fonto: Scienca Revuo, 1969 n-ro 78,
artikolo 915 (PDF); redaktita teksto
laŭ permeso: CC BY-ND 4.0
La instruado de Fiziko kaj pli speciale tiu de Mekaniko Racionala ĉe la fakultatoj de Inĝenierio fariĝas ankoraŭ kun metodologiaj kaj logikaj eraroj, kiuj manifestiĝas en kontraŭdiroj kiel ni vidos tuj poste.
Kiel enkonduko al ekzameno de ĉi tiuj eraroj, nepras antaŭe starigi la aksiomaron de Mekaniko tian kia ĝi estas instruata hodiaŭe ĉe la kursoj por inĝenieroj.
Estas avertinde ke pri ĉi tiuj bazaj eldiroj ne ekzistas absoluta akordo inter diversaj aŭtoroj, kio estas plia motivo por fiksi bazon de la diskutado. Kompreneble tiuj eldiroj, ankoraŭ estas perfektigeblaj.
La formulado kiun donis Newton de la principoj de Mekaniko havas metodologiajn mankojn — certe ne gravaj — nome taŭtologiojn, foreston de kelkaj difinoj, kiuj mankoj estis korektataj far Mach kaj liaj sekvantoj ekde la pasinta finjarcento.
Ĉi-poste ni prezentas iun tipan formuladon de la fundamentoj de Mekaniko kun antaŭa elnomado de ne difinitaj terminoj.
Primitivaj konceptoj (t.e. tiuj kiujn oni supozas konataj): spaco, tempo, sistemo de referenco kaj ĝenerale ĉiuj konceptoj apartenantaj al Kinematiko kaj antaŭaj sciencoj (Matematiko kaj Logiko).
Antaŭ ol eniri en la temon rezultas grava precizigi la koncepton pri materia punkto kiun multaj libroj hodiaŭe uzas sen difino aŭ simple tute ne uzas ĝin.
»Materia Pukto: korpo de sufiĉe malgrandaj dimensioj, rilate al tiuj de kampo kie disvolviĝas movo, tiel ke ĝia pozicio povu esti facile individuigata sen perceptebla eraro per geometria punkto«. (1)
Ĉi tion egalvaloras diri ke ju pli forigitaj situas la aliaj punktoj, des pli ekzakte plenumiĝas la principo. Ĝi konstituas la realĝustitan version de la principo de inercio. Ne ĉiuj aŭtoroj kredas necesa starigi tian principon, sed pro didaktikaj pravigoj konvenas ĝin inkluzi. Mach ĝin konsideris implicita en la principo de maso kaj en la principo de ago kaj reago. (2)
Ekzistas alia pli ampleksa eldiro por inkluzi la elektromagnetajn influojn, kiu referiĝas nur je egaleco pri direktoj (paralelaj akceloj, sed ne samliniaj). Por ni, sufiĉas ĝin limigi al centraj fortoj.
»La kvociento de la grandoj de ĉi tiuj akceloj estas konstanta por la paro de punktoj konsiderataj«.
\[\frac{a_{AB}}{a_{BA}} = k\]
Oni observu ke en la aldiroj ne aperas la terminoj »ago« nek »reago« kiujn Newton lasis nedifinitaj.
La eldiroj 2 kaj 3 parte anstataŭas la principon de ago kaj reago.
»Ĉi tiu konstanto nomiĝas maso de la punkto A rilate al la punkto B«.
\[-\frac{a_{AB}}{a_{BA}} = M_{BA}\]
(La signo minus de la unua membro indikas la oponon inter la akceloj).
Surbaze de ĉi tiu eldiro kaj la sekvanta, Mach difinas la koncepton de maso (vidu pli malsupre la punkton 8)
»Se per tri materiaj punktoj, A, B kaj C oni sinsekve faras eksperimentojn po du punktoj ĉiufoje en la kondiĉoj de la antaŭaj principoj, konstatiĝos:
\[M_{BA} = \frac{m_{AC}}{m_{AC}}\]
Iu esenca postulo en ĉi tiu grupo de eldiroj estas ke la koncepto maso devas ne dependi de la korpo selektita kiel maso-unuo, aŭ alivorte, ke la kvociento de du masoj devas esti ĉiam la sama kiu ajn estu la unuo elektita. Pro tio, la neceso de ĉi tiu eldiro 5.
