<< Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj

Du fratoj

Estis iam du fratoj, unu riĉa, la alia malriĉa. La riĉa estis oraĵisto kaj malbona homo; la malriĉa faris balailojn, li estis bona kaj honesta. La malriĉa havis du knabojn ĝemelojn, ili tiel similis unu la alian, kiel du akvaj gutoj. La knaboj ofte iris en la domon de la riĉa kaj iafoje ricevis restaĵojn por manĝi.

Foje la malriĉa iris en la arbaron por kolekti branĉetaĵon kaj ekvidis birdon, tute oran kaj tiel belan, kian li vidis neniam. Li levis ŝtonon, ĵetis ĝin al la birdo kaj trafis feliĉe; sed nur ora plumo falis, kaj la birdo forflugis. Li levis la plumon kaj alportis ĝin al la frato. La oraĵisto esploris ĝin kaj diris:

"Ĝi estas pura oro," kaj donis al la frato multe da mono por ĝi. En la sekvinta tago la malriĉa suriris betulon por dehaki kelke da branĉoj: la sama birdo elflugis, kaj la malriĉa trovis neston kaj en ĝi oran ovon. Li prenis la ovon kaj alportis ĝin al la frato, kiu ree diris:

"Ĝi estas pura oro!" kaj donis por ĝi tiom da mono, kiom ĝi valoris. Fine la oraĵisto diris:

"Mi tre dezirus havi la birdon mem."

La malriĉulo iris trian fojon en la arbaron kaj ree ekvidis la birdon sur arbo: li prenis ŝtonon kaj trafis la birdon, kiu falis teren. La malriĉa alportis ĝin al la frato kaj ricevis por ĝi grandan amason da oro.

"Nun mi povos vivi senzorge," li pensis kaj kontenta revenis hejmen.

La oraĵisto estis saĝa kaj ruza kaj sciis bone, kia birdo ĝi estas. Li vokis sian edzinon kaj diris:

"Rostu al mi la oran birdon kaj gardu ĝin bone, ke nenio perdiĝu el ĝi; mi deziras tute sola manĝi ĝin."

Ĝi ne estis ordinara birdo, ĝi havis miraklan econ: kiu manĝos ĝian koron kaj hepaton, trovos ĉiutage sub sia kuseno oran moneron.

La virino preparis la birdon, metis ĝin sur turnrostilon kaj komencis ĝin rosti. Post momento ŝi devis pro alia laboro eliri el la kuirejo; dume la infanoj de la malriĉa enkuris, proksimiĝis al la fajro kaj kelke da fojoj turnis la rostilon. Du pecetoj elfalis el la birdo sur la paton.

"Ni manĝu ilin," diris unu knabo, "mi estas tiel malsata, neniu rimarkos."

Kiam ili ambaŭ manĝis la pecetojn, eniris la virino kaj vidante, ke ili ion manĝas, demandis:

"Kion vi manĝas?"

"Du pecetojn, kiuj elfalis el la birdo."

"Tio estis la koro kaj la hepato," diris la ektiminta virino; por ke la edzo nenion suspektu kaj ne koleru, ŝi rapide buĉis kokidon, elprenis ĝian koron kaj hepaton kaj metis ilin ĉe la ora birdo. Kiam ĝi jam estis rostita, ŝi portis ĝin al la edzo, kiu manĝis la tutan birdon, lasinte nenion.

En la sekvinta mateno li metis la manon sub la kusenon, esperante trovi sub ĝi oron, sed li ne trovis tie alion, ol ĉiutage.

La infanoj tute ne sciis, kian feliĉon ili akiris. Matene kiam ili leviĝis, io falis teren kaj eksonoris: ili kliniĝis kaj levis du orajn monerojn. La knaboj alportis ilin al la patro, kiu ekmiris kaj diris:

"Kiel tio okazis?"

Sed kiam en la sekvinta tago ili ree trovis du orajn monerojn kaj same ĉiutage, la patro iris al la frato kaj rakontis al li la strangan okazon. La oraĵisto tuj komprenis, ke la infanoj manĝis la koron kaj hepaton de la ora birdo kaj por venĝo diris al la frato:

"Viaj infanoj komunikiĝas kun la diablo, ne tuŝu la oron kaj ne lasu ilin en via domo, ĉar li estras ilin kaj povas pereigi ankaŭ vin."

La patro timis la diablon, kaj kvankam tio estis malfacila por lia koro, li kondukis la knabojn en la arbaron kaj forlasis ilin.

La infanoj kuris longe en la arbaro serĉante la vojon hejmen, sed ili ne trovis ĝin kaj iris pli kaj pli malproksime en la arbaron. Fine ili renkontis ĉasiston, kiu demandis:

"Kies infanoj vi estas?"

"Ni estas knaboj de ligisto de la balailoj," respondis ili kaj rakontis, ke la patro ne volis plu havi ilin en la domo, ĉar ili trovis ĉiutage oran moneron sub sia kuseno.

"Tio ne estas io malbona," diris la ĉasisto, "se vi nur restos honestaj kaj ne fariĝos maldiligentaj."

La knaboj plaĉis al la bona homo kaj ĉar li ne havis proprajn infanojn, li prenis ilin en sian domon kaj diris:

"Mi estos via patro kaj edukos vin." Li instruis al ili la ĉasadon kaj kolektis por ili la oron, kiun ili ĉiumatene trovis sub la kuseno.

Kiam la fratoj fariĝis plenaĝaj, la zorganto kondukis ilin en la arbaron kaj diris:

"Hodiaŭ vi pafos vian provpafon, por ke mi povu proklami vin ĉasistoj."

Ili iris kun li sur postenon kaj longe atendis, sed ĉasaĵo ne venis. Fine la zorganto rigardis supren kaj ekvidis ĉenon de blankaj anseroj, kiuj flugis triangule. Li diris al unu knabo:

"Mortpafu po unu ansero de ĉiu flanko."

La knabo sukcese plenumis la provpafon. Post momento alflugis alia ĉeno, kiu havis la formon de la cifero du. La zorganto postulis, ke la alia knabo ankaŭ mortpafu po unu ansero de ĉiu flanko, kaj la junulo ankaŭ sukcese plenumis la provpafon. Tiam la zorganto diris:

"Mi proklamas vin ĉasistoj."

