<< Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj

Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon

Iu patro havis du filojn. La pli aĝa estis saĝa, prudenta kaj lerta, la pli juna estis malsaĝa, povis nenion kompreni kaj lerni. La homoj, rigardante lin, diris:

"Li estos ŝarĝo por la patro!"

Kiam oni devis ion fari, ĉiam la pli aĝa devis ĝin plenumi; sed kiam la patro sendis lin malfrue vespere aŭ nokte, kaj la vojo estis tra tombejo aŭ alia timiga loko, li ĉiufoje respondis:

"Oh ne, patro, mi ne iros tien, mi timas."

Kiam vespere ĉe la fajrujo oni rakontis fabelojn, kiuj tremigis la aŭskultantojn, ili iun fojon diris:

"Ah, kiel mi timas!" sed la pli juna sidis en angulo, aŭskultis, kaj ne povis kompreni, kion tio signifas.

"Oni ĉiam diras: mi timas! mi timas! Mi ne timas, kredeble tio estas artifiko, kiun mi ne konas."

Foje la patro diris al li:

"Aŭskultu, vi en la angulo, vi fariĝas granda kaj forta. Vi devas ion ellerni kaj mem trovi por vi la panon. Vi vidas, kiel via frato penas, sed via laboro ĉiam estas vana."

"Patro," respondis la filo, "mi volonte lernus ion; mi volus lerni, kio estas timo, mi tute ne komprenas tion."

La pli aĝa ridis kaj pensis:

"Dio mia, kia malsaĝulo estas mia frato, li neniam taŭgos por io: se ne lernas la infano, ĝi ne estos kapitano."

Post iom da tempo orgenisto vizitis la domon. La patro plendis pri sia ĉagreno kaj rakontis, ke la pli juna filo taŭgas por nenio, nenion scias kaj lernas nenion:

"Imagu, kiam mi demandis lin, kiun metion li volas lerni, li respondis, ke li dezirus lerni, kio estas timo."

"Se nur tion li deziras," respondis la orgenisto, "li povas tion lerni ĉe mi; lasu lin en mian domon, mi lin poluros."

La patro estis kontenta, ĉar li pensis:

"En ĉiu okazo la knabo iom profitos."

La orgenisto prenis la knabon en sian domon kaj li devis sonorigi en la preĝejo. Post kelkaj tagoj la orgenisto vekis la knabon noktomeze, ordonis al li leviĝi, suriri la preĝejan turon kaj sonorigi.

"Mi instruos al vi, kio estas timo," pensis la orgenisto kaj iris sekrete antaŭe. La knabo suriris la turon, ĉirkaŭrigardis kaj kiam li volis preni en la manon la ŝnuron, li ekvidis sur la ŝtuparo, kontraŭ la fenestro, blankan figuron.

"Kiu estas tie?" li demandis, sed la figuro ne respondis, ne moviĝis.

"Respondu," ekkriis la junulo, "aŭ iru for, vi havas nokte nenion por fari ĉi tie!"

La orgenisto staris senmova, por kredigi al la junulo, ke tio estas fantomo. La knabo ree kriis:

"Kion vi volas? Parolu, se vi estas honesta homo; se ne, mi faligos vin de la ŝtuparo."

La orgenisto pensis:

"Li tion ne faros," ne respondis kaj staris kvazaŭ ŝtona. La knabo la trian fojon alparolis lin, sed vane. Tiam li ekkuris kaj tiel depuŝis de la ŝtuparo la fantomon, ke ĝi rulfalis dek ŝtupojn kaj restis senmova en angulo. La knabo sonorigis, revenis en la domon sen diri eĉ unu vorton, kuŝiĝis kaj ekdormis. La edzino de la orgenisto longe atendis la edzon, sed li ne revenis. Fine ŝi ektimis, vekis la knabon kaj demandis:

"Ĉu vi ne scias, kie restis mia edzo? Li suriris antaŭ vi la turon."

"Ne," respondis la knabo. "Iu staris sur la ŝtuparo kontraŭ la fenestro, kaj ĉar li volis nek respondi, nek foriri, mi pensis, ke li estas ŝtelisto kaj mi faligis lin de la ŝtuparo. Iru tien, vi vidos, ĉu tio estis via edzo. Se jes, granda domaĝo estas."

La virino kuris tien kaj trovis la edzon en angulo; li kuŝis kaj ĝemis, ĉar unu lia piedo estis rompita.

