Tamen, kiel liaj leteroj atestas, li gardis sian kristanan kredon ĝis sia 40-a vivjaro (1849).

Darvino diplomiĝis en 1831. Tiam, la 28-an de decembro 1831, li neatendite ekhavis unikan ŝancon; kaj li senhezite ekkaptis kaj plene eluzis ĝin. Temas pri kvar-jara esplorvojaĝo ĉirkaŭ la terglobo sur la velŝipo HMS Beagle (Halthundo), sub la komando de kapitano Robert Fitzroy. La priskribo de tiu ekspedicio, publikigita en 1839, havis furoran sukceson. La juna aŭtoro fariĝis elektita membro de la Royal Society (t.e. la scienca akademio de Britio). En la sama jaro Darvino edziĝis. La libro ”Vojaĝoj de naturisto” atestas pri tio, ke li estis ankaŭ elstara geologo. Li estis entuziasma admiranto de Sir Charles Lyell, poste eĉ ties protektato. La teorio de Darvino pri la estiĝo de la atoloj (ringformaj koralrifoj), publikigita en 1842, estas eĉ nuntempe konsiderata ĝusta.

Darvino estis brila observanto. Li ankaŭ konkludis logike, kaj evitis fari aŭdacajn troigojn. Ne estas lia kulpo, ke la ”darvinismo” en la eŭropa kulturo transformiĝis el pure scienca teorio al dogmo, senkondiĉe akceptenda aŭ same senkondiĉe rifuzenda. La soci-psiĥologia fono de tiu procezo meritus specialan studadon. En 1858 li finis sian verkon per jena frazo: ”Grandioza estas tiu ideo, laŭ kiu la vivo kun siaj diversaj fortoj origine iĝis enspirata nur en kelkajn formojn, aŭ nur en unusolan, kaj el tiu simpla komenco evoluis, kaj eĉ nun evoluas, senfine multaj belegaj kaj mirindaj formoj.” (Angle: ”There is grandeur in this view of life, with its several powers, having been originally breathed into a few forms or into one; and… from so simple a beginning endless forms most beautiful and most wonderful have been, and are being, evolved”.

Dum la sekvintaj jaroj Darvino vivis en Downe, rande de Londono, kaj okupiĝante plejparte pri botaniko — tiom sukcese, ke la franca Scienca Akademio elektis lin membro kiel botanikiston. Li multe suferis pro iu enigma malsano, kiun li estis akirinta verŝajne dum sia mondvojaĝo. Darvino forpasis la 19-an de aprilo 1882 en Downe.

Lia marmora tombo troviĝas en la abatejo Vestminstro en Londono, apud tiu de Sir Isaac Newton.

Hugo de Vries (1848 - 1935), nederlanda botanikisto. Li estas unu el la tri re-malkovrintoj de la ignoritaj rezultoj de Gregor Mendel, abato en ĉeĥa Brunno (Brno). Temas pri ties krucigaj eksperimentoj kun pizoj, kaj la malkovro (kune kun Carl Correns kaj Erich von Tschermak) de la tri bazaj leĝoj de la genetiko (heredado): “Eksperimentoj pri plant-hibridoj“ (”Versuche über Pflanzenhybride”, 1865).

Verkoj de H. de Vries:

Tio fariĝis la elirbazo de tria doktrino, funde diferenca koncerne la ”kiel”-on de la evolucio, kaj de la lamarkismo, kaj de la darvinismo. Tio estas la eksperimenta genetiko, poste la dinamika populaci-genetiko. Ĝi estas ligita al la nomoj de August Weismann (1834 - 1914), germano, kaj Thomas Hunt Morgan (1866 - 1945), usonano. (Saltaj ŝanĝiĝoj, spontanaj aŭ elekstere provokitaj de la hereda materialo, t.e. la genoj, troviĝantaj en la ĥromosomoj de la ĉelkerno.)

Morgan eksperimentis pri la muŝeto Drosophila melanogaster. En 1915 li publikigis, kun kun-aŭtoroj, gravan verkon “La meĥanismo de la mendela heredado“ (“The Mechanism of Mendelian Heredity”). En 1933 li ricevis la Nobel-premion pri medicino kaj fiziologio. En 1940 - 1941 Morgan estis prezidanto de la Akademio de Sciencoj de Usono.

– De post tiam naskiĝis tuta aro da teorioj: neolamarkismo, neodarvinismo ktp. Ili kombinis, integris, sintezis la pli fruajn, sed, ŝajnas al mi, alportis nenian vere novan ekkonon.

La genetiko prilaborita de Mendel kaj Morgan en Sovetunio estis malpermesita kiel ”burĝa pseŭdoscienco”, ĝiaj adeptoj estis persekutataj, ĵetitaj en malliberejon aŭ al la ”gulago”, laŭ iniciato kaj direktado de T.D. Lisenko (1898 - 1976). Tio daŭris ekde 1929 ĝis 1965. Lisenko favoris la ”miĉurinismon”. Per tio li por longa tempo kompromitis I.V. Miĉurin-on (1855 - 1935), kiu estis honesta kaj sukcesa agronomo. Lisenkon superis nur Olga Borisovna Lepeŝinskaja (1871 - 1963), membro de la medicina akademio, kio koncernas la ridindigon de la soveta biologio. Kontraŭe al la franca kuracisto Louis Pasteur, laŭ kiu ”omne vivum ex vivo”, ĉiu vivulo devenas el vivulo, ŝi anoncis ke ŝi sukcesis produkti vivulon el neviva materio. En 1950 Lepeŝinskaja ricevis la Stalin-premion.

Spite de ĉiuj kontraŭaj fanfaronadoj de la neokreadistoj, komence de la 21-a jarcento ene de la naturscienco la evolucio estas la reganta doktrino. Laŭ la formulado de la molekul-biologo Theodosius G. Dobzhansky, ukraino elmigrinta en Usonon, ”en biologio ĉio havas sencon nur en la lumo de la evolucio” (1964). La abundaj diferencoj de opinioj, la profesiaj diskutoj koncernas nur detalojn kaj la eblajn aplikojn. La fondintoj kaj disvolvintoj de la evolucia teorio sendube meritas esti rekonitaj kaj aprezataj. Kaj se necese, estas nia devo interveni kontraŭ la nescienca idoligo, kontraŭ la malamik-imagon fabrikanta demonigo, kaj kontraŭ la postmoderna senheroigo.

Selektitaj referencoj

Buican, Denis (1979). L’evolution et les évolutionnismes. (La evolucio kaj la evoluciismoj). 101 p., Presses Universitaire de France, séries “Que sais-je?”: Paris

Géczy Barnabas (1981). Lamarck és Darwin. (Lamarko kaj Darvino) — 171 p, Magvető, Budapest

Koch Sándor (1995). Teremtés és evolucié. (Kreado kaj evolucio). — Természet Világa 1995/1 különszám, 2-4, Budapest

Laporte, Léo F. (1966). Darwin the Geologist. (Darvino la geologo). — GSA Today, Dec. 1966

Teres Ágoston S.J. (2007). A fejlődéselmélet töriénete, alapvető fogalmai és kérdeséi. (Historio, bazaj nocioj kaj demandoj de la evoluci-teorio.) — Manréza Szimpózium 2006: A fejlődéselmelet és a Földön kívül élet kérdése. — Kairosz Kiadó, Budapest 2007

Vida Gábor (red., 1981-1985). Evolució, I — V. Natura, Budapest

Priaŭtora informo

Geologo kaj biologo, profesoro pri geologio ĉe la Okcidenthungaria Universitato en Sopron. Honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) kaj honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Asoc. Prof. de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).