Poste la fratoj iris en la arbaron, interkonsiliĝis kaj ion decidis. Kiam vespere ili sidiĝis por manĝi, ili diris al sia zorganto:

"Ni ne tuŝos la manĝaĵojn, antaŭ ol vi plenumos nian peton."

Li diris:

"Kion vi petas?"

Ili respondis:

"Ni ellernis la ĉasadon, nun ni devas provi nian scion, permesu al ni foriri en migradon."

La maljunulo rediris ĝoje:

"Vi parolas, kiel bravaj ĉasistoj. Tio, kion vi petas, estis ankaŭ mia deziro. Iru en la vastan mondon, vi sendube trovos sukceson."

Ili kune manĝis kaj trinkis ĝoje. Kiam venis la destinita tago, la zorganto donacis al ĉiu bonan pafilon kaj hundon kaj permesis preni tiom el la kolektita oro, kiom ili volis. Poste li akompanis ilin iom da tempo kaj ĉe la adiaŭo donis al ili brilan tranĉilon kaj diris:

"Kiam vi estos disiĝontaj, penetrigu la tranĉilon en arbon ĉe la vojkruco. Tiu, kiu revenos unua, ekscios per ĝi la sorton de la forestanta frato: se li mortos, la tranĉilo rustos de la flanko, kien li foriris: se li estos vivanta, la tranĉilo restos brila."

La fratoj iris ĉiam antaŭen kaj venis en arbaron tiel grandan, ke ne eble estis trairi ĝin dum unu tago. Ili restis tie dum la nokto kaj manĝis, kion ili havis en la ĉasaĵujo; ili iris ankoraŭ la tutan duan tagon kaj ne eliris. Ĉar ili havis nenion por manĝi, unu diris:

"Ni devas ion mortpafi, alie ni suferos malsaton."

Li ŝargis la pafilon kaj ĉirkaŭrigardis: maljuna leporo kuras. Li ekcelis, sed la leporo petis kompaton, kriante:

"Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos."

Dirinte ĉi tion, li saltis en arbetaĵon kaj alportis du idojn; sed la bestetoj ludis tiel gaje kaj estis tiel ĝentilaj, ke la ĉasistoj ne volis mortigi ilin. Ili kunprenis la leporidojn kaj la bestetoj sekvis ĉiun ilian paŝon. Post iom da tempo vulpo preterkuris; ili ekcelis por mortigi ĝin, sed ĝi petis kompaton, kriante:

"Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos."

Ĝi alportis du idojn, sed la ĉasistoj ne volis mortigi ilin kaj aligis ilin al la leporidoj. Ĉiuj kvar nun sekvis la fratojn. Post iom da tempo lupo eliris el la densejo. La ĉasistoj ekcelis, sed la besto petis kompaton, kriante:

"Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos."

Ankaŭ la du lupidojn la ĉasistoj aligis al la aliaj bestetoj kaj ĉiuj sekvis la fratojn. Poste ili renkontis urson, kiu deziris ĝui ankoraŭ la vivon kaj petis kompaton, kriante:

"Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos."

La ursidojn oni aligis al la aliaj, kune estis jam ok. Fine kiu venis? Leono venis kaj ekskuis la kolhararon.

Sed tio ne timigis la ĉasistojn kaj ili ekcelis; tiam ankaŭ la leono petis kompaton, kriante:

"Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos."

Li alportis du idojn, kaj nun la ĉasistoj havis du leonojn, du ursojn, du lupojn, du vulpojn kaj du leporojn, kiuj sekvis ilin kaj servis. Bedaŭrinde ilia malsato daŭris, ili do diris al la vulpoj:

"Aŭskultu, vi lertuloj, liveru al ni ion por manĝi, vi estas ruzaj kaj artifikemaj."

La vulpoj respondis:

"Ne malproksime de ĉi tie estas kamparo, kie ni prenis pli ol unu kokinon; ni montros al vi la vojon."

Ili iris en la kamparon, aĉetis ion por si kaj por la bestoj kaj daŭrigis la vojiron. La vulpoj konis ĉiujn kokejojn en la ĉirkaŭaĵo kaj ĉie montris al la ĉasistoj la vojon.

Ili migris iom da tempo kune, sed ne trovis oficon, kie ili povus resti kune, ili do diris:

"Vole nevole ni devas disiĝi."

Ili dividis la bestojn tiel, ke ĉiu havis leonon, urson, lupon, vulpon kaj leporon. Poste ili adiaŭis unu la alian, promesis al si fratan amon ĝis la morto kaj penetrigis en arbon la tranĉilon, ricevitan de la zorganto. Unu frato ekiris orienton, la alia okcidenton.

La pli juna venis kun la bestoj en urbon, kiu tuta estis kovrita per krepo. La knabo eniris en gastejon kaj demandis la mastron, ĉu li povas akcepti la bestojn por la nokto. La mastro donis al ili stalon, kie estis truo en la muro: la leporo elrampis tra ĝi kaj alportis al si brasikan kapon, la vulpo alportis al si kokinon, kaj manĝinte ĝin, ankaŭ kokon; sed la lupo, la urso kaj la leono estis tro grandaj kaj ne povis eliri, la mastro kondukis ilin al bovino, kiu kuŝis en herbo, kaj la bestoj satmanĝis.

La ĉasisto, zorginte por siaj bestoj, demandis la mastron, kial ĉie krepo pendas en la urbo. La mastro diris:

"Ĉar morgaŭ mortos la sola filino de nia reĝo."

"Ĉu ŝi estas morte malsana?"

"Oh ne, ŝi estas freŝa kaj sana, tamen ŝi devas morti."

"Kial?" demandis la ĉasisto.

"Post la urbo estas granda monto, sur kiu drako loĝas: ĉiujare oni devas oferi al ĝi virgulinon, alie ĝi dezertigus la tutan landon. Oni donis al ĝi jam ĉiujn virgulinojn, restis sole la reĝa filino; nenio savos ŝin, oni devas doni ŝin morgaŭ al la drako."

La ĉasisto demandis:

"Kial oni ne mortigas la drakon?"