Ĉi tiu estas la principo de la sendependeco de la efikoj, ankaŭ nomata principo de kunmetado de akceloj aŭ regulo de la paralelogramo.
En la supre eksponita formulado de la principoj de la Mekaniko estas iu laguno: la ne aludo al sistemo de referenco. Ekzistas pluraj manieroj korekti ĉi tiun mankon.
Aŭ ĉi-alio:
Per aliaj vortoj, oni devas priatenti ke por ĉiuj antaŭaj propozicioj, tiel principoj kiel difinoj, unu nepra kondiĉo por ilia plenumo estas tio ke la mezuroj estu farataj el iu inercia sistemo, la jam menciita aŭ el alia havanta unuforman movon rilate al la unua.
Ni devas memori ankoraŭ la jenajn eldirojn, validaj sub la samaj kondiĉoj de la antaŭaj.
Praktike ekde ĉi tie oni ne plu uzos la koncepton »relativa maso«, pro tio ĉar kiam oni mencios mason oni subkomprenos ke temas pri absoluta maso.
Kompletiginte la difinon de maso, jam ni povas difini forton analoge al tio kiel faris Newton.
»Forto ekzercata sur iun materian elementon \(M\) estas vektora fizika kvanto direktita laŭ la absoluta akcelo de la punkto kaj havanta grandon egalan al la produto de la maso de la punikto per ĉi ties akcelo«.
Kvankam oni ne kutimas eksplicite diri, ĉiam oni devas kompreni ke la akcelo priparolita estas tiu mezurata el sistemo de koordinatoj kiel la supre indikita, en kiu la akcelo nomiĝas absoluta.
Ekire de ĉi tiu propozicio oni povas pruvi la principon de ago kaj reago, kiu en ĉi tiu sistemo rezultas teoremo. Ni ne estas eksponontaj ĉi tie la demonstron de ĉi tiu teoremo, nur ni diros ke la teksto koincidas kun la origina escepte la ŝanĝon de la termino »korpo« per »materia punkto«.
En la instruado de ĉi tiuj temoj de Mekaniko Racionala oni falas en eraron ne konsideri la regulojn de la Logiko kaj la kondiĉojn de aplikado de la supre transkribitaj eldiroj.
Ni povas diri ke la ĝeneralaj kondiĉoj por la aplikebleco de la principoj kaj ceteraj koneksaj eldiroj estas du:
Ni tuj estas vidontaj kial necesas detenmini la sistemon de koordinatoj por kiu validas la principoj.
Estu du materiaj punktoj sub la kondiĉoj indikitaj en la principo de ago kaj reago. Laŭ ĉi tiu principo (vidu eldiron 10) la fortoj ekzercataj sur ambaŭ punktojn estas egalaj kaj kontraŭaj. Nu bone, se la mezuro de la forto estus nure la produto de la maso per akcelo, ni trovus gravajn malfacilaĵojn por la kompreno de la principo. Efektive, ni supozu iun sistemon de koordinatoj kies centro koincidas kun la materia punkto \(A\), kaj kies duonakso estas konstante celanta al la alia materia punkto \(B\). Se el ĉitiu sistemo ni mezuros la forton ekzercatan sur \(B\), ni akiros finitan valoron ne nulan de \(m_B\cdot a_B\) okazante la kontraŭo kun la produto \(m_A\cdot a_A\) tial ke \(a_A = O\). Tiuokaze, ni ne diru ke la fundamenta eldiro ne konstatiĝas, sed ke la sistemo de referenco ne estas inercia. Estas do, nevera ke en ajna sistemo de koordinatoj efektiviĝas la fundamentaj eldiroj de Mekaniko. El ĉio ĉi ni konkludas ke oni devas precizigi la sistemon por kiu validas tiuj eldiroj.
Se oni ne utiligus la koncepton de materia punkto, ni troviĝus fronte al malfacilaĵoj je la apliko de la fundamentaj eldiroj ĉe ne tiom esceptaj kazoj.
