fonto: Scienca Revuo, 1999 n-ro 196,
artikolo 828 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
La blankaj ursoj migradas dum sia tuta vivo, ĉiun tagon (escepte kiam ili restas aŭ dormas): de la suda pinto de Gronlando supren laŭlonge de la orienta marbordo, preterire la nordan poluson, transe al Siberio, poste pluen al Alasko. De tie, trans inter la insuloj troviĝantaj antaŭ Kanado, reen al suda Gronlando. Tiajn enormajn distancojn ili ĉiam trapasas de oriento okcidenten — ĉar ili ja migradas kune kun la glacio, sur kies bankizoj ili vojaĝas. La vintron ili travivas dormantaj. Komence de novembro la arktaj ursoj enfosas sin en neĝkavernon kaj iĝas enŝlositaj de neĝamasoj. La propra varmeco de la urso ekvilibriĝas je korpotemperaturo iom super 0° gradoj de Celsio — eĉ la plej akra ŝtormo ĝin ne povas atingi kaj ĝeni. Kiam en marto la urso eliĝas el la dumvintra neĝloĝejo, ĝi estas tiom magra, ke la homoj en la nordaj regionoj longan tempon kredis, ke ekzistas du specioj de blankaj ursoj. (2003-11-04)