"Ah," respondis la mastro, "multaj jam provis, sed ĉiuj perdis la vivon. La reĝo promesis al tiu, kiu mortigos la drakon, sian filinon kiel edzinon kaj la regnon post sia morto."

La ĉasisto nenion respondis, sed en la sekvinta mateno li prenis la bestojn kaj suriris kun ili la monton de la drako. Supre estis malgranda preĝejo kaj sur la altaro staris tri plenaj pokaloj kun la surskribo:

"Kiu eltrinkos la pokalojn, fariĝos la plej forta homo en la tuta mondo kaj povos uzi la glavon, kiu estas enterigita antaŭ la sojlo."

La ĉasisto ne trinkis, eliris, trovis la glavon sed ne povis ekmovi ĝin. Li do reiris, eltrinkis la pokalojn kaj fariĝis tiel forta, ke li facile levis la glavon kaj povis svingi ĝin.

Venis la horo, en kiu oni devis konduki la virgulinon al la drako. La reĝo, la marŝalo kaj la korteganoj akompanis ŝin.

La princino ekvidis de malproksime la ĉasiston sur la supro de la monto kaj opiniis, ke tio estas la drako, kiu atendas ŝin. Ŝi ne volis iri, sed fine ŝi devis cedi, ĉar alie la tuta urbo pereus. La reĝo kaj la korteganoj reiris hejmen plenaj de malĝojo, kaj la marŝalo devis resti kaj observi ĉion de malproksime.

Kiam la princino venis sur la supron, tie staris ne la drako, sed la juna ĉasisto. Li konsolis ŝin kaj diris, ke li ŝin savos. Li kondukis ŝin en la preĝejon kaj ŝlosis tie. Post momento alflugis la sepkapa drako kun granda bruo. Ekvidinte la ĉasiston li ekmiris kaj diris:

"Kion vi faras ĉi tie sur la monto?"

La ĉasisto respondis:

"Mi volas batali kontraŭ vi."

La drako diris:

"Multaj kavaliroj jam perdis ĉi tie la vivon; sama estos via sorto," kaj elspiris fajron el sep buŝegoj por ekbruligi la sekan herbon kaj sufoki la ĉasiston en la fumo kaj varmego, sed la fidelaj bestoj alkuris kaj piedpremis la fajron. La drako saltis al la ĉasisto, sed ĉi tiu eksvingis la glavon tiel, ke ĝi fajfis en la aero, kaj dehakis tri kapojn de la monstro. Ekfuriozis la monstro, leviĝis en la aeron, sputis flamojn sur la ĉasiston kaj volis ree ataki lin, sed la junulo levis la glavon kaj dehakis aliajn tri kapojn. La monstro senforta falis teren, ĝi volis sin ĵeti sur la ĉasiston, sed per la lastaj fortoj la knabo dehakis al ĝi la voston: Li ne povis plu batali kaj alvokis siajn bestojn, kiuj disŝiris la monstron en pecojn.

Kiam la batalo estis finita, la ĉasisto malfermis la preĝejon kaj trovis la princinon kuŝanta sur la planko, ĉar de timo ŝi perdis la konscion dum la batalo. Li portis ŝin eksteren kaj kiam ŝi rekonsciiĝis, li montris al ŝi la disŝiritan drakon kaj diris, ke ŝi estas libera. Ŝi ekĝojis kaj diris:

"Nun vi estos mia edzo plej amata, ĉar la patro promesis min al tiu, kiu mortigos la drakon."

Ŝi demetis sian koralan ĉirkaŭkolon kaj dividis ĝin al la bestoj por ilin rekompenci, kaj la leono ricevis la bukon. La naztukon kun sia nomo ŝi donacis al la ĉasisto. La junulo iris al la drako, eltranĉis la sep langojn, volvis ilin en la tukon kaj bone kaŝis.

La fajro kaj la batalo tre lacigis la ĉasiston, li do diris al la virgulino:

"Ni estas ambaŭ lacaj, ni dormu iom."

Ŝi konsentis kaj ili kuŝiĝis, kaj la ĉasisto diris al la leono:

"Gardu nin dum la dormo."

Ili ambaŭ ekdormis, kaj la leono kuŝiĝis apud ili por gardi, sed ankaŭ ĝi estis laca de la batalo, ĝi do alvokis la urson kaj diris:

"Kuŝiĝu apud mi, mi devas iom dormi; se io venos, veku min."

La urso kuŝiĝis apud ĝi, sed ankaŭ ĝi estis laca, li do alvokis la lupon kaj diris:

"Kuŝiĝu apud mi, mi devas iom dormi, kaj se io venos, veku min."

La lupo kuŝiĝis apud ĝi, sed ĝi ankaŭ estis laca, ĝi alvokis la vulpon kaj diris:

"Kuŝiĝu apud mi, mi devas iom dormi, kaj se io venos, veku min."

La vulpo kuŝiĝis apud ĝi, sed ankaŭ ĝi estis laca, ĝi do alvokis la leporon kaj diris:

"Kuŝiĝu apud mi, mi devas iom dormi, kaj se io venos, veku min."

La leporo sidiĝis apud ĝi, sed la malfeliĉa leporo ankaŭ estis laca, havis neniun anstataŭanton kaj ankaŭ ekdormis. Nun dormis la princino, la ĉasisto, la leono, la urso, la lupo, la vulpo kaj la leporo; ĉiuj dormis profundan dormon.

La marŝalo, kiu devis de malproksime ĉion observi kaj atendis ĝis la drako forflugos kun la princino, vidis, ke sur la monto ĉio estis kvieta, ekkuraĝis kaj suriris la supron.

Tie kuŝis la disŝirita, dispecigita drako kaj ne malproksime de ĝi la reĝa filino kaj ĉasisto kun siaj bestoj; ĉiuj profunde dormis. La marŝalo estis malbona kaj sendia homo, li prenis sian glavon, dehakis al la ĉasisto la kapon kaj portis malsupren la princinon sur siaj brakoj.

Ŝi vekiĝis kaj forte ektimis, la marŝalo diris:

"Vi estas en miaj manoj, vi devas diri, ke mi mortigis la drakon."

"Mi ne povas tion diri, ĉar tion faris la ĉasisto kun siaj bestoj."