Ekzemple, por la kazo de du korpoj tuj koliziontaj, kiun sencon havus la esprimo »la rektlinio liganta ambaŭ korpojn? Kiun punkton de la unua korpo oni devus ligi kiu alia de la dua korpo por determini la aglinion? …
Pro la sama motivo, la leĝo de universala altiro ne povas esti aplikata tia kia ĝi estas. Ekzemple, okaze de libera korpo falanta laŭlonge de iu vertikala puto ĝis la Tercentro, nepre oni devas fari integradon por determini la grandon de la altira forto por iu donita absciso de la akso de la puto, kio pruvas ankaŭ ke la dirita leĝo rigore validas nur por materiaj punktoj.
Ekzistas aliaj apartaj kondiĉoj de valideco por la malsamaj eldiroj kiujn oni povos vidi de la kritikado de la respondaj teoriaj eksponoj kaj interpretoj de eksperimentoj.
Estas nepra normo en ĉiu scienca disciplino, zorgi pri terminologio korekta kaj libera je dusencaĵoj. Ĉi tiu regulo ne estas obeata en iuj fakoj de Fiziko, kiel ni tuj vidos.
En Mekaniko ni trovas la terminojn »ago« kaj »reago«, ĉiu kun duobla senco. Efektive, en Dinamiko oni indikas per la nomo ago la forton kiun iu materia punkto ekzercas sur alian izolitan materian punkton; kaj per reago la forto kiun ĉi-lasta ekzercas sur la unuan. Aliparte, en Statiko oni komprenas per ago la forton aŭ la rezultanton aplikatan al la studata punkto, kaj per reago la forton kiun la ligilo ekzercas sur la punkton kiel respondon al la ago. Nu bone, ĉe la kazo de iu pezanta korpo kiu pendas je ŝnuro, se oni petas la reagon al la pezoforto aperas la dusencaĵo, ĉar tiu povas esti, aŭ la ligila reago aŭ la forto per kiu la pezo altiras la Teron (4).
La nenormalaĵon supre indikitan oni tuj korektas konsiderante la jenon:
Ne devas esti nomataj ago kaj reago la reciprokaj fortoj kiujn du materiaj punktoj ekzercas unu al la alia, ĉar ne ekzistas motivo por diferencigi kvalite ĉi tiujn fortojn (neniu el ili estas privilegiata, ili agas samtempe kaj konstante). La hodiaŭa tendenco en la bonaj traktatoj estas nomi ilin interagoj.
Kontraŭe, la ligila reago ja estas forto kiu dependas de la aplikata ago; ĝi aperas kiel respondo al la alia, pravigante en ĉi tiu kazo la diferencigon de terminoj.
Ni vidu sekve iun konkretan ekzemplon pri dusenceco de terminoj: »Oni lasas fali iun ŝtonon sub la influo de ĝia pezo. Kie estas la reago?………
»Konklude oni povas respondi al la demando de la § 122 dumaniere:
»La pezoforto estas ekstera al la ŝtono, la impulso de la dirita forto donas la varion de la movokvanto de la ŝtono, ne ekzistas reago kontraŭ la ekstera forto, aŭ almenaŭ ne gravas.
»La reago al la ekstera forto estas la inercio-forto \(-ma_C\)
»Ĉiu forto havas kiel originon iun agantan mason, kiu en la kazo de pezo estas la Tero; la reago estas aplikata ekde la ŝtono al la Tero«. (5)
Propozicio de scienco aŭ de fako de scienco ne povas arbitre esti aplikata al alia. Malobeo al ĉi tiu regulo okazas kun la principo de ago kaj reago ĉe Statiko flanke de kelkaj profesoroj ĉiufoje kiam ili bezonas por iliaj eksponoj demonstri la ekziston de du fortoj egalaj kaj kontraŭaj.
