<<  UNIVERSALA VORTARO L. L. Zamenhof: FUNDAMENTO DE ESPERANTO

AKADEMIAJ KOREKTOJ

DE LA UNIVERSALA VORTARO


AKADEMIAJ KOREKTOJ
DE LA UNIVERSALA VORTARO

Okaze de la Dua Universala Kongreso (Ĝenevo, 1906), la Lingva Komitato decidis, ke estu reviziitaj la naciaj tradukoj de la radikoj entenataj en la Universala Vortaro fare de komisionoj franca, germana, angla, rusa, kaj pola (↓1). Fakte tiu laboro estis komencita de la L.K. ĵam antaŭ la Ĝeneva Kongreso. Ĝi estis daŭronta ĝis 1914 kaj pro la milito estis publikigita nur en 1922-23.

En la Tria U.K. (Kembriĝo, 1907) la L.K. konstatas, ke la tri partoj angla, germana kaj pola estas preskaŭ prespretaj; la rusa alvenas dum la presado de la kongresa raportaro (↓2). Pri la franca, Prof. Th. CART jam antaŭe publikigis partan korektoliston (↓1).

La komisiono pri dubaj tradukoj finas sian laboron por la Kvara U.K. (Dresdeno, 1908), laŭ la deklaro de Prezidanto Prof. BOIRAC en sia Raporto pri la agado de L.K. de la Tria ĝis la Kvara Kongresoj (↓3).

Tamen tiuj korektoj estis aperontaj nur ek de Aprilo 1912 en la «Oficiala Gazeto», kaj ili tie aperis nur kiel Prepardokumentoj, kiel anoncis Prof. CART en sia Raporto de la Vortara Sekcio (↓4). Krome, la franca kaj rusa partoj anoncitaj fine de 1912 (↓5) aperos nur en 1913.

Tiel, ĉe la Naŭa U.K. (Berno, 1913), la kvin partoj jam aperis kaj Prezidanto Prof. BOIRAC atestas (↓6) la ricevon de rimarkoj pri tiuj prepardokumentoj, krom pri la pola kaj la rusa.

La konkluda raporto (datita: 14 JUL 13) de CART sub la titolo: Oficialaj decidoj kaj komunikoj, Raporto pri dubaj tradukoj de Universala Vortaro (↓7) konfirmas la antaŭajn prepardokumentojn, sed aldonas tri listojn de modifoj: anglan, germanan kaj francan. Tamen la partoj pola kaj rusa ŝajne estas ne tute kontentigaj kaj oni decidas peti konfirmon de la polaj kaj rusaj L.K.-anoj antaŭ definitiva publikigo (↓8). Tia konfirmo sub formo de novaj korektoj venis por la rusa ŝajne nur post 1914 kaj povis aperi nur kun la definitiva teksto en 1923. Aliparte, restis dubo, kiel oni nun uzu tiujn korektojn? Ĉu enpreni ilin en novan korektitan eldonon de la Fundamento?

Por la Deka U.K. (Parizo, 1914), CART pretigis Raporton de la Sekcio pri Komuna Vortaro. Tie li parolas interalie pri la naciaj tradukoj de Universala Vortaro (↓9); post la fino de tiu laboro venis pluaj rimarkoj: «Senfina estus tia laboro, se ĉiujn klerulojn oni volus aŭskulti». Tial li saĝe proponas: unue, ke la UV mem restu, kia ĝi estas, t.e. sen korektoj. Due, ke la vortaristoj estu invitataj uzi la korektojn montritajn de la L.K. en la oficiale akceptitaj raportoj.

Pro la milito, prokrastiĝis la eldono plurajn jarojn: komence de 1921 oni repensas pri utileco de tia eldono (↓10), kaj en sia raporto antaŭ la L.K. kaj ĝia Akademio (↓11), Prezidanto CART anoncas, ke la listo de korektoj aperos ĉu aparte, ĉu kune kun plena Radikaro Oficiala entenanta tradukojn, sed ke la Universala Vortaro daŭre estos represata tia, kia ĝi estas.

Bedaŭrinde ek de 1922, ne plu aperas la «Oficiala Gazeto» kaj la Centra Oficejo ne plu eldonas. Tio klarigas la mizeran staton, en kiu estas eldonitaj de diversaj firmaoj la kvin broŝuroj litografitaj laŭ manskribitaj originaloj.

Ili aperas sub la ĝenerala titolo: Korekto de la eraraj tradukoj en Universala Vortaro (kun aprobo de la Lingva Komitato). La franca kaj angla partoj aperas sen dato, sed ŝajne en la dua duono de 1922 (↓11). En 1923 aperas la tri aliaj partoj. «Esperanto», organo de U.E.A., en sia numero de Novembro 1922 (p. 190) salutas tiun longe atenditan verkon, okaze de la apero de la franca parto kaj la recenzisto prave rimarkas: «Eble la titolo ne estas tre bone elektita, ĉar pli ofte ol eraraj, la tradukoj estas nesufiĉaj, neplenaj, dubaj aŭ dusencaj, kaj la korektoj estas precizigoj, unusencigoj aŭ kompletigoj.»

Ni aldone memorigu, ke GROSJEAN-MAUPIN enprenis tiujn korektojn en sian Oficialan Klasikan Libron (1924-27), antaŭ ol priatenti ilin okaze de la redaktado de la Plena Vortaro (1930), verko vaste konata kaj de multaj konsiderata kiel «duonoficiala». Tiel, tamen, tiuj Akademiaj Korektoj ricevis vastan diskonigon, des pli ke la plej multaj el la bonaj naciaj vortaroj apogiĝas sur la Plena Vortaro.

Atentante la Bulonjan Deklaracion kaj la decidojn de la Lingva Komitato, ni represis en tiu ĉi volumo la Universalan Vortaron senŝanĝa, kaj ĉi-sube sekvas la kvin partoj de la Korektoj. Ni represas ilin en sia tuteco, sed tamen donas al ili la kutiman ordon de la Universala Vortaro: franca, angla, germana, rusa, pola. Krome nur la angla kaj la germana partoj enhavis ĝeneralan titolon kaj enkondukon: tiujn ni presas kompreneble nur unufoje kaj ĉekape.

Ni memorigu ĉi tie, ke en la marĝenoj de la Universala Vortaro ni aldonis la litersignojn f, a, g, r, p vid-al-vide de la radikoj, por kiuj estas trovebla Korekto en unu aŭ pluraj partoj.

A. A.

OFICIALA RAPORTO DE PROF. TH. CART
PRI ERARAJ NACILINGVAJ TRADUKOJ EN UV.
(1914)

Al Rektoro BOIRAC,
Prezidanto de la Lingva Komitato.


Estimata Prezidanto,

La laboro pri la nacilingvaj eraroj en la tradukoj de UV estas finita. La korektotaj tradukoj jam aperis en «Oficiala Gazeto» N-oj 43, 44, 46, 47, 50, 51 kaj 64. De tiam mi ricevis ankoraŭ diversajn rimarkojn, kiuj montras, kiel malfacila estas la konsento eĉ inter samlingvanoj: senfina estus tia laboro, se ĉiujn klerulojn oni volus aŭskulti. La Akademio ree atente ekzamenis la faritajn kritikojn kaj akceptis tiujn, kiuj post interkonsiliĝo kun la speciale interesataj nacilingvanoj, ŝajnis aprobindaj. Tie ĉi, kiel ĉie, preferinda estas eĉ ne perfekta solvo, ol neniu solvo (↓*).