La marŝalo eltiris la glavon, minacis mortigi ŝin, se ŝi ne obeos kaj tiamaniere devigis ŝin promesi. Poste li alkondukis ŝin al la reĝo. Senlima estis la ĝojo de la patro, kiam li vidis, ke la monstro ne disŝiris ŝin kaj ke ŝi estas vivanta kaj sana. La marŝalo diris:

"Mi mortigis la drakon, liberigis la princinon kaj la tutan regnon kaj tial mi postulas ŝin kiel edzinon laŭ via promeso."

La reĝo demandis:

"Ĉu li diras veron?"

"Jes!" ŝi respondis, "certe tio estas vera, sed mi rezervas al mi, ke la edziĝo okazos ne pli frue, ol post unu jaro," ĉar ŝi esperis, ke dum tiu tempo ŝi aŭdos ion pri sia amata ĉasisto.

Sur la monto de la drako la bestoj kuŝis apud sia senviva sinjoro kaj dormis; subite granda burdo alflugis kaj sidiĝis sur la nazo de la leporo. La leporo forpelis ĝin per la piedo kaj daŭrigis la dormadon. La burdo venis duan fojon, sed la leporo ree ĝin forpelis kaj dormis. La burdo revenis trian fojon kaj tiel pikis ĝian nazon, ke ĝi vekiĝis. La leporo tuj vekis la vulpon, la vulpo la lupon, la lupo la urson, la urso la leonon. Kiam la leono vekiĝis kaj vidis, ke la princino forestas kaj la sinjoro estas senviva, ĝi terure ekblekis kaj ekkriis:

"Kiu tion faris? Urso, kial vi ne vekis min?"

La urso demandis la lupon:

"Kial vi ne vekis min?"

La lupo la vulpon:

"Kial vi ne vekis min?" kaj la vulpo la leporon:

"Kial vi ne vekis min?"

La kompatinda leporo povis respondi nenion kaj ĝi restis la kulpulo. La bestoj volis ataki ĝin, sed ĝi petis kompaton dirante:

"Ne pereigu min, mi revivigos nian sinjoron. Mi konas monton, kie kreskas mirakla radiko: kiu havas ĝin en la buŝo, resaniĝas de ĉiu vundo kaj malsano. Sed la monto estas ducent mejlojn de ni."

La leono diris:

"Kuru kaj en daŭro de dudek kvar horoj revenu kun la radiko."

La leporo ekgalopis kaj post dudek kvar horoj ĝi alportis la radikon. La leono almetis al la ĉasisto la kapon kaj la leporo enŝovis la radikon en lian buŝon. Tuj ĉio kuniĝis, la koro komencis bati kaj la vivo revenis. La ĉasisto vekiĝis kaj tre ektimis, ne vidante la princinon. Li pensis:

"Ŝi foriris dum mia dormo por liberiĝi de mi."

La leono rapidante almetis la kapon al la ĉasisto, turninte la vizaĝon malantaŭen, sed la junulo meditis malĝoje pri la reĝa filino kaj rimarkis nenion. Nur tagmeze, kiam li volis ion manĝi, li ekvidis, ke lia kapo estas turnita al la dorso. Li ne povis tion kompreni kaj demandis la bestojn, kio okazis al li dum la dormo? La leono rakontis al li, ke ankaŭ ili ĉiuj ekdormis de laciĝo kaj vekiĝinte trovis lin senviva kun dehakita kapo; la leporo alportis la sanigan radikon kaj ĝi mem rapidante malĝuste almetis la kapon. Por forigi eraron la leono deŝiris la kapon de la ĉasisto, turnis ĝin ĝuste, kaj la leporo sanigis la vundon per la radiko.

Sed la ĉasisto estis malĝoja, li iris en la mondon kaj ordonis al la bestoj danci antaŭ homoj. Okazis, ke ĝuste post unu jaro li revenis en la urbon, kie li savis la reĝan filinon. Nun ĉie en la urbo hela skarlato pendis. La ĉasisto demandis la gastejmastron:

"Kion tio signifas? Antaŭ unu jaro la urbo estis kovrita per nigra krepo, kaj hodiaŭ ĉie oni vidas skarlaton?"

La mastro respondis:

"Antaŭ unu jaro oni estis donontaj la princinon al la drako, sed la marŝalo batalis kontraŭ ĝi kaj mortigis ĝin; morgaŭ estos lia edziĝo kun la princino. Jen kial antaŭ unu jaro vi vidis la funebran krepon, kaj hodiaŭ la skarlaton de ĝojo."

En la sekvinta tagmezo, en la tago de la edziĝo, la ĉasisto diris:

"Ĉu vi kredos, mastro, ke hodiaŭ, ĉi tie en via domo mi manĝos panon de la reĝa tablo?"

"Mi vetus cent orajn monerojn, ke tio ne estas vera," respondis la mastro.

La ĉasisto akceptis la veton kaj kontraŭmetis sakon kun la sama kvanto da oro. Poste li alvokis la leporon kaj diris:

"Kuru, kara saltulo, kaj alportu al mi panon de la reĝa tablo."

La leporo estis la plej malforta kaj ne povis komisii tion al iu alia, ĝi do devis uzi siajn proprajn piedojn.

"Ah," pensis ĝi, "se mi sola kuros tra la stratoj, la hundoj de la buĉistoj certe persekutos min."

Okazis, kiel ĝi antaŭvidis, la hundoj kuris post ĝi kaj volis fliki ĝian felon. Sed la leporo galopulo forkuris kaj sin kaŝis en gardodometon. La soldato ne rimarkis ĝin; kiam la hundoj alkuris kaj volis eltiri la leporon, la gardostaranto malafable akceptis ilin kaj batis ilin per la pafilo. La hundoj forkuris laŭte kriegante.

Kiam la leporo ekvidis, ke la vojo estas libera, ĝi elsaltis, kuris en la kastelon rekte al la princino, sidiĝis sub ŝia seĝo kaj ekgratis ŝian piedon.