»Se inter la eblaj fortoj de reago ekzistas unu egala kontraŭa al la rezultanto de la fortoj aplikataj al iu punkto, ĉi tiu troviĝas en ekvilibro. Statiko: dum la ekvilibro, al ĉiu ago (ekstera forto aplikata far ni) oponas unu reago (ekstera forto aplikata far ni aŭ ligo-forto egala kaj kontraŭa).« (6)
Se ni sekvus laŭvorte ĉi tiun interpreton de la principo oni alvenus al la absurda korolario ke »neniu korpo atingas rompiĝi«. Ĉi lasta interpreto estas produkto de iu bedaŭrinda konfuzo inter principo kaj hipotezo. Facile oni komprenas kaj estas perfekte akceptebla la fakto ke pro didaktikaj motivoj, oni supozu ke la korpoj estas nedeformeblaj efike de kalkulo de ligaj reagoj kaj streĉoj ĉe la strukturoj studataj en Statiko. Sed ĉi tiu didaktika konveneco ne devas atingi la ekstremon postuli ke la deformoj neniam efektiviĝas, ĉar ne alio signifas aserti ke en kontinuaj medioj, kiam unu korpoparto premas la alian per iu donita forto, la alia parto rezistas per egala kaj kontraŭa forto. Korekta kaj laŭmetoda estas tie klarigi ke la studado de problemoj pri pli deformeblaj korpoj, aŭ pli bone, por stato de ŝarĝoj kaŭzantaj percepteblajn deformojn, respondas al alia fako de Fiziko.
Ni vidu alian ekzemplon de ĉi tiu disvastigita eraro:
»Se iu ideala surfaco sekcas ajnan parton de iu solida strukturo (vergo, ŝnuro, kablo aŭ trabo) tiam, ĝenerale, la materialo ĉe unu flanko de ĉi tiu surfaco ekzercos iun forton sur la materialon de la alia flanko, kaj reciproke, laŭ la tria Newton-leĝo.« (7)
En multaj traktoj oni intencas demonstri la principon de ago kaj reago per la jena eksprimento.
»Oni havas du ĉaretojn \(A_1\) kaj \(A_2\) kun masoj \(m_1\) kaj \(m_2\). \(A_1\) troviĝas en la ekstremo de risorto \(L\) kiu sin tenas kunpremita inter \(A_1\) kaj \(A_2\) pere de la fadeno \(f\). Ambaŭ ĉaretoj kuŝas apogitaj sur horizontalaj reloj kiuj taŭgas kiel gvidiloj; la frikcio statas reduktita ĝis minimumo. La du ĉaretoj troviĝas komence senmovaj rilate al la tablo«.
»Oni bruligas la fadenon, la risorto subite etendiĝas kaj \(A_2\) ekiras laŭ iu senco kun rapido \(U_2\). \(A_1\) ankaŭ ekmarŝas laŭlonge de la sama akso, sed en la kontraŭa senco kun rapido \(U_1\) … « (8)
Sekvas serio de algebraj operacioj por atingi la jenan konkludon:
»… la gravitocentro de la du ĉaretoj, komence senmovaj, restas fiksa dum la reciproka foriĝo de la ĉaretoj.« (8)
Tio estas, oni demonstras la konservadon de la maso-centro, kio ne estas precize tio, kion oni intencis demonstri (v. eldiron 10.). Ĉi-lasta argumento laŭ elementa Logiko havas unu nomon, kaj ĝi estas »misrezonado de la nekoncerna konkludo«.
Aliparte, estas rekta kaj simpleksa maniero solvi definitive la demandon. Efektive, la demonstrota eldiro temas pri du korpoj, kaj en la eksperimento aperas esence tri (du ĉaretoj kaj la risorto). Tial, okazante ke la kondiĉoj de la eksperimento ne akordas kun tiuj de la principo, ne eblas obteni ian validan konkludon.
Legante zorge la eldiron de la principo (v. No 10.) ni komprenas ke la unua korpo aŭ materia punkto agas sur la alian, t.e. aplikas forton sur iun punkton malsaman al si mem. Sed ne ĉiuj profesoroj interpretas tion sammaniere, ni vidu:
»Oni konsentas nomi \(m_i\Phi_{ij}\) la agon de \(M_i\) sur \(M_j\) kaj \(m_i\Phi_{ji}\) la agon de \(M_j\) sur \(M_i\); \(-m_i\Phi_{ji}\) la reagon de \(M_i\) al \(M_j\) kaj \(-m_i\Phi_{ij}\) la reagon de \(M_j\) al \(M_i\)« (9)
Se la leganto prenos krajonon kaj paperon kaj grafike tradukos la supre transskribitan eldiron, konkludos ke en ĉiu kazo ago kaj reago estas aplikitaj al sama materia punkto.
