fonto: Scienca Revuo, 1999 n-ro 196,
artikolo 827 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
La troglodito (Troglodytes troglodytes — germane: “Zaunkönig”) estas la elektaĵo de la germana Naturprotekta Asocio (NABU) kiel “la birdo de la jaro 2004”. Kvankam la ekzistado de tiu senpretenda, malgranda kaj modest-aspekta birdo kun la laŭta voĉo ne estas aktuale endanĝerigita, ĝi tamen — por ke tio tiel restu — bezonas por sia postvivado, laŭ NABU, striktan konservadon de nedifektita naturmedio. La ruĝbruna mallongvosta “birdreĝo” estas mallerta fluganto — ĝi preferas hopeti. La laŭtsona kantado de la trogloditmasklo povas penetri al niaj oreloj ĝis 90 decibeloj (= internacia mezurunuo de sonintenso) — kaj kun tio atingas la mezurnivelon de eĉ pezkamiona trafiko… (Fonto: “Werra-Rundschau”, 2003-10-11)