Ŝi diris: "for, for!", ĉar ŝi pensis, ke tio estas ŝia hundo. La leporo ekgratis duan fojon, kaj ŝi ree diris: "for, for!", ĉar ŝi pensis, ke tio estas ŝia hundo. Sed la leporo persistis kaj gratis trian fojon, la princino rigardis sub la seĝon kaj rekonis la leporon per ĝia ĉirkaŭkolo.

Ŝi levis ĝin, portis en sian ĉambron kaj demandis:

"Kara leporo, kion vi deziras?"

Ĝi respondis:

"Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas ĉi tie kaj sendis min peti panon de la reĝa tablo."

La princino ekĝojis, alvokis la bakiston kaj ordonis alporti panon, kian manĝas la reĝo.

"Sed la bakisto devas porti la panon, por ke mi povu forkuri de la hundoj."

La bakisto portis la panon ĝis la pordo de la gastejo; tie la leporo ekstaris sur la postaj piedoj, prenis la panon per la antaŭaj kaj alportis ĝin al sia sinjoro. La ĉasisto diris:

"Vi vidas, sinjoro mastro, la oro estas mia."

La mastro tre miris, kaj la ĉasisto daŭrigis:

"Jes, sinjoro mastro, mi jam havas la panon, nun mi dezirus manĝi ankaŭ iom da reĝa rostaĵo."

La mastro diris:

"Mi volus ĝin vidi," sed li ne konsentis veti. La ĉasisto alvokis la vulpon kaj diris:

"Mia vulpeto, kuru kaj alportu al mi reĝan rostaĵon."

La flavulo estis pli ruza, ĝi iris, kaŝante sin en anguloj tiel, ke neniu hundo ĝin vidis, sidiĝis sub la seĝo de la princino kaj ekgratis ŝian piedon.

Ŝi rigardis malsupren kaj rekonis la vulpon per la ĉirkaŭkolo, prenis la senditon en sian ĉambron kaj diris:

"Kara vulpo, kion vi deziras?"

"Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas ĉi tie kaj sendis min peti rostaĵon, kian la reĝo manĝas."

La princino alvokis la kuiriston. Li preparis rostaĵon, kian la reĝo manĝas, kaj portis ĝin post la vulpo ĝis la pordo de la gastejo. Tie la vulpo prenis de li la pladon, forpelis per la vosto la muŝojn, kiuj sidiĝis sur la viando, kaj alportis ĝin al sia sinjoro.

"Rigardu, sinjoro mastro," diris la ĉasisto, "pano kaj rostaĵo jen estas, nun mi volas ankaŭ legomojn, kiajn manĝas la reĝo."

Li alvokis la lupon kaj diris:

"Kara lupo, iru tien kaj alportu al mi legomojn, kiajn la reĝo manĝas."

La lupo iris rekte en la palacon, ĉar li timis neniun, kaj kiam ĝi venis al la seĝo de la princino, ĝi ektiris ŝian veston. Ŝi ekrigardis posten kaj rekonis ĝin per la ĉirkaŭkolo. Ŝi kondukis ĝin en sian ĉambron kaj demandis:

"Kara lupo, kion vi deziras?"

Ĝi respondis:

"Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas ĉi tie kaj sendis min peti legomojn, kiajn manĝas la reĝo."

La princino alvokis la kuiriston, li preparis legomojn, kiajn la reĝo manĝas, kaj portis ilin ĝis la pordo de la gastejo. Tie la lupo prenis la pladon kaj alportis ĝin al sia sinjoro.

"Vi vidas, sinjoro mastro," diris la ĉasisto, "mi havas panon, rostaĵon kaj legomojn, sed mi volas manĝi ankaŭ dolĉaĵon, kian la reĝo manĝas."

Li alvokis la urson kaj diris:

"Kara urso, vi ja volonte lekas ion dolĉan, iru tien kaj alportu al mi dolĉaĵon, kian la reĝo manĝas."

La urso ektrotis en la kastelon kaj ĉiuj cedis al ĝi sur la vojo. Kiam ĝi pasis preter la gardistoj, ili baris al ĝi la vojon per pafiloj. Sed la urso ekstaris sur postaj piedoj, vangofrapis dekstren kaj maldekstren tiel, ke ĉiuj falis teren kaj iris rekte al la seĝo de la princino. Ĝi stariĝis post ŝi kaj ekmurmuris.

Ŝi ekrigardis posten, rekonis la urson, kondukis ĝin en sian ĉambron kaj demandis:

"Kara urso, kion vi deziras?"

"Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas ĉi tie; li sendis min peti dolĉaĵon, kian manĝas la reĝo."

La princino alvokis la sukeraĵiston, kiu devis baki kukojn, kiajn manĝas la reĝo kaj porti ilin ĝis la pordo de la gastejo. La urso antaŭe forlekis la pecetojn, kiuj defalis, poste ĝi stariĝis sur postaj piedoj, prenis la pladon kaj alportis ĝin al sia sinjoro.

"Vi vidas, sinjoro mastro," diris la ĉasisto, "nun mi havas panon, rostaĵon, legomojn kaj dolĉaĵon, sed mi volas ankaŭ trinki vinon, kian trinkas le reĝo."

Li alvokis la leonon kaj diris:

"Kara leono, vi ja volonte trinkus, iru kaj alportu al mi vinon, kian la reĝo trinkas."

La leono iris en la straton, ĉiuj kuris for; kiam li venis al la gardistoj, ili volis bari al li la vojon. La leono nur unu fojon ekblekis, kaj ĉiuj forsaltis.

Ĝi iris al la reĝa ĉambro kaj frapis per la vosto la pordon. La reĝa filino eliris kaj ektimus ĝin, se ŝi ne estus rekoninta ĝin per la ora buko de sia ĉirkaŭkolo. Ŝi kondukis ĝin en sian ĉambron kaj demandis:

"Kara leono, kion vi deziras?"

"Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas ĉi tie; li sendis min peti vinon, kian trinkas la reĝo."

La princino alvokis la reĝan kelestron kaj ordonis doni al la urso vinon, kian trinkas la reĝo. La leono diris:

"Mi iros kun li, por ke li donu la veran reĝan vinon."

Ili iris en la kelon kaj kiam ili venis al la bareloj, la kelestro volis doni al ĝi vinon, kiun trinkis la servistoj, sed la leono diris:

"Halt, mi gustumos la vinon!"

