Fratoj Grimm

Elektitaj Fabeloj

el la germana tradukis Kabe en 1906

laŭ la eldono de Inko, Tyresö/Svedio en 2002

Antaŭparolo de la tradukinto

La patrujo de la fabelo estas la oriento; la nacia karaktero kaj maniero de la vivado de la orientaj popoloj estas la kaŭzo de la fakto, ke ankoraŭ hodiaŭ la verkado de fabeloj estas tie tre alte ŝatata. Longe oni opiniis erare, ke la fabelo venis en la okcidentajn landojn nur post la krucmilitoj; en la realeco oni trovas fabelojn jam ĉe la antikvaj popoloj (Plato "La ringo de Gigas"). La unuaj kolektoj de fabeloj aperis en Italujo (en la deksesa jarcento ― Straparola "Tredeci piacevoli notti"; en la deksepa ― Giambattista Basile "Pentamerone"). En Francujo en la fino de la deksepa jarcento aperis la tutmonde konataj fabeloj de Perrault ("Contes de la mère l'Oye") kaj la traduko de Galland de "Mil kaj unu noktoj" ― la fama kolekto de arabaj fabeloj. Similaj kolektoj ekzistas en ĉiuj lingvoj de la civilizita mondo, sed la plej fama en la tutmonda literaturo estas la verko de fratoj Grimm: "Kinder- und Hausmärchen" ("Infanaj kaj hejmaj fabeloj"), eldonita en la jaroj 1812a-1813a. La ĉefa merito de fratoj Grimm estas unue, ke ili sukcesis kolekti tiel grandan nombron da fabeloj, kaj due, ke ili efektive kolektis ilin: kun respekta pietismo ili skribis tion, kion ili aŭdis de popolaj rakontantoj, ŝanĝante nenion, eĉ konservante iafoje la popolan dialekton. Ke la fabeloj estis efektive kolektitaj de fratoj Grimm kaj diktitaj de kamparaj rakontantoj, ― tion plej bone montras la sekvanta fragmento el la antaŭparolo de fratoj Grimm: "Ni havis la feliĉon koni en la vilaĝo Niederzwehrn, proksime de Cassel, kamparaninon, al kiu ni ŝuldas la plej belajn rakontojn de nia dua volumo. Ĝi estis edzino de bestedukanto: ŝi estis ankoraŭ plena de vigleco kaj ne havis pli ol kvindek jarojn. Ĝi konservis bonege en sia memoro ĉiujn malnovajn legendojn kaj certiĝis, ke ĉi tiun kapablon posedas ne ĉiu kaj ke multaj ne povas ilin memori. Ĝi rakontadis nerapide, sen ŝanceliĝo, kun grandega plezuro; se oni petis, ŝi ripetis la rakontojn sufiĉe malrapide, por ke oni povu skribi post ŝia diktado. Multajn el niaj fabeloj ni notis tiamaniere vorton post vorto. Tiuj, kiuj opinias, ke la tradicioj rapide malaperas kaj ke la malzorgo, kun kiu oni komunikas ilin, malhelpas longan daŭradon de ili, estus ekkonintaj sian eraron, aŭskultante nian rakontantinon: tiel ŝi konservis ĉiam la samajn esprimojn kaj zorgis ilian precizecon."

La rakontoj de fratoj Grimm, kiel ĝenerale ĉiuj fabeloj, plej multe plaĉas al infanaj legantoj; ĉi tiu fakto estas facile klarigebla: dank' al siaj naiva kredo kaj impresiĝemo la infanoj ne sole legas la rakontojn, sed vivas kun la herooj de la fabeloj. Ĉu en nia infaneco ni ne ploris la senvivan Neĝulinon kaj ne gardis kun la strigo, kolombo kaj korvo ŝian ĉerkon? Ĉu ni ne ĝojis kun la fidela Henriko pro la liberiĝo de la reĝo rano kaj ĉu ankaŭ de nia malgranda koro ne falis la tri feraj ringoj unu post la alia?

Ĉu ne indignigis nin la nesatigebla postulemo de la edzino de la fiŝkaptisto, al kiu ne sufiĉis eĉ la papa trono, kaj ĉu ni ne estis kontentaj, kiam ŝi devis ree loĝi en sia budo? Ĉu ni ne tremis, ke la lupo trovos la kapridon, kiu sin kaŝis en la horloĝo kaj ĉu ni ne ridis la punitan sangavidan beston, ripetante ĝiajn plendojn:

"Ah, en ventro kia pezo!
Sentas ŝtonojn mi en mezo:
La kapridojn mi ja manĝis,
Kiu ilin tie ŝanĝis?"

Sed ne sole la infanoj legas kun plezuro la Grimm'ajn fabelojn, ankaŭ la maturaj homoj ŝatas ilin: unuj kiel simplan, facilan legaĵon, kiu agrable ripozigas la cerbon, aliaj kiel materialon por folkloraj studoj, fine la maljunuloj ― por veki la rememorojn kaj per la penso ree travivi la antaŭ longe pasintan infanecon.

Varsovio, junio 1906-a
Kabe


Enhavo


gfabeloj.xml 1.3 2002/10/12 20:53:45; stilo: teixlite.xsl, gfabeloj.xsl