»Iu ĉevalo trenas ĉaron laŭlonge de horizontala vojo… la ĉevalo tirfrapas kaj tuj streĉiĝas la tirrimenoj kaj, ĉar estas neeble streĉigi la ŝnuron sen apliki respektivajn fortojn al ĝiaj ekstremoj, restas pruvite ke la ĉaro respondas al la tirfrapo aplikante unu kontraŭan forton. Ĉi tiu reago de la ĉaro nur produktiĝas dum ekzistas akcelo …« (10)
La cititaĵo estas alia tipa kazo de neaplikebleco de la principo de ago kaj reago. Efektive, kaŭze de streĉo de la rimeno kaj ĝia relativa nedeformebleco, la distanco inter la ĉaro kaj la ĉevalo restas nevaria, kaj ne variante ankaŭ la direkton de la movado, oni facile konkludas ke ambaŭ akceloj ne estas oponaj sed samsencaj; do, ne estas aplikebla la principo (v. eldiron 2)
»Ni studu la mekanismon reprezentitan en la figuro 34 [Atwood-maŝino] La pezoj \(A\) kaj \(B\) estas ligitaj per iu neplilongigebla kaj senpeza ŝnuro, kiu pasas sur iu ankaŭ konsiderata senpeza. Estas evidente ke la korpoj \(A\) kaj \(B\) ekzercas influon unu la alian. Efektive, ni supozu ke \(A\) estas pli peza ol \(B\). Se \(A\) ne ekzistus, \(B\) falus libere; la ĉeesto de \(A\) igas ke \(B\) supreniru anstataŭ descendi. Aliparte, la akcelo de \(A\), se ne ekzistus \(B\), estus \(g\); la ĉeesto de \(B\) malpliigas kaj aliigas ĉi tiun akcelon. La ŝnuro taŭgas kiel ilo de transmisio de la reciproka efiko inter \(A\) kaj \(B\)« (11)
Ĉi tiu ekzemplo ankaŭ ne estas adekvata por montri la plenumadon: de la principo (v. eldirojn 2 kaj 10) pro la jeno:
La eksperimento realiĝas ĉe unu sistemo konsistanta el pli ol du korpoj.
La akceloj ne estas direktitaj laŭ la rektlinio liganta \(A\) kaj \(B\), ĉar ili estas ĉiam vertikalaj.
La eraroj analizitaj en ĉi tiu artikolo ne estas ekskluzivaj de la cititaj libroj kaj aŭtoroj. Tiuj, bedaŭrinde, estas sufiĉe disvastigitaj, kio indikas, flanke de la redaktintoj de lernolibroj, mankon de kritikema spirito kaj eksceson de imitema spirito. Oni komprenas kaj toleras ke ĉe la instruado devas ekzisti, pro unuformeco, ia dogmismo; sed rezultas tute neallasende ke ĉe unufoje starigita teorio, oni ne ekzamenu zorge la ekzemplojn kaj ekspenimentojn por eviti kontraŭdirojn kun tiu.
Levi-Civita e U. Amaldi. Compendio de Mecanica Razionale.
Ernst Mach. Die Mechanik in ihrer Entwicklung historisch-kritisch dargestellt.
Paul Painlevé, Les axiomes de la Mécanique.
Ekzemplo prenita de Sears and Zemansky, General Physics. § 2-3
Eligio Perucca. Fisica, Generale e Sperimentale. I. Meccanica-Calore § 122 kaj § 124.
E. Perucca. ob cit. § 104
Symon. Mechanics § 5—8
E. Perucca. ob cit. § 121
Cazin et Deqouy. Cours de Mécanique. § 139
Julio Palacios. Fisica General. § IV—14
Santiago Vera. Mecánica Racional. § IV—2