Ĝi verŝis al si duonon da vazo kaj per unu gluto eltrinkis ĝin.

"Ne, tio ne estas la reĝa vino."

La kelestro strabe ĝin rigardis, sed iris al alia barelo, el kiu la marŝalo trinkis.

La leono ekkriis:

"Halt, antaŭe mi gustumos la vinon," verŝis al si duonon da vazo kaj eltrinkis ĝin.

"Ĉi tiu estas pli bona," ĝi diris, "sed ankoraŭ ne la reĝa vino."

La kelestro ekkoleris kaj diris:

"Kion povas scii pri vino tia malsaĝa bruto."

Sed la leono donis al li tian vangofrapon, ke li falis teren; kiam li leviĝis, li senvorte kondukis ĝin en apartan malgrandan kelon, kie estis la reĝa vino; ĝin ricevadis neniu krom la reĝo. La leono ree gustumis duonon da vazo kaj diris:

"Tio povas esti la reĝa vino," kaj ordonis plenigi ses botelojn. Nun ili supreniris kaj kiam la leono venis en la freŝan aeron, ĝi ŝanceliĝis dekstren kaj maldekstren, ĉar ĝi estis iom ebria. La kelestro devis porti la vinon ĝis la pordo de la gastejo. Tie la leono prenis la korbon per la dentoj kaj alportis ĝin al sia sinjoro.

"Vi vidas, sinjoro mastro," diris la ĉasisto, "mi havas panon, viandon, legomojn, dolĉaĵon kaj vinon reĝajn; nun mi manĝos kun miaj bestoj."

Li sidiĝis, manĝis kaj trinkis kaj regalis la leporon, vulpon, lupon, urson kaj leonon. Li estis esperplena, ĉar li vidis, ke la princino ankoraŭ amas lin. Post la festeno li diris:

"Sinjoro mastro, mi manĝis kaj trinkis kiel reĝo, nun mi iros en la kastelon kaj edziĝos kun la princino."

La mastro demandis:

"Kiamaniere tio fariĝos, ŝi ja havas jam fianĉon kaj hodiaŭ oni festos la edziĝon?"

La ĉasisto eltiris la naztukon, kiun la princino donis al li sur la draka monto kaj en kiu estis envolvitaj la sep langoj de la monstro, kaj diris:

"Tio, kion mi tenas en la mano, helpos min."

La mastro rigardis la tukon kaj diris:

"Ĉion mi kredos, sed ne tion, kaj mi povas veti mian domon kun la korto."

La ĉasisto metis sur la tablon saketon kun mil oraj moneroj kaj diris:

"Jen estas mia veto."

Ĉe la reĝa tablo la reĝo diris al la filino:

"Kion volis ĉiuj ĉi sovaĝaj bestoj, kiuj venis al vi kaj eniris kaj eliris el la kastelo?"

Ŝi respondis:

"Mi ne povas tion diri, sed vi bone agos, se vi ordonos venigi ilian sinjoron."

La reĝo sendis serviston en la gastejon kaj invitis la fremdulon. La servisto eniris ĝuste en la momento, kiam la ĉasisto vetis kun la mastro. La ĉasisto diris:

"Vi vidas, sinjoro mastro, la reĝo sendas serviston kaj invitas min; sed tiel mi ne iros."

Al la servisto li diris:

"Petu la reĝon, ke li sendu al mi reĝajn vestojn, kaleŝon sesĉevalan kaj servistojn, kiuj akompanos min."

Kiam la reĝo ekaŭdis la respondon, li diris al sia filino:

"Kion mi devas fari?"

Ŝi respondis:

"Sendu, kion li petas, vi bone agos."

La reĝo sendis reĝajn vestojn, sesĉevalan kaleŝon kun servistoj. La ĉasisto, vidante ilin de malproksime, diris:

"Vi vidas, sinjoro mastro, oni plenumas mian deziron."

Li surmetis la reĝajn vestojn, prenis la tukon kun la drakaj langoj kaj ekveturis al la reĝo. Kiam la reĝo ekvidis lin de malproksime, li demandis la filinon:

"Kiel mi devas lin akcepti?"

Ŝi respondis:

"Plej bone estos, se vi iros renkonte al li."

La reĝo iris renkonte al li kaj enkondukis lin en la kastelon. La bestoj sekvis la ĉasiston. La reĝo montris al li la lokon inter si kaj la princino. La marŝalo sidis ĉe la kontraŭa flanko, kiel fianĉo, sed ne rekonis la fremdulon.

Oni alportis la sep kapojn drakajn por montri ilin al ĉiuj, kaj la reĝo diris:

"La sep kapojn dehakis la marŝalo kaj tial mi donas al li hodiaŭ mian filinon kiel edzinon."

Tiam la ĉasisto leviĝis, malfermis ĉiujn buŝegojn kaj demandis:

"Kie estas la langoj de la drako?"

La marŝalo ektimis, paliĝis kaj ne sciis, kion respondi; fine terurita li diris:

"La drakoj ne havas langojn."

"La mensoguloj ne devus havi ilin," respondis la ĉasisto, "sed la langoj de la drako estas la pruvo de la venko."

Li malvolvis la tukon, en kiuj la langoj estis, metis ilin en la buŝegojn, kaj ĉiuj ĝuste taŭgis. Poste li prenis la tukon, sur kiu la nomo de la princino estis brodita, kaj demandis, al kiu ŝi ĝin donis. Ŝi respondis:

"Al tiu, kiu mortigis la drakon."

Tiam la ĉasisto kunvokis siajn bestojn, demetis de ĉiu la ĉirkaŭkolon kaj de la leono la oran bukon, montris ĉion al la virgulino kaj demandis, kies propraĵo ĝi estas.

"La ĉirkaŭkolo kaj la ora buko estis mia, mi disdonis ilin al la bestoj, kiuj helpis venki la drakon."

Nun la ĉasisto diris:

"Kiam mi ekdormis laca de la batalo, la marŝalo venis kaj dehakis al mi la kapon; poste li forportis la princinon kaj rakontadis, ke li mortigis la drakon; ke li mensogis, mi pruvas per la langoj, naztuko kaj ĉirkaŭkolo."

