fonto: Scienca Revuo, 1999 n-ro 196,
artikolo 829 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
Aranea silko estas malpli rompebla ol nilono kaj eĉ ŝtalo, sed la plej granda parto de la — sole en Germanujo! — ĉ. 1000 araneaj specioj tute ne plu interesiĝas (post produktado, uzado kaj forlaso de la kaptoreto) pri tiu ĉi grandega valoraĵo
Escepte de la kruc-araneo. Tiu ĉi specio efektivigis la plej aĝan recikladon de la mondo. Anstataŭ lasi simple malkomponiĝi la malnovan hejmon, ĝi, antaŭ la transloĝiĝo, simple formanĝas ĝin. La aranea fadenaĵo konsistas el fibroinoj, t.e. proteinoj, kiuj estas pliriĉigitaj de la araneo mem. Ĝia metabolo jam duonan horon post vorado de la delikata substanco ree disponigas pri 80 ĝis 90 procentoj de la fibroinoj — por la sekva retplektada agado. La kruc-araneo, do, estas senekzempla modelo de perfekteco. (2003-07-09)