Ŝi portis la edzon malsupren kaj kun laŭtaj krioj rapidis al la patro de la junulo.

"Via filo," ŝi kriis, "kaŭzis grandan malfeliĉon! Li ĵetis mian edzon de la ŝtuparo, tiel ke li rompis unu piedon al la malfeliĉulo. Reprenu la friponon el nia domo!"

La patro ektimis, kuris al la knabo kaj severe riproĉis lin:

"Kiaj sendiaj agoj! La diablo, ŝajnas, inspiris vin!"

"Patro," li respondis, "aŭskultu min, mi estas senkulpa: li staris en la mallumo, kiel iu, kiu havas malbonajn intencojn. Mi ne sciis, kiu li estas kaj trifoje mi admonis lin respondi aŭ foriri."

"Ah," diris la patro, "vi alportas nur malfeliĉojn. For de miaj okuloj, mi ne volas plu vidi vin."

"Bone, patro, atendu nur ĝis la tagiĝo; mi foriros por lerni timon: mi ekhavos arton, kiu nutros min!"

"Lernu, kion vi volas," diris la patro, "tio estas por mi indiferenta. Jen estas 50 talaroj, iru en la vastan mondon kaj al neniu diru, de kie vi venas kaj kiu estas via patro, ĉar mi hontas pro vi!"

"Bone, patro, kiel vi volas. Se vi postulas nenion plian, mi povas facile plenumi vian volon."

Kiam leviĝis la suno, la knabo metis la talarojn en la poŝon, ekiris sur la grandan vojon kaj senĉese ripetis al si:

"Ah, se mi timus, se mi timus."

Homo iris sur la vojo, aŭdis la vortojn, kiujn la knabo diris al si mem, kaj kiam ili proksimiĝis al pendigilo, li diris:

"Ĉu vi vidas tie la arbon, kie sep junuloj festis la edziĝon kun la filino de la ŝnurfaristo kaj nun lernas flugi: sidiĝu tie kaj atendu la nokton, vi lernos timi."

"Se oni bezonas nenion plian, la afero estas facile farebla. Revenu morgaŭ matene: se mi tiel rapide lernos timi, vi ricevos miajn 50 talarojn."

La knabo iris al la pendigilo, sidiĝis sub ĝi kaj atendis ĝis la vespero. Estis malvarme, la knabo ekbruligis fajron; sed noktomeze ekblovis tiel malvarma vento, ke la knabo ne povis sin varmigi, malgraŭ la fajro. Kiam li vidis, ke la vento movas la pendigitojn, kiuj tuŝegas unu alian, li pensis:

"Mi frostas ĉi tie ĉe la fajro, kiel ili devas frosti kaj tremi tie supre!"

Li estis kompatema: li starigis ŝtupetaron, supreniris, malligis ĉiujn sep kaj portis ilin malsupren. Poste por ekflamigi la karbojn li blovis sur la fajron kaj sidigis ilin ĉirkaŭe. Sed ili sidis senmovaj kaj la fajro ekbruligis iliajn vestojn.

"Gardu vin," kriis la knabo, "alie mi ree vin pendigos!" La mortintoj aŭdis nenion, silentis, kaj iliaj ĉifonoj brulis. La knabo ekkoleris kaj diris:

"Ĉu vi ne volas vin gardi? Bone, sed mi tute ne intencas bruli kun vi," li ree pendigis ilin, sidiĝis ĉe la fajro kaj ekdormis. En la posta tago venis al li la sama homo por ricevi la 50 talarojn kaj diris:

"Nun vi scias, kio estas timo!"

"Ne," respondis la knabo, "de kie mi povus scii? Ĉi tiuj supre ne malfermis la buŝon; ili estis tiel malsaĝaj, ke ili lasis siajn ĉifonojn bruli."

La homo vidis, ke li ne ricevos la 50 talarojn, foriris kaj diris:

"Tian mi ne vidis ankoraŭ!"

La knabo iris sian vojon kaj ree ripetis al si:

"Ah, se mi timus, se mi timus!"

Veturigisto, kiu iris malantaŭ li, demandis:

"Kiu vi estas?"

"Mi ne scias," respondis la junulo.

La veturigisto daŭrigis:

"De kie vi venas?"

"Mi ne scias."

"Kiu estas via patro?"

"Tion mi ne povas diri."

"Kion vi murmuras senĉese?"