Poste li rakontis, kiel liaj bestoj resanigis lin per mirakla radiko, ke tutan jaron li migris kun ili kaj fine venis ĉi tien kaj eksciis pri la perfido de la marŝalo per la rakonto de la gastejmastro. La reĝo demandis la filinon:

"Ĉu tio estas vera, ke li mortigis la drakon?"

Ŝi respondis:

"Jes, tio estas vera; nun mi povas malkaŝi la hontindan agon de la marŝalo, ĉar ĝi fariĝis konata sen mia konfeso. Li superforte devigis min silenti. Tial mi postulis, ke la edziĝo estu festita nur post unu jaro."

La reĝo kunvokis dudek konsilistojn por juĝi la marŝalon; ili kondamnis lin al disŝiro per kvar bovoj. Tiel oni punis la marŝalon. La reĝo donis la filinon al la ĉasisto kaj proklamis lin reganto de la tuta lando. La edziĝon oni festis kun granda ĝojo. La juna reĝo venigis sian patron kaj zorganton kaj superŝutis ilin per trezoroj. Ankaŭ la gastejmastron li ne forgesis. Li alvokis lin kaj diris:

"Vi vidas, sinjoro mastro, mi edziĝis kun la princino, via domo kaj korto estas nun mia."

La mastro respondis:

"Jes, tute prave."

La juna reĝo diris:

"Ekkonu la reĝan favoron: mi lasas al vi la domon kaj korton kaj donacas ankaŭ la mil orajn monerojn."

La juna reĝo kaj reĝino estis kontentaj kaj vivis feliĉe. Li ofte ĉasis, ĉar tio estis por li granda plezuro, kaj la bestoj devis lin sekvi. Proksime estis arbaro, pri kiu oni diris, ke ĝi estas sorĉita: kiu eniros tien, ne facile revenos. La juna reĝo tre deziris ĉasi tie kaj ne lasis la maljunan reĝon trankvila, ĝis li permesis. La juna reĝo elrajdis kun granda akompanantaro.

Kiam li venis en la arbaron, li ekvidis neĝeblankan cervinon kaj diris al siaj servistoj:

"Haltu ĉi tie kaj atendu mian revenon, mi persekutos la belan ĉasaĵon."

Li ekrajdis post ĝi kaj nur liaj bestoj lin sekvis. La servistoj atendis ĝis la vespero, sed li ne revenis, ili do iris hejmen kaj rakontis al la reĝino:

"La juna reĝo persekutas en la sorĉarbaro blankan cervinon kaj ne revenis."

La reĝino tre maltrankviliĝis pro li. Dume la juna reĝo persekutis la cervinon, sed ne povis kapti ĝin; kiam li opiniis, ke oni jam povas pafi, ŝi ree forkuris kaj fine tute malaperis.

Nur tiam li rimarkis, ke li enrajdis profunde en la arbaron; li ekblovis sian kornon, sed neniu respondis, ĉar liaj homoj ne povis ĝin aŭdi. Jam estis nokto, la reĝo ne povis en ĉi tiu tago reveni hejmen, desaltis de la ĉevalo, ekbruligis fajron apud arbo kaj decidis pasigi tie la nokton.

Li sidiĝis ĉe la fajro, la bestoj kuŝiĝis ĉirkaŭ li. Subite ŝajnis al li, ke li aŭdas homan voĉon: li ĉirkaŭrigardis, sed vidis nenion. Post momento li ekaŭdis super si ĝemon, li rigardis supren kaj vidis maljunulinon sidanta sur arbo. Ŝi senĉese plendis:

"Hu, hu, hu, kia malvarmo!"

La reĝo diris:

"Malsupreniru kaj varmigu vin." "Ne, viaj bestoj min mordos."

"Venu; maljunulino, ili ne atakos vin."

Ŝi estis sorĉistino.

"Mi ĵetos al vi vergon," ŝi diris, "ekbatu per ĝi ilin sur la dorso."

La reĝo prenis la vergon, sed apenaŭ li tuŝis la bestojn, ili senmoviĝis kaj fariĝis ŝtonoj. Nun la sorĉistino estis sendanĝera, desaltis de la arbo, tuŝis per la vergo ankaŭ la reĝon kaj ŝtonigis lin. Tiam ŝi ekridis, tiris lin kaj la bestojn en kavon, kie multe da similaj ŝtonoj kuŝis.

Kiam la juna reĝo tute ne revenis, la timo kaj ĉagreno de la reĝino estis pli kaj pli grandaj. En la sama tempo la alia frato, kiu ĉe la disiĝo iris orienten, venis en la regnon.

Li serĉis servon, sed trovis ĝin nenie, li do migris kaj liaj bestoj dancis por amuzi la homojn. Foje li rememoris la tranĉilon, kiun ili penetrigis en arbon ĉe la disiĝo, kaj volis ekscii ion pri la sorto de la frato. Li venis tien kaj eltiris la tranĉilon: la flanko de la frato estis duone brilanta, duone kovrita de rusto. Li ektimis kaj pensis:

"Granda malfeliĉo kredeble atingis mian fraton; sed eble mi sukcesos ankoraŭ lin savi, ĉar duono de la tranĉilo estas ankoraŭ brilanta."

Li ekiris kun siaj bestoj okcidenten kaj kiam li venis al la pordego de la urbo, la gardistoj demandis, ĉu ili devas anonci lin al la reĝino, kiu jam de kelke da tagoj estas maltrankvila pro li kaj timas, ke li pereis en la sorĉarbaro.

La gardistoj estis certaj, ke li estas la juna reĝo, tiel li similis la reĝon kaj ankaŭ lin sekvis sovaĝaj bestoj. La junulo konjektis, ke ili parolas pri lia frato kaj pensis:

"Plej bone estos, se mi lin ŝajnigos; tiamaniere mi pli facile savos lin."

Li ordonis al la gardistoj sin konduki en la kastelon kaj estis akceptita kun granda ĝojo. La juna reĝino estis certa, ke li estas ŝia edzo kaj demandis, kial li tiel longe forestis. Li respondis:

"Mi eraris en la arbaro kaj ne povis retrovi la vojon."

Vespere oni kondukis lin en la gereĝan liton, sed li metis dutranĉan glavon inter si kaj la reĝino. Ŝi tion ne komprenis, sed ne kuraĝis demandi.

La ĉasisto restis en la kastelo kelke da tagoj kaj bone eksciis ĉion pri la sorĉarbaro; fine li diris:

"Mi devas ankoraŭ unu fojon tie ĉasi."

La reĝo kaj la juna reĝino penis konvinki lin, ke li tion ne faru, sed li insistis kaj forrajdis kun granda akompanantaro. Kiam li venis en la arbaron, la samo okazis al li, kiel al lia frato. Li ekvidis blankan cervinon kaj diris al siaj homoj:

"Haltu ĉi tie kaj atendu mian revenon, mi persekutos la belan ĉasaĵon."

Li ekrajdis post ĝi kaj liaj bestoj sekvis lin. Sed li ne povis kapti la cervinon kaj penetris tiel profunde en la arbaron, ke li devis tie pasigi la nokton. Kiam li ekbruligis fajron, li aŭdis ĝemon super si:

"Hu, hu, hu, kia malvarmo!"

Li rigardis supren: sur la arbo sidis la sama sorĉistino. Li diris:

"Malsupreniru kaj varmigu vin, maljunulino."

"Ne, viaj bestoj min mordos."

Li respondis:

"Ili ne atakos vin."

Ŝi ekkriis:

"Mi ĵetos al vi vergon, ekbatu ilin per ĝi, tiam mi estos sendanĝera."

Kiam la ĉasisto aŭdis tion, li diris:

"Mi ne batos miajn bestojn; venu malsupren, alie mi devigos vin."

"Kion vi volas? Nenion vi povas fari al mi."

"Se vi ne venos, mi pafos vin."

Ŝi respondis:

"Pafu, mi ne timas viajn kuglojn."

Li ekcelis kaj pafis, sed la sorĉistino ne timis la plumbajn kuglojn kaj brue ridis:

"Vi ne trafos min."

Sed la ĉasisto konis la sekreton, deŝiris de sia vesto tri arĝentajn butonojn, ŝargis per ili la pafilon kaj pafis. La sorĉistino tuj falis kun krio teren, ĉar ŝia arto ne povis kontraŭ tio efiki. La ĉasisto metis sur ŝin sian piedon kaj diris:

"Maljuna sorĉistino, se vi ne diros tuj, kie mia frato estas, mi kaptos vin per ambaŭ manoj kaj ĵetos en la fajron."

Ŝi forte ektimis kaj petis kompaton:

"Li kuŝas ŝtoniĝinta kun siaj bestoj en kavo."

Li devigis ŝin, ke ŝi konduku lin tien, kaj minacis:

"Maljuna monstro, nun revivigu mian fraton kaj ĉiujn, kiuj kuŝas tie ĉi, alie mi ĵetos vin en la fajron."

Ŝi prenis vergon kaj tuŝis la ŝtonojn: lia frato kun la bestoj tuj reviviĝis, multaj aliaj, komercistoj, metiistoj kaj paŝtistoj leviĝis, dankis pro la liberigo kaj foriris hejmen. La ĝemeloj, revidinte unu la alian, kore ekĝojis; senfinaj estis iliaj kisoj. Poste ili kaptis la sorĉistinon, ligis ŝin kaj ĵetis en la fajron. Apenaŭ la sorĉistino estis bruligita, la arbaro maldensiĝis, fariĝis luma kaj klara, kaj oni povis vidi la reĝan kastelon en interspaco de trihora vojo.

La fratoj iris hejmen kaj rakontis unu al la alia siajn aventurojn. Kiam la pli juna diris, ke li anstataŭas la reĝon en la tuta lando, la alia respondis:

"Mi tion konjektis, ĉar kiam mi venis en la urbon, oni pensis, ke tio estis vi, kaj honoris min kiel reĝon: la juna reĝino same opiniis, mi devis manĝi kun ŝi kaj dormi en via lito."

Aŭdinte tion la pli juna ekfuriozis, eltiris la glavon kaj dehakis al la frato la kapon. Sed kiam li vidis la senvivan fraton kaj la ruĝan sangon fluanta el li, li ploris kaj bedaŭris:

"Mia frato savis min, kaj mi mortigis lin pro tio."

Subite alkuris lia leporo kaj diris, ke ĝi alportos la radikon de la vivo. Ĝi kuris kiel sago kaj ĝustatempe alportis la radikon. La mortinto reviviĝis kaj ne rimarkis, ke li havis vundon.

Ili daŭrigis la vojiron kaj la pli juna diris:

"Vi tute similas min, havas reĝajn vestojn kiel mi kaj la bestoj sekvas vin kiel min. Ni eniru en la urbon tra du kontraŭaj pordegoj kaj de du flankoj samtempe aperu antaŭ la maljuna reĝo."

Ili disiĝis, kaj al la maljuna reĝo samtempe venis gardistoj de ambaŭ pordegoj kaj anoncis, ke la juna reĝo kun la bestoj revenis el la arbaro.

La reĝo diris:

"Tio ne estas ebla, inter la pordegoj estas interspaco de unu horo."

Dume ambaŭ fratoj venis de du flankoj en la korton de la kastelo kaj supreniris. La reĝo diris al sia filino:

"Diru, kiu estas via edzo? Ili tiel similas unu la alian, ke mi ne povas rekoni."

La reĝino tre ektimis kaj ne povis respondi; fine ŝi rememoris la ĉirkaŭkolon, kiun ŝi disdonis al la bestoj. Ŝi rimarkis sur unu el la leonoj sian oran bukon kaj gaje ekkriis:

"Tiu estas mia edzo, kiun sekvos ĉi tiu leono!"

La juna reĝo ekridis kaj diris:

"Jes, tio estas vera."

Li sidiĝis ĉe la tablo kaj gaje manĝis kaj trinkis. Vespere, kiam la juna reĝo kuŝiĝis, lia edzino demandis:

"Kial en la lasta tempo vi ĉiam metis ĉe via flanko la dutranĉan glavon? Mi pensis, ke vi volas min mortigi!"

Nur tiam la reĝo komprenis, kiel fidelan fraton li havis.