"Mi volus lerni timi, sed neniu povas instrui min."

"Ĉesu babili sensencaĵojn," diris la veturiĝisto, "iru kun mi, eble mi loĝigos vin."

La knabo iris kun la veturigisto, kaj vespere ili venis en gastejon, kie ili estis pasigontaj la nokton. Enirante en la ĉambron, la knabo ree diris:

"Ah, se mi timus, se mi timus!"

La mastro, aŭdinte tion, ekridis kaj diris:

"Se vi tion serĉas, vi trovos ĉi tie bonan okazon."

"Silentu!" diris al li la edzino, "multaj kuraĝuloj jam perdis tie la vivon. Domaĝe estus, se ĉi tiuj belaj okuloj ne plu vidus la tagan lumon."

La knabo diris:

"Kiel ajn malfacila tio estas, mi volas ĝin lerni, mi ja por tio migras en la mondo."

Li ne lasis la gastejmastron trankvila, ĝis ĉi tiu rakontis, ke ne malproksime estas malbenita kastelo, kie li povas lerni timi, se li nur pasigos tie tri noktojn. La reĝo promesis al tiu, kiu kuraĝos tion fari, sian filinon kiel edzinon, kaj la filino estas la plej bela virgulino en la tuta mondo. En la kastelo estas ankaŭ grandaj trezoroj, gardataj de malbonaj spiritoj; oni povus akiri ilin kaj fariĝi riĉulo. Multaj kuraĝuloj jam estis interne, sed ankoraŭ neniu eliris.

En la posta tago la knabo iris al la reĝo kaj diris:

"Se vi permesos, mi pasigos tri noktojn en la kastelo."

La reĝo rigardis lin kaj ĉar la knabo plaĉis al li, li diris:

"Vi povas peti tri aferojn, sed nur senvivajn objektojn, kaj vi povos kunporti ilin en la kastelon."

La junulo respondis:

"Mi petas fajron, tornilon kaj lignaĵistan stablon kun tranĉilo."

La reĝo ordonis ĉion ĉi porti dum la tago en la kastelon. Kiam proksimiĝis la nokto, la knabo eniris en la kastelon, ekbruligis helan fajron en unu ĉambro, metis apude la stablon kun la tranĉilo, sidiĝis sur la tornilo kaj diris:

"Ah, se mi timus! Sed ankaŭ ĉi tie mi ne lernos timi."

Antaŭ noktomezo li volis flamigi la fajron: kiam li blovis, io ekkriis en angulo:

"Miaŭ, miaŭ, kia malvarmo!"

"Malsaĝuloj, kial vi krias? Venu al la fajro kaj varmigu vin."

Apenaŭ li tion diris, elsaltis du grandaj katoj, sidiĝis ĉe ambaŭ liaj flankoj kaj sovaĝe rigardis lin per siaj fajraj okuloj. Post momento, kiam ili jam varmigis sin, ili diris:

"Kolego, ĉu vi ne volas ludi kartojn?"

"Kial ne," respondis li, "sed montru viajn piedojn!"

Ili etendis siajn ungegojn.

"Ah," li diris, "kiel longaj ungoj! Atendu, mi devas ilin detranĉi."

Li kaptis ilin sur la nuko, sidiĝis sur la stablo, ŝraŭbis iliajn piedojn kaj diris:

"Mi vidis fiajn fingrojn, mi ne plu volas ludi kun vi."

Li mortigis la katojn kaj ĵetis en akvon. Apenaŭ li kvietigis la du ludkunulojn kaj sidiĝis ĉe la fajro, el ĉiuj anguloj venis nigraj katoj kaj hundoj nigraj, ligitaj per fajraj ĉenoj, pli kaj pli multnombraj, tiel ke li ne povis forpuŝi ilin. Ili kriis terure, paŝis en la fajron, disĵetis la karbojn kaj volis estingi ĝin. Dum momento li rigardis kviete, sed ili fine tedis lin, li kaptis la tranĉilon, ekkriis:

"For, kanajloj!" kaj senkompate hakis dekstren kaj maldekstren.

Parto forkuris, parton li mortigis kaj ĵetis en la lageton. Kiam li revenis, li flamigis la fajron el la eroj kaj varmigis sin.

Kiam li sidis tiamaniere, liaj okuloj ne volis plu esti malfermitaj kaj li deziris dormi. Li ĉirkaŭrigardis kaj vidis en la angulo grandan liton.

"Ĝustatempe," li diris kaj kuŝiĝis. Sed apenaŭ li fermis la okulojn, la lito ekveturis kaj veturis tra la tuta kastelo.

"Bone, tre bone," diris la knabo, "kuru rapide!"

La lito ruliĝis kvazaŭ al ĝi estus jungitaj ses ĉevaloj, trans la sojlojn kaj ŝtuparojn, supren kaj malsupren. Subite, krak, krak, ĝi renversiĝis kaj kuŝis sur li kvazaŭ monto. Sed li deĵetis kovrilojn kaj kusenojn, eliĝis kaj diris:

"Veturu, al kiu tio plaĉas."

Li kuŝiĝis ĉe la fajro kaj dormis ĝis la tagiĝo. Matene la reĝo venis kaj vidante lin kuŝanta sur la planko, pensis, ke la fantomoj mortigis lin kaj ke li estas senviva.

"Domaĝe, tiel bela viro!" diris la reĝo.

La junulo aŭdis tion, leviĝis kaj diris:

"Ankoraŭ ne!"

La reĝo ekmiris, sed ĝojis kaj demandis, kiel pasis la nokto.

"Tre bone," respondis la knabo, "pasis unu, pasos ankaŭ la ceteraj."

Kiam li venis en la gastejon, la mastro larĝe malfermis la okulojn:

"Neniam mi supozis, ke mi ree vidos vin vivanta; ĉu nun vi lernis timi?"

"Ne, ĉio estas vana. Se iu povus klarigi tion al mi!"

En la posta nokto li ree iris en la malnovan kastelon, sidiĝis ĉe la fajro kaj rekomencis sian kanton:

"Ah, se mi timus, se mi timus!"

Kiam venis noktomezo, eksonis bruo kaj krioj pli kaj pli laŭtaj. Post momento ĉio eksilentis; fine el la kamentubo aperis duono de homo kaj falis antaŭ li.

"Tio ne sufiĉas," li kriis, "kie estas la alia duono?"

La bruo rekomenciĝis, io furioze kriegis, kaj la alia duono falis.

"Atendu!" diris la junulo, "mi ekflamigos por vi la fajron."

Kiam li tion faris, li vidis, ke ambaŭ duonoj kuniĝis kaj terura homo sidis sur lia loko. La knabo diris:

"Mi ne konsentas, la benko estas mia."

La homo volis lin forpuŝi, sed la knabo ne cedis, depuŝis la monstron kaj sidiĝis sur sia loko. Dume falis pli multe da homoj, unu post alia. Ili alportis naŭ kadavrajn krurojn kaj du kadavrajn kapojn, starigis la krurojn kaj ekludis keglojn. Ankaŭ la junulo deziris ludi kaj demandis:

"Aŭskultu, ĉu vi akceptos min?"

"Jes, se vi havas monon."

"Mi havas sufiĉe da mono, sed viaj kegloj ne estas sufiĉe rondaj."

Li prenis la kapojn, metis ilin en la tornilon kaj rondigis.

"Nun ili pli bone ruliĝos," li diris "al la ludo!"

Li ludis kun ili kaj perdis iom da mono, sed kiam la dekdua horo eksonoris, ĉio malaperis antaŭ liaj okuloj. Li kuŝiĝis kaj trankvile ekdormis.

En la posta tago venis la reĝo kaj demandis:

"Kiel pasis la dua nokto?"

"Mi ludis keglojn," respondis li, "kaj perdis kelkajn helerojn."

"Vi do ne timis?"

"Tute ne, gaje estis! Ah, se mi scius, kio estas timo!"

En la tria nokto li ree sidiĝis sur sia benko kaj tediĝinta diris:

"Ah, se mi timus!"

En malfrua horo ses grandaj viroj venis kaj alportis ĉerkon. La knabo diris:

"Certe tio estas mia kuzo, kiu mortis antaŭ kelkaj tagoj," faris invitan geston kaj ekkriis:

"Venu, kuzeto, venu!" Ili metis la ĉerkon sur la plankon; li proksimiĝis kaj demetis la kovrilon: tie kuŝis mortinto. La knabo tuŝis lian vizaĝon, sed ĝi estis malvarma kiel glacio.

"Atendu," li diris, "mi iom varmigos vin."

Li iris al la fajro, varmigis sian manon kaj metis ĝin sur la vizaĝon de la mortinto, sed la kadavro restis malvarma. La knabo prenis ĝin el la ĉerko, sidiĝis ĉe la fajro, metis la mortinton sur siajn genuojn kaj frotis ĝiajn brakojn por fluigi la sangon. Kiam tio ne efikis, li pensis: kiam du kuŝas kune en la lito, ili varmigas sin reciproke. Li do portis ĝin en la liton, kovris ĝin kaj kuŝiĝis ĉe ĝia flanko. Post momento la mortinto varmiĝis kaj komencis moviĝi. La knabo diris:

"Vi vidas, kuzo, se mi ne estus vin varmiginta ..."

Sed la mortinto ekkriis:

"Nun mi sufokos vin!"

"Kio?" ekkriis la knabo. "Ĉu tio estas via danko? Vi tuj reiros en la ĉerkon!"

Li levis la mortinton, ĵetis en la ĉerkon kaj fermis la kovrilon. La ses viroj ree aperis kaj forportis la ĉerkon.

"Mi ne povas timi, neniam mi lernos ĉi tie timon."

Homo enpaŝis, pli alta ol ĉiuj aliaj, terura; li estis maljuna kaj havis longan blankan barbon.

"Malnoblulo," kriis li, "mi instruos al vi timon: vi mortos."

"Ne rapidu," respondis la junulo, "se mi devas morti, ni antaŭe priparolu la aferon."

"Vi tuj ekkonos la pezon de mia mano," diris la monstro.

"Atendu iom, ne fanfaronu; mi estas same forta kiel vi, eble pli forta."

"Tion mi vidos," diris la maljunulo. "Se vi estas pli forta, mi lasos vin foriri. Venu kaj ni provu."

Tra mallumaj koridoroj li kondukis lin en forĝejon, prenis hakilon kaj per unu bato penetrigis la amboson en la teron.

"Mi faros la samon pli bone," diris la knabo kaj iris al la alia amboso; la maljunulo proksimiĝis por rigardi, kaj lia blanka barbo pendis super ĝi. La knabo prenis la hakilon, dishakis la amboson kaj per la sama bato pinĉigis en ĝi la barbon de la monstro.

"Nun mi tenas vin, nun estas via vico morti."

Li levis feran bastonon kaj komencis bati la maljunulon, ĝis ĉi tiu ekĝemis kaj petis kompaton, promesante al la junulo grandajn riĉaĵojn. La knabo eltiris la hakilon kaj liberigis lin. La maljunulo rekondukis lin en la kastelon kaj montris al li en la kelo tri kestojn plenajn de oro:

"Unu parto estas por la malriĉuloj, la dua por la reĝo, la tria por vi."

Dume la dekdua horo eksonoris kaj la spirito malaperis. La knabo restis en la mallumo.

"Mi trovos la vojon," li diris, palpis ĉirkaŭe, retrovis la ĉambron kaj ekdormis tie ĉe sia fajro.

En la posta mateno la reĝo venis kaj diris:

"Nun vi lernis, kio estas timo?"

"Ne," respondis la knabo. "Kiamaniere? Ĉi tie estis mia mortinta kuzo kaj venis barbulo, kiu montris al mi multe da mono en la kelo, sed neniu instruis al mi timi."

La reĝo diris:

"Vi liberigis la kastelon, vi edziĝos kun mia filino."

"Tre bone," respondis la knabo, "tamen mi ne scias ankoraŭ, kio estas timo."

Oni alportis la monon kaj festis la edziĝon, sed la juna reĝo, kvankam li amis la edzinon kaj estis feliĉa, ĉiam ripetis:

"Ah, se mi timus, se mi timus."

Tio fine ektedis ŝin. Ŝia servistino diris:

"Mi konas rimedon, lin instrui timon."

Ŝi iris al la rivereto, kiu fluis tra la ĝardeno, kaj ordonis kapti sitelon da gugonoj

Fiŝo: an. gudgeon, fr. goujon, germ. Gründling, it. ghizzo, pol. kielb, rus. piskarj.
.

Nokte, kiam la juna reĝo dormis, la edzino detiris de li la kovrilon kaj elverŝis sur lin el la sitelo la akvon kun la gugonoj; la fiŝetoj eksaltis ĉirkaŭ li. Li vekiĝis kaj ekkriis:

"Ah, kiel mi timas, kiel mi timas, kara edzino! Jes, nun mi scias